Pesan: 5
Bahasa: Esperanto
donmiguel (Tunjukkan profil) 25 November 2007 12.30.53
LANDOJ
Ekzistas kvar sistemojn aŭ grupojn:
1. -uj
La "orignala" kaj malplej uzata afikso por landoj:
Anglujo, Etiopujo, Svisujo, Eŭskujo ktp.
2. -io
La nova kaj preferata afikso:
Anglio, Etiopio, Svisio, Eŭskio ktp.
Plie, kelkaj landoj havas nomon kun afikso 3. -lando
Svislando, Skotlando, Pollando
4.aŭ multaj landoj havas "fiksan" nomon. Oni ne devas ŝanĝi la finaĵo al alia finaĵo (kiel -ujo)
Kanado, Kartvelio, Kenjo Islando
LANDANOJ
La anoj povas esti nomata multmaniere:
1. -o
plej eŭropanoj kaj kelaj aliaj anoj oni nomas kun land-racio kaj -o-finaĵo
anglo, etiopo, sviso, eŭsko ktp.
2. -an
tamen plej landanoj oni nomas kun afikso -an.
Ili eblas ankaŭ por landanoj ĵus menciita
anglano, etiopano, svisano, eŭskano
Se oni havas landano de lando el la kvara grupo, oni foje konservas la kvazaŭa finaĵo, foje ne, rigardu:
Gambio -> gambiano (ne gambo aŭ gambano)
Malajzio -> malajziano
Sed
Makedonio (sed ne Madedonujo) ->; makedono aŭ makedonano
ADJEKTIVOJ
Nun, me ne plu scias kiun vorton uzi kiel adjektivo...
Jen nur unu ekzemplo por ke oni renkontas ankaŭ tie ĉi eksterregulaĵojn:
La madagaskaranoj en Madagaskaro parolas malagasan lingvon. La nomo Malagasio estas ne tro amata ...
NE EBLAS UZI SISTEMON SEN EKSTERREGULAĴOJ?
//redaktita
eblaj sistemoj:
-io / -ano / -a
-o / -ano / -a
-ujo / -ano / -a
-io / -o / -a (sulto )
Espi (Tunjukkan profil) 25 November 2007 14.55.25
bonvolu vidi
1-a: Akademio de Esperanto - landnomoj
2-a: Akademio de Esperanto - landnomoj / oka Oficiala Aldono
3-a: bertilow.com
Amike
"Espi"
Rao (Tunjukkan profil) 25 November 2007 15.15.50
donmiguel (Tunjukkan profil) 25 November 2007 15.26.14
do, la kvara grupo estas la plej grando..
Mi nun komencis ludi kun la landnomoj kaj rimarkis ke -io/ujo ŝanĝus preskaŭ la nomon de ĉiu lando ekster eŭropo . "-o / -ano / -a"-solvon do estus plej facile...?
*redaktita*
la ligilo de rao estas treege interesa
Espi (Tunjukkan profil) 26 November 2007 07.37.10
donmiguel:la ligilo de rao estas treege interesaMi jesegas!
Estas tre leginda artikolo.
Ankaŭ mi intense trastudos ĝin.
"Espi"