Zum Inhalt

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

von vicentesales, 6. Januar 2014

Beiträge: 120

Sprache: Esperanto

michaleo (Profil anzeigen) 28. Januar 2014 08:51:17

La "argumentoj" por konservi la problemplenajn literojn aux aliajn lingvofusxojn en naciismaj lingvoj estas pure neraciaj kaj naciismaj. Bedauxrinde, simila "logiko" prezentigxis en EO.
La argumentoj por konservi diakritaj literoj estas pure logikaj kaj praktikaj. Se mankis literoj por prezenti fonemojn de iu lingvo, ili estis kreitaj. Tio multe simpligis skribadon. Kaj tia fuŝa anglalingva alfabeto, kiu ne kongruas kun la angla fonetiko, tion ne ŝanĝos. Uzantoj de aliaj lingvoj uzas alfabetojn ĝustajn por siaj lingvoj, sed ne iujn elportitajn el aliaj lingvoj - simile en Esperanto.

Ekzemple en la pola ekzistas kaj diakritaj literoj kaj digrafoj kaj eĉ trigrafoj - ĉiuj bezonataj. Ŝanĝo de nur unu diakrito povas ŝanĝi signifon aŭ fari frazon gramatike malĝusta.

Clarence666 (Profil anzeigen) 28. Januar 2014 09:14:44

> ili estas artaj, elegantaj, belaj, kaj

barokaj ???

michaleo:Kaj tia fuŝa anglalingva alfabeto
La sencxapela alfabeto estas bonega, nur la elparolo kaj la ortografio estas fusxaj malgajo.gif

bryku (Profil anzeigen) 28. Januar 2014 10:31:49

Clarence666:> ili estas artaj, elegantaj, belaj, kaj

barokaj ???

michaleo:Kaj tia fuŝa anglalingva alfabeto
La sencxapela alfabeto estas bonega, nur la elparolo kaj la ortografio estas fusxaj malgajo.gif
Nenio estas fuŝa ĉe la Angla. Ĝi estas perfekte regula, nur ĝi havas kelkcent mil esceptojn. ridulo.gif

michaleo (Profil anzeigen) 28. Januar 2014 10:43:37

bryku:
Clarence666:> ili estas artaj, elegantaj, belaj, kaj

barokaj ???

michaleo:Kaj tia fuŝa anglalingva alfabeto
La sencxapela alfabeto estas bonega, nur la elparolo kaj la ortografio estas fusxaj malgajo.gif
Nenio estas fuŝa ĉe la Angla. Ĝi estas perfekte regula, nur ĝi havas kelkcent mil esceptojn. ridulo.gif
Tio estis sarkasma komento. Se iu estas tiel kuraĝa, ke taksas aliajn alfabetojn, tiam li ankaŭ pretu por kritiko.

vicentesales (Profil anzeigen) 28. Januar 2014 16:25:31

Redaktita.

Fenris_kcf (Profil anzeigen) 28. Januar 2014 20:02:11

Clarence666:… mi volas tajpi EN kaj EO kaj programlingvojn uzante la saman alfabeton kaj klavaron …
Mi devas sciigi al vi, ke multaj modernaj (ne-tradukendaj) programad-lingvoj subtenas unikodon; ekzemple Python 3 kaj Javascript:
Nombro = Number;
Nombro.prototype.kielĈeno = Nombro.prototype.toString;

Ĉeno = String;
Ĉeno.prototype.fendi = Ĉeno.prototype.split;

Kampo = Array;
Kampo.prototype.filtri = Kampo.prototype.filter;
Kampo.prototype.longeco = function () {return this.length;};

var konsolo = console;
konsolo.informado = konsolo.info;

Ĉeno.prototype.nombriĈapelajnLiterojn = function ()
{
return this
.fendi('')
.filtri(function (simbolo) {return (simbolo in {'ĉ':0,'ĝ':0,'ĥ':0,'ĵ':0,'ŝ':0,'ŭ':0});})
.longeco();
}

konsolo.informado('ĉiuĵaŭdaj eĥoŝanĝoj'.nombriĈapelajnLiterojn().kielĈeno());
aŭ eble kun tutaj aliaj simboloj:
ᛏᚨᛚ = Number;
ᛏᚨᛚ.prototype.ᛏᛟ_ᚲᛖᛏ = ᛏᚨᛚ.prototype.toString;

ᚲᛖᛏ = String;
ᚲᛖᛏ.prototype.ᚲᛚᚢᚹᛁ = ᚲᛖᛏ.prototype.split;

