Mergi la conținut

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

de vicentesales, 6 ianuarie 2014

Contribuții/Mesaje: 120

Limbă: Esperanto

novatago (Arată profil) 9 ianuarie 2014, 09:08:11

Fenris_kcf:Veee, ŝanĝoj! Ni ĉiuj mortiĝos!

Tiel multe da doktrinemaj Esperantistoj …
Ni ne, sed Esperanto preskaŭ sendube. Kia facile oni forgesas aŭ neglektas eĉ mallongan historion! Aŭ eble estas simple senscio.

La afero ne temas pri dogmoj, sed pri simpla logiko.

Esperantoparolantoj lernas la saman ekzistantan Esperanton, kaj sekve ili povas senprobleme komunikiĝi, same kiel okazus post lerni alian neplanitan lingvon sed sen malfacilaĵoj.



Esperantoparolantoj lernas Esperanton kaj ĉiu decidas ŝanĝi Esperanton sen vera kialo (kiel la afero de la literoj) kaj laŭ propraj ŝatoj (jen la vera problemo), kaj sekve ili devos lerni malfacilegan malregulegan lingvon, ili devos halti paroli por peti senĉese eksplikojn al kunparolanto, ili havos ĉion krom facilan komunikado.

Tamen, ŝajne ĉion tion oni solvas per simpla:
Veee, ŝanĝoj! Ni ĉiuj mortiĝos!

Tiel multe da doktrinemaj Esperantistoj …
Dankon pro tiel lumigi la aferon! ridulo.gif

La fundamento ne malpermesas ŝanĝojn eĉ se ili estas absurdaj. Tamen, ĝi bonege klarigas kiam oni rajtus fari tiujn ŝanĝojn por ne endanĝerigi la lingvon, kaj ne malhelpi la komunikon. Se oni atente legas la antaŭparolon de la fundamenton, oni facile komprenas la aferon.

Ĝis, Novatago.

Dakila_Sidhi (Arată profil) 9 ianuarie 2014, 10:59:12

Ĉi tiel ni povas dividi la silabojn. Se mi legus “matso” (elpensita vorto de mi) mi legus tiun kiel mat-so, anstataŭ ma-tso.
Kaj se mi legus konsonanton kombinaĵon de tiuj, mi legus tiun pli malrapide. Do mi legus “tso” pli malrapide ol “co” ĉar mi provus pli prononci la literojn.

Sed mi kaj aliaj ne konsentas ke t + ŝ estas ĉ; kaj d + ĵ estas ĝ.

gregorynacu (Arată profil) 9 ianuarie 2014, 21:10:38

Fakte estas ŝanĝebleco de konstrulingvoj kiu estas ilia plej malbona malamiko. Ĉiu nova lernanto havas proprajn ideojn por plibonigoj. Se oni volas ke "esperanto" estu sukcesa li aŭ ŝi subtenu tion kio esperanto estas, kaj ne provu ĝin ŝanĝi.

Urho (Arată profil) 10 ianuarie 2014, 08:21:12

Ankoraŭ pri la temo:
vicentesales:Legu atente tiujn frazojn en alta voĉo:
- Mi detsidis kunlabori kun la sotsieto.
- De tŝirkaŭ dek tŝarmaj knabinoj, mi platŝas du.
- La dĵardeno faridĵis plena da floroj dĵis la mezo de somero.

Do, "ts" sonas kiel "c" kaj "tŝ" sonas kiel "ĉ" kaj "dĵ" sonas kiel "ĝ".

[…]
Al mi (kaj eble ankaŭ al aliaj) viaj ekzemplofrazoj estas tre strangaj kaj malfacile legeblaj. Kaj plie, en la ortografio de Esperanto ja estas gravega kaj bonega principo: ”por unu sono unu litero”. – Ni ne ŝanĝu ĝin!

mihxil (Arată profil) 10 ianuarie 2014, 18:07:04

Dakila_Sidhi:Ĉi tiel ni povas dividi la silabojn. Se mi legus “matso” (elpensita vorto de mi) mi legus tiun kiel mat-so, anstataŭ ma-tso.
Kaj se mi legus konsonanton kombinaĵon de tiuj, mi legus tiun pli malrapide. Do mi legus “tso” pli malrapide ol “co” ĉar mi provus pli prononci la literojn.

Sed mi kaj aliaj ne konsentas ke t + ŝ estas ĉ; kaj d + ĵ estas ĝ.
Al nederlandano 'sj' estas kvazaŭ egala al 'ŝ'. Kaj 'tsj' estas 'ĉ'. Ni ekzemple skribas 'Tsjaikovski' (Ĉajkovskij). Mi ne volas aserti ke tio tiel sonu por ĉiuj, sed eble tiu ekzemplo helpas homojn kompreni ke kio por unu sonus kiel unu fonemo ('c', 'ŝ' ), por alia tute egalas al kombino de du ('ts', 'sj' ). Kvankam mi samopinias ke esperanto havas multe tro da konsonantoj kaj precipe da susursonoj, estas dume fakto ke en esperanto 'c' estas unu fonemo, kaj sekve ĝi estu per unu simbolo reprezentata.

willem44 (Arată profil) 12 ianuarie 2014, 10:55:30

vicentesales:Legu atente tiujn frazojn en alta voĉo:
- Mi detsidis kunlabori kun la sotsieto.
- De tŝirkaŭ dek tŝarmaj knabinoj, mi platŝas du.
- La dĵardeno faridĵis plena da floroj dĵis la mezo de somero.

Do, "ts" sonas kiel "c" kaj "tŝ" sonas kiel "ĉ" kaj "dĵ" sonas kiel "ĝ".

Al mi tiuj literoj sonas kiel du konsonantaj literoj kaj ne bezonus ekzisti, ĉar oni povus uzi du literoj por reprezenti ĝin.
Mi komprenas tiun ĉi aspiron simpligi la Esperanto-alfabeton. Ekzemple, mi adoras la italan alfabeton, kiu havas nur 21 literojn (kaj teorie ĝi povus sufiĉi per 20 literoj, se ĝi uzus la literon "C" anstataŭ "Q" ). Kaj, eble, la itala alfabeto funkcius same bone sen la litero "h", tiam ĝi havus nur 19 literojn ridulo.gif
Tamen, mi dubas ke tiu ĉi alproksimiĝo funkcius por Esperanto.

antoniomoya (Arată profil) 12 ianuarie 2014, 12:40:23

vicentesales:Legu atente tiujn frazojn en alta voĉo:
- Mi detsidis kunlabori kun la sotsieto.
- De tŝirkaŭ dek tŝarmaj knabinoj, mi platŝas du.
- La dĵardeno faridĵis plena da floroj dĵis la mezo de somero.

Do, "ts" sonas kiel "c" kaj "tŝ" sonas kiel "ĉ" kaj "dĵ" sonas kiel "ĝ".

Al mi tiuj literoj sonas kiel du konsonantaj literoj kaj ne bezonus ekzisti, ĉar oni povus uzi du literoj por reprezenti ĝin.
Kial kompliki sin la vivo tiamaniere?
Se ni povas ŝpari literojn, kial ne fari ĝin?
La plej bona regulo estas: unu sono, unu litero.
Do, kial kompliki nun la aferon per du literoj?
Mi malfacile vidas la avantaĝon.

Amike.

erinja (Arată profil) 12 ianuarie 2014, 13:08:53

willem44:Mi komprenas tiun ĉi aspiron simpligi la Esperanto-alfabeton. Ekzemple, mi adoras la italan alfabeton, kiu havas nur 21 literojn (kaj teorie ĝi povus sufiĉi per 20 literoj, se ĝi uzus la literon "C" anstataŭ "Q" ). Kaj, eble, la itala alfabeto funkcius same bone sen la litero "h", tiam ĝi havus nur 19 literojn ridulo.gif
Tamen, mi dubas ke tiu ĉi alproksimiĝo funkcius por Esperanto.
Ne forgesu ke la itala alfabeto ne povas montri ĉiujn sonojn; ne eblas skribi la sonon de ĉ + konsonanto, ĉar la ĉ-sonon oni montras per ci aŭ ce, kaj simile pri ĝ (gi, ge). Vorto kiel 'aĝlimo' estus neskribebla per tiu sistemo, ĝi nepre devus fariĝi ekzemple 'agiolimo' (aĝolimo).

La esperanto-alfabeto tamen funkcias perfekto por esperanto.

willem44 (Arată profil) 12 ianuarie 2014, 13:32:29

erinja:

Ne forgesu ke la itala alfabeto ne povas montri ĉiujn sonojn; ne eblas skribi la sonon de ĉ + konsonanto, ĉar la ĉ-sonon oni montras per ci aŭ ce, kaj simile pri ĝ (gi, ge). Vorto kiel 'aĝlimo' estus neskribebla per tiu sistemo, ĝi nepre devus fariĝi ekzemple 'agiolimo' (aĝolimo).

La esperanto-alfabeto tamen funkcias perfekto por esperanto.
Vi tute pravas, la esperanto-alfabeto funkcias perfekte por Esperanto, same kiel la itala-alfabeto - por la itala lingvo. Sed ĉu ne estas adorinde, ke por la itala sufiĉas nur 21 literoj? Tio min ĉiam mirigas, kial la itala lingvo ne iĝis la internacia lingvo.

Interalie, mi ne pravis pri "h" en la itala, - oni ne povas elĵeti ĝin el la itala alfabeto, ĉar oni uzas ĝin por distingi tiujn vortojn, kiel ekzemple "ci" kaj "chi". Tiele, "h" estas necesa por la itala.

vicentesales (Arată profil) 25 ianuarie 2014, 17:40:13

Ni havas viva ekzemplo de ŝanĝoj en skriba formo por simpligi la skribado.
Ekzemple en Germanio la litero "ß" ŝanĝos por "ss". Ĉu ne?

Înapoi mai sus