ورود به محتوا

Nomoj de ne-esperantaj literoj

از Bruso, 8 ژانویهٔ 2014

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

Bruso (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2014،‏ 3:25:16

Mi laŭtlegas PMEG-on por praktiki elparolon.

Ĉe §1.2 jen:
Laŭ tiuj ĝeneralaj ideoj (kiuj ne solvas ĉiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a à
á â ã ä å æ (= ae), b, c ç, ĉ, d ð, e è é ê ë, f, g, ĝ, h, ĥ, i ì í î ï, j, ĵ, k, l, m, n
ñ, o ò ó ô õ ö ø