ᚠᛖᛚᛞ = Array;
ᚠᛖᛚᛞ.prototype.ᚢᛏᛏᚨᚲᛖ = ᚠᛖᛚᛞ.prototype.filter;
ᚠᛖᛚᛞ.prototype.ᛚᚨᛝᚺᛖᛞ = function () {return this.length;};

var ᛋᚨᛗᛏᚨᚲᚢᛝ = console;
ᛋᚨᛗᛏᚨᚲᚢᛝ.ᚹᛁᛋᛖ = ᛋᚨᛗᛏᚨᚲᚢᛝ.info;

ᚲᛖᛏ.prototype.ᛏᚨᛚᛖ_ᚱᚢᚾᛖ_ᚠᚱᚨ_ᚠᚱᛖᛃᛋ_ᚨᚲᛏ = function ()
{
return this
.ᚲᛚᚢᚹᛁ('')
.ᚢᛏᛏᚨᚲᛖ(function (ᚱᚢᚾ) {return (ᚱᚢᚾ in {'ᚠ':0,'ᚢ':0,'ᚦ':0,'ᚨ':0,'ᚱ':0,'ᚲ':0,'ᚷ':0,'ᚹ':0});})
.ᛚᚨᛝᚺᛖᛞ();
};

ᛋᚨᛗᛏᚨᚲᚢᛝ.ᚹᛁᛋᛖ('ᚹᛁ ᚺᚨᚹ ᚢᛏᚹᛁᚲᛖᛚᛏ ᛞᛖ ᛋᚾᛖᛚᚺᛖᛞ, ᛞᛟᚲ ᛁᚾᛖ ᚹᛁ ᛋᛏᚨᚾ ᛋᛏᛁᛚ'.ᛏᚨᛚᛖ_ᚱᚢᚾᛖ_ᚠᚱᚨ_ᚠᚱᛖᛃᛋ_ᚨᚲᛏ().ᛏᛟ_ᚲᛖᛏ());
La ebloj ekzistas. Uzu ilin!

vicentesales (Profil anzeigen) 30. Januar 2014 01:05:43

vicentesales:Legu atente tiujn frazojn en alta voĉo:
- Mi detsidis kunlabori kun la sotsieto.
- De tŝirkaŭ dek tŝarmaj knabinoj, mi platŝas du.
- La dĵardeno faridĵis plena da floroj dĵis la mezo de somero.

Do, "ts" sonas kiel "c" kaj "tŝ" sonas kiel "ĉ" kaj "dĵ" sonas kiel "ĝ".

Al mi tiuj literoj sonas kiel du konsonantaj literoj kaj ne bezonus ekzisti, ĉar oni povus uzi du literoj por reprezenti ĝin.
La H-skribo kaj la X-skribo, kreitaj por anstataŭi la ĉapelitaj literoj, ne estas konsento inter esperantistoj kaj ne estas bona fonetika reprezentado. Tamen la Akademio de Esperanto prezentas la tri formojn.

Sugestojn:
La uzo de la litero "y" anstataŭ "ĵ", “jh” aŭ “jx”. Ekz: yurnalo, konstruayo.
La litero "x" anstataŭ "ŝ", “sh” aŭ “sx”. Ekz: xafo; kaxi.
La litero "w" anstataŭ "ŭ". Ekz: anstataw, awdi, ewropo.
Kaj la uzo de duoble "h" por reprezenti la sono de litero "ĥ". Ekz: hhoro; ehho. Tamen mi pensas ke la litero "ĥ" povus esti ŝanĝita por la simpla “h”, ekz: arhivo aŭ por litero “k”, ekz: arkivo kaj, kelkfoje, ŝanĝita por la literoj “k” kaj “h”. Ekz: ekho, khoro.

Konsekvence:
La uzo de la du literoj "d" kaj "y" por reprezenti fonetike kaj regule la sono de litero "ĝ". Ekz: dyardeno; andyelo, xandyi.
La literoj "t" kaj "x" por reprezenti la sono de litero "ĉ". Ekz: txambro, atxeti, doltxa.
La literoj "t" kaj "s" por reprezenti la sono de litero "c". Ekz: tsivitano, natsio, donatso.

La bela lingvo Esperanto kaj viaj reguloj ne ŝanĝas, nur ĝia grafika reprezentado.

Bonvolu malkonsenti kun logiko, ne malkonsentu kiel religiulo.

willem44 (Profil anzeigen) 30. Januar 2014 04:20:25

vicentesales:La bela lingvo Esperanto kaj viaj reguloj ne ŝanĝas, nur ĝia grafika reprezentado.
Tio ŝanĝos ne nur la grafikon, tio malfaciligos rekoni vortojn.

