ไปยังสารบัญ

Problemo kun kurso "Kio Okazas"

จาก tommjames, 4 มกราคม 2014

ข้อความ 7

ภาษา: Esperanto

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 10:36:50

Saluton!

Mi estas lingvohelpanto en la lernu!-kursoj, ĉu iu ajn alia lingvohelpanto rimarkis problemon kun Kio Okazas?
Mi ne plu vidas send-butonon en la paĝo, do mi ne povas sendi korektojn al studentoj. Mi uzas retumilon Chrome.

Mi skribis plurfoje al la teamo antaŭ tagoj sed ankoraŭ ne ricevis respondon. Dume lernantoj atendadas korektojn nevenontajn. Ĉu iu povas helpi??

Dankon!

Jev (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 11:18:58

tommjames:Saluton!

Mi estas lingvohelpanto en la lernu!-kursoj, ĉu iu ajn alia lingvohelpanto rimarkis problemon kun Kio Okazas?
Mi ne plu vidas send-butonon en la paĝo, do mi ne povas sendi korektojn al studentoj. Mi uzas retumilon Chrome.

Mi skribis plurfoje al la teamo antaŭ tagoj sed ankoraŭ ne ricevis respondon. Dume lernantoj atendadas korektojn nevenontajn. Ĉu iu povas helpi??

Dankon!
Saluton, mi rigardis vian profilon kaj tie estas indikite, ke vi ne havas rajtojn por Kio okazas?. Ĉu vi havis ilin kaj ĉu eble hazarde forigis post kiam ricevis la mesaĝojn de iuj kursanoj?

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 13:34:46

Saluton Jev! Mi ne havas Kio Okazas en la rajtoj ĉar mi forigis ĝin, por ke mi ne plu ricevu korespondojn tra tiu kurso al kiuj mi ne povas respondi. Mi remetos la rajton post kiam la send-butono reaperas ridulo.gif

Jev (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 14:17:14

tommjames:Saluton Jev! Mi ne havas Kio Okazas en la rajtoj ĉar mi forigis ĝin, por ke mi ne plu ricevu korespondojn tra tiu kurso al kiuj mi ne povas respondi. Mi remetos la rajton post kiam la send-butono reaperas ridulo.gif
Respondi rajtas nur tiuj, kiuj havas la rajtojn, alikaze iu ajn povus sendi respondojn aŭ eĉ spamojn. Do la butono estas videbla nur por tiuj, kiuj havas tiujn rajtojn.

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 17:33:39

Jev:Respondi rajtas nur tiuj, kiuj havas la rajtojn, alikaze iu ajn povus sendi respondojn aŭ eĉ spamojn. Do la butono estas videbla nur por tiuj, kiuj havas tiujn rajtojn.
Sed mi ja havis la rajton, kaj tamen ne havis la butonon. Mi de longe korektis tiun kurson, kaj iun tagon la butono senkaŭze ĉesis aperi. Mi poste forigis la rajton nur por ke mi ne plu ricevu korespondojn nerespondeblajn.

Mi repetos la rajton.. eble reakiro de la rajto korektos la problemon.

Jev (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 17:54:21

tommjames:Mi repetos la rajton.. eble reakiro de la rajto korektos la problemon.
Bone, informu poste.

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2014, 19:35:06

Bone do mi reakiris la rajton kaj nun mi havas la sendbutonon denove. Dankon pro helpo!

กลับไปด้านบน