본문으로

Kiel mi povas scii ekde kiam mi farigis mian profilon?

글쓴이: Nexar, 2014년 1월 3일

글: 11

언어: Esperanto

michaleo (프로필 보기) 2014년 1월 4일 오전 8:15:48

Nexar:
michaleo:
efilzeo:Mi ankaŭ vidas la daton skribita el michaleo: registrita la 2 septembro 2007.
Do eble li devus agordi datformaton. Mi supozas, ke la kampo, kie devus esti skribita la formato estas malplena.
Dankon, mi fine povis ŝanĝi la agordon =-)
Ekde Septembro 2007!!! Sed mi ankoraŭ devas lerni pli, haha.
Ĉu la la datformato ne estis agordita aŭ ĉu estis erare skribita?

Viaj mesaĝoj estas facile kompreneblaj, tamen mi povas montri al vi iujn okulfrapajn eraretojn, kiujn mi rimarkis

[...] farigis mian profilon? - [...] faris mian profilon?
Vi probable mem faris vian profilon. Ĉu eble vi celis diri ke vi igis, ke alia persono faris vian profilon?

Dezembro - decembro

Tre komika - Tre komike
Se via komento priskribas ĝeneralan situacion, vi devus skribi tre (kiel?) komike. Se ĝi priskribas mian mesaĝon - tre komika mesaĝo

ne ekzistas manieron [...] tion fakton - ne ekzistas maniero [...] tiun fakton
Ekzistas - netransitiva verbo, kiel estas
Tio - iu konkreta aĵo aŭ abstrakta afero
Tiu montras ion difinitan, konatan

Nativa (nebezonata neologismo) - gepatra, denaska

다시 위로