Mergi la conținut

dik -ig -iĝ aŭ dik -iĝ -ig ?

de KamiloEspero, 30 decembrie 2013

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

KamiloEspero (Arată profil) 30 decembrie 2013, 01:51:12

Mario kaj Petro, fratoj, interparolas. Mario ofertas pecon da kuko al Petro.

Iliaj patrino nur atente rigardas la filojn, kaj pensis:

Mario malradipe dikigas Petron...

Sed, atentis la patrino... Vere, Mario nur ofertas kukon, ĉu ne ?

Ŝi ne reale dikigas Petron. Petro tute memvole manĝas. Sed ŝi igas lin manĝi, ĉiam oferante.

Ĉu ŝi igas lin dikiĝi?

Do, pensas la patrino, ĉu estas tute bone skribi: `Mario malrapide dikigiĝas Petron.`?

Aŭ `Mario malrapide dikiĝigas Petron` pli bona estas ?

Aŭ la simpla esperanta gramatiko malamas tian konstruadon?

sudanglo (Arată profil) 30 decembrie 2013, 12:18:28

En la signifo ke Mario ofte proponas al Petro manĝaĵon kaj li, ne rifuzante, riskas dikiĝi, la ĝusta formo estus Mario dikiĝigas Petron. (La alia formulo kiun vi donis ne havas sencon ĉi tie)

Tamen ĝi sentiĝas iom ne-eleganta. Oni probable esprimus ali-maniere - igos lin dikiĝi, aŭ pli simple dikigos lin.

akueck (Arată profil) 30 decembrie 2013, 12:27:55

KamiloEspero:Aŭ `Mario malrapide dikiĝigas Petron` pli bona estas ?
En la Fundamento de Esperanto mi ne trovis "-igh'ig'"-kunmetajhon. Sed en la Zamenhofa ekster-Fundamenta lingvo-uzo*) estas jeno: "Kaj Li shancelighigas ilin kiel ebriuloj" (Ijob 12, 25).

*) Ghin imitadi estas rekomendate en la Bulonja Deklaracio, paragrafo 4, frazo 6, okaze de tio, ke oni ne povas esprimi ion oportune per materialo trovebla en la Fundamento (miainterprete: inkluzive oficialajn aldonojn kaj Antauparolon al ghi).

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Kirilo81 (Arată profil) 30 decembrie 2013, 13:54:55

Krom la atesto el la Malnova Testamento (kiu ne estas 100%-e zamenhofa) en la Tekstaro troviĝas nur la nelerta
la grandega servo de li farita al ni lin fariĝigis nian amikon
(el "La kastelo de Prelongo") anstataŭ simpla "lin faris nia amiko".

Miaopinie ĉia kombino el -iĝ kaj -ig, kiu ja kutime eksludas unu la alian, estas rande de akcepteblo, se ne erara. Ĉiuokaze ĝi estas malbona stilo.

Ĉi-kunteksto sufiĉas dikigas, ne gravas, ĉu Mario nur ofertas kukon al Petro au ĉu li enŝtopas ĝin en ties buŝon.

Înapoi mai sus