Contenido

Ĉu Rusio estas danĝera lando?

de ora knabo, 24 de noviembre de 2007

Aportes: 30

Idioma: Esperanto

ora knabo (Mostrar perfil) 24 de noviembre de 2007 23:18:12

Terurĉjo:se ekzistas la plej pacama lando en la mondo, tiu lando estas Rusio.
Ĉu vi pensas ke la mondo (aŭ iu specifika lando) devus timi Rusion? Ĉu viaj televidoj, ĵurnaloj, radioj ktp. montras Rusion kiel danĝeran landon? Multaj Kroatoj pensas ke Rusio estas danĝera, perforta, fortega lando. Ŝajne ĉar Rusoj estas bonaj amikoj de Serboj (ne tre ŝatataj en Kroatio). Mi konas iujn Rusojn, kaj ili estas bonaj homoj, sed mi konfesas ke (pro aferoj pri kiuj mi aŭskultas) mi iam pensas ke Rusio estas danĝera. Precipe Putin ne aspektas tre bona al mi.
Rusoj, ne pensu ke mi pensas ke via lando estas malbona, malbela aŭ ia alia, mi nur iam timas ĝin lango.gif.

Frankouche (Mostrar perfil) 25 de noviembre de 2007 01:14:28

Grandaj trinkuloj da vodko ne povas esti danĝeraj! Ja tiu estas homoj kiuj ŝatas la bonan vivon okulumo.gif

Kio estas tiu demando?, se la rusio estas danĝera?!

Jes tiu lando inferas, trairata kun sangosoifataj horduloj, ĉasantas la liberajn homojn kun iliaj siberiaj tigroj. Ilia glacegia vintro farigas la rusulojn same same... elmalvarmaj bestoj, jes same...danĝeraj blankaj ursoj... okulumo.gif okulumo.gif

donmiguel (Mostrar perfil) 25 de noviembre de 2007 08:54:05

jes, mi pensas ke ili povus esti iom danĝera ĉar ili ne tro laboras kun la internacia komuno. Ankaŭ iom tro rigida, ili ne respektas internaciajn rajtojn. Sed, mi pensas ke la rusa regado estas plej danĝera por siaj propraj loĝantoj..

krome, ĉiuj landoj sopiranto por influa kaj povo estas iom danĝera por la internacia komuno.

TED110 (Mostrar perfil) 25 de noviembre de 2007 10:03:03

Mi ne pensas, ke Rusio estas tiel danĝera kial amerikaj propagandoj volus diri nin volonte. Ruiso nur estas lando, kiu estas frustiĝo, ĉar la Runiĝo de la Orientbloko ŝajnis al esti la komenco de nova amikeco. Sed nun la Usono volas nur esti la venkinto kun sia "pli forta ideologio". Se mi estus la prezidento de Rusio, ankaŭ mi serĉus aliajn amikojn, ankaŭ en la Irano, DPR Koreio kaj tiel plu... sed ĉu vi permesas diri, ke ĝi estas eraro? Kiu faras erarojn? Ĉu ni estis perfekta en la juna historio? Aŭ kio estas la kaŭzo de la agmanioero de Rusio? Mi pensas, ĝi do estas tre interesa al scii.

Belapo (Mostrar perfil) 29 de noviembre de 2007 11:42:01

Mi pensas ke Rusio danĝera estas, dum tiel granda estas, kaj Rusio havas forta militpovan. Ĉiu lando kun militpovo estas iom danĝera. En ĉiu lando estas ebla ke persono kun malsana kapo prenas la povon, kaj kun granda militistaro estas pli danĝera.

Sed mi ne pensas ke Rusio estas pli danĝera ol alia simila landoj. Ekzemple, kaj Ĉinio kaj Usono estas ankaŭ danĝera per havi militpovojn pli grandaj ol la normo. Mi pensas ke multaj homoj timas Rusion ĉar ili ne scias aŭ komprenas ke okazas en Rusio. Kaj tiu estas la danĝero en la situacio.

leserate (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2007 21:03:38

Mi pensas, ke Rusio ne estas danĝera, tio estas malantaŭdira okulumo.gif
Ni, rusiaj ne scias, ke estos morgaŭ en nia lando. Sed ni pensas Rusion konkorda lando, rusiaj malofte atakas unuaj

annadahlqvist (Mostrar perfil) 2 de diciembre de 2007 22:49:39

Eble ne la plej danĝera, sed eble danĝera malgraŭ. Ĉar Rusio havas militpotencon, multajn homojn kaj sufiĉe centraliziĝis rego. Se unu persono havas tre multe da potenco estas pli verŝajne ke la potenco estas uzi malbone. Ekzemplo: Rusa prezidento iĝas rabia=>tre dangera. Se sveda ŝtatministro iĝas rabia=> iom danĝera.

(sed mi kredas ke usono kaj ĉinio estas pli danĝera)

rosto (Mostrar perfil) 3 de diciembre de 2007 16:15:08

Ĉu ni estas la plej rufaj?

donmiguel (Mostrar perfil) 3 de diciembre de 2007 16:23:52

demando.gif

demando al la rusianoj: kiun partion vi elektis?

rosto (Mostrar perfil) 3 de diciembre de 2007 16:49:44

Ĉu ni elektis ian partion?
"Unueca Rusio", partio de Putin estas ĉefa.
Ĉu vi opinias, ke en Eŭropo vi elektas ion? La partio havanta la plej multe da mono ĉiam ĉie venkas. Mono ja estas "neŭtrala ilo".

Volver arriba