შინაარსის ნახვა

Verboj en US formo kaj pasinteco

Vilius-ისა და 4 იანვარი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 39

ენა: Esperanto

Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2014 19:18:55

Kiel paroli pri imagataj agoj kiuj povis okazi en pasinteco, tamen ne okazis. Ekzemple: "Se la vetero *estus* bona, mi *ludus* en la korto". Kiel esprimi la saman ideon parolante pri hieraŭo?

PMEG donas jenan ekzemplon:
Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).FE.24 Kaj farus, kaj dirus ĉi tie rakontas pri imagataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per estus dirinta.
Bone. Temen "Se la vetero estus estinta..." ne sonas bele.

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2014 19:40:45

Se la kunteksto estas sufiĉe klara vi povas (kaj estas preferinde) uzi simplan US-verbon. Tia verbo estas tute sentempa, do vi povas uzi ĝin por kondicionalo en ajna tempo.

Por pli klare indiki pasintecon de US-verbo vi povas aldoni aliajn vortojn (kiel "hieraŭ" ) aŭ uzi la participon. Vi povus diri aŭ "estus estinta bona" aŭ "estintus bona". Ambaŭ validas.

michaleo (მომხმარებლის პროფილი) 4 იანვარი, 2014 19:55:17

tommjames:Se la kunteksto estas sufiĉe klara vi povas (kaj estas preferinde) uzi simplan US-verbon. Tia verbo estas tute sentempa, do vi povas uzi ĝin por kondicionalo en ajna tempo.

Por pli klare indiki pasintecon de US-verbo vi povas aldoni aliajn vortojn (kiel "hieraŭ" ) aŭ uzi la participon. Vi povus diri aŭ "estus estinta bona" aŭ "estintus bona". Ambaŭ validas.
Mi konsentas. Oni devus memori, ke ekzistas lingvoj, kiuj ne indikas eksplicite tempon de la agado. Do por iuj homoj nepre uzado de nur tri verbaj tempoj povas ŝajni komplika kaj eĉ senutila.

Krom tio, se tio estas imagaĵo, ĉu vere oni povas diri pri iu tempo?

horsto (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 01:54:22

michaleo:
Mi konsentas. Oni devus memori, ke ekzistas lingvoj, kiuj ne indikas eksplicite tempon de la agado. Do por iuj homoj nepre uzado de nur tri verbaj tempoj povas ŝajni komplika kaj eĉ senutila.
Oni devus memori? Kiam oni devus memori? Aŭ ĉu vi celis: Oni devas memori ...?
michaleo:
Krom tio, se tio estas imagaĵo, ĉu vere oni povas diri pri iu tempo?
Ĉu vi celis: devas diri pri iu tempo?
aŭ pli bone: devas mencii la tempon?

michaleo (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 05:01:31

horsto:
michaleo:
Mi konsentas. Oni devus memori, ke ekzistas lingvoj, kiuj ne indikas eksplicite tempon de la agado. Do por iuj homoj nepre uzado de nur tri verbaj tempoj povas ŝajni komplika kaj eĉ senutila.
Oni devus memori? Kiam oni devus memori? Aŭ ĉu vi celis: Oni devas memori ...?
Kion mi skribis, tion mi skribis. Kaj kiam? Ĉiam...
michaleo:
Krom tio, se tio estas imagaĵo, ĉu vere oni povas diri pri iu tempo?
Ĉu vi celis: devas diri pri iu tempo?
aŭ pli bone: devas mencii la tempon?
Mi celis, kion mi skribis.

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 09:14:26

michaleo:Krom tio, se tio estas imagaĵo, ĉu vere oni povas diri pri iu tempo?
Kompreneble jes. Oni povas imagi kio estus en la pasinteco, same kiel en la nuno aŭ futuro. Mi ne vere vidas kiel imagateco malebligas tion.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 11:54:21

Oni ofte elgurdas ke la us-formo estas sentempa. Sed tio ŝajnas al mi evidente falsa. Sen iu kontraŭdiro en la frazo oni kutime interpretas kiel ne-pasintan signifon.

Se iu diras mi aĉetus, se mi havus la monon oni ne supozas ke tiu parolas pri tio kion li/ŝi estus farinta.

En la Tekstaro abundas estus -inta(j) - 866 trafoj. Kial tiel ofte? Pro tio ke la formo estas bezonata por eviti miskomprenon.

La solvo por eviti la iom ne-eleganta estus estinta x-a? estintus X-a.

Tamen en la Tekstaro, 31 trafoj por estus estinta(j), 8 trafoj por estintus

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 15:22:38

sudanlgo:Se iu diras mi aĉetus, se mi havus la monon oni ne supozas ke tiu parolas pri tio kion li/ŝi estus farinta.
Vi ne citas kuntekston, do estas tute maleble fari tian balaan aserton. Se la kunteksto klare sugestas la pasintecon ne estas bezono de participo aŭ temp-senca vorto.

"Mi estas riĉa nun, sed tiam al mi tute mankis mono, do mi ne aĉetis ĝin. Mi aĉetus ĝin se mi havus la monon, sed bedaŭrinde mi ne havis!"

Nur kreteno interpretus tiun frazon kiel futuran kondicionalon. Kial? Pro tio kion vi de longege rifuzadas agnoski.. la kunteksto klarigas.

Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 15:53:11

sudanglo:Se iu diras mi aĉetus, se mi havus la monon oni ne supozas ke tiu parolas pri tio kion li/ŝi estus farinta.
Ĉu vi same pritraktus la estontecon? Laŭ vi do estas ne ebla la frazo "(Hodiaŭ la butikoj estas jam fermitaj, sed) mi morgaŭ tuj aĉetus ĝin, se mi (tiam) havus la monon"? Vi dirus "mi morgaŭ tuj estus aĉetonta ĝın, se mi estus havonta la monon" aŭ "mi morgaŭ tuj aĉetontus ĝın, se mi havontus la monon".

En indikativa modo Esperanto ja devigas distingi la tempojn, ankaŭ la estontan. Ĉu vi opinias tion deviga ankaŭ ĉe la us-formoj? Mi mem konsideras tian devon plene ne-Esperanta kaj la formojn strangaj. Aparte strangaj estas la intus-ontus-formoj, ege proksimaj al afekta lingvouzo. La intus-finaĵo (precipe ĉe "povintus" kaj "devintus" ) estas iom ofta kaj tial preterlegiĝas nerimarkite, sed ankaŭ ĝı estas apenaŭ necesa.

Francestral (მომხმარებლის პროფილი) 5 იანვარი, 2014 17:05:37

Sudanglo diris:
sudanglo:Oni ofte elgurdas ke la us-formo estas sentempa. Sed tio ŝajnas al mi evidente falsa. Sen iu kontraŭdiro en la frazo oni kutime interpretas kiel ne-pasintan signifon.
Do, laŭ sudanglo, la frazo "Mi morgaŭ tuj aĉetus ĝin, se mi tiam havus la monon?" ja estas ebla. Oni komprenas ke "aĉetus" ne estas nun-tempa ĉar, en la frazo, la vorto "morgaŭ" kontraŭdiras tion.

Mi ne samopinias kun sudanglo, ĉar mi pensas ke la kontraŭdiro povas esti ekster la frazo.

Alia demando estas: se la kunteksto ne klarigas, ĉu us-verbo estas nun-tempa, ĉu oni komprenu, ke temas pri nun-tempo ?

ზემოთ დაბრუნება