Ekzemple: aĉeti - acheter (sed se oni skribus "atxeti", do ne estus facile rekoni la radikon), ĉambro - chambre, ktp.

Clarence666 (Profil anzeigen) 30. Januar 2014 09:01:19

> Ekzemple: aĉeti - acheter (sed se oni skribus "atxeti", do ne estus
> facile rekoni la radikon), ĉambro - chambre, ktp.

Vi bonege parolas la Francan (... -> nous faisons -> vous faites ... diable kial ???) ... sed similoj kiel "aĉeti - acheter" estas raraj. Do vi pravas nur pri kelkaj malmultaj vortoj.

Cxu oni povas mastrumi lingvajn absurdajxojn kiel neregulajn verbojn aux cxapelojn se oni absolute volas? Sxajne jes ...

Cxu oni volas havi lingvajn absurdajxojn? Laux mi NE okulumo.gif

vicentesales:Redaktita.
Vi redaktis kion?

vicentesales:Tamen la Akademio de Esperanto prezentas la tri formojn.
Malplacxa situacio.

> La litero "w" anstataŭ "ŭ". Ekz: anstataw, awdi, ewropo

Aux simple "ŭ" = "u" (kun ege malgranda "Konsonanta variado" http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/... kiel K<->G , B<->P , KTP). Ankaux la "ŭ" estas duon-drola (sed ofta) litero "La Fundamento diras, ke "Ŭ estas uzata nur post vokaloj". Escepto estas la Fundamenta liternomo "ŭo". Ekzistas ankaŭ sonimitoj kiel "kŭaks" kaj "ŭa", sed ili ne estas veraj vortoj." Kun "ŭ" = "u" la "ŭ" estus tute ordinara litero. -> audi, Europo

> Kaj la uzo de duoble "h" por reprezenti la sono de litero "Ĥ"

Malbona ideo: asasinus la bonegan principon "unu litero <-> unu sono". Preferinde gardi la bonegan principon kaj asasinu la "ĤO".

> Mi devas sciigi al vi, ke multaj modernaj (ne-tradukendaj) programad-lingvoj subtenas unikodon; ekzemple Python 3 kaj Javascript

Mi sciis. Sed vi maltrafas la punkton. Oni vere povas meti drolajn simbolojn en la programon, kaj sekve oni ne plu povas legi gxin:

externalImage.png

> La ebloj ekzistas. Uzu ilin!

Sed la vera problemo kiun vi ne solvis estas: por la programado oni bezonas multajn Askiajn simbolojn ( ! @ # $ % ^ & * ( ) _ + [ ] ' { } " | ; / . , < > ? : ). Se oni havas abunde da cxapelojn sur la klavaro, oni ne plu povas tajpi la standardajn Askiajn simbolojn aux ecx la banalajn numerojn. Jes, mi vidis kelkajn rubajn klavarojn (FR, PL, ...) generantajn abundojn da cxapeloj, sed oni ne povas tajpi banalajn simbolojn uzante ilin!!! La bonega "Gxermana klavaro" havas malpli da cxapeloj, sed gxi nenial intersxangxas "X" kun "Z"! Mi volas tajpi "XOR" kaj ricevas "ZOR" ... mi volas "ZERO" kaj ricevas "XERO". Kaj ecx kelkaj banalaj simboloj estas malfacile troveblaj. Mi ne havas iun ajn sperton kun la magia Rusa klavaro ...

Kaj mi havas alian agrumenton kontraux la cxapeloj:

- Se oni havas cxapelojn en la lingvo, oni kutime ankaux havas cxapelojn en nomoj de personoj. Se vi lernos alian lingvon, vi povos komuniki kun personoj parolantaj tiun lingvon, sed tiuj personoj cxiam havos problemojn skribi aux tajpi vian nomon. Neniu konas cxiujn (cxirkaux 100'000) cxapelojn de Unikodo ridego.gif

> Bonvolu malkonsenti kun logiko, ne malkonsentu kiel religiulo

ridulo.gif

willem44 (Profil anzeigen) 30. Januar 2014 11:40:47

Clarence666:
Cxu oni volas havi lingvajn absurdajxojn? Laux mi NE okulumo.gif
Absurdaĵoj estas afero subjektiva. Jen bonvolu kompari du reprezentadojn de la sama vorto:

Ŝanĝiĝo kaj Xandyidyo

Kiu el ili estas pli absurda?

Zurück nach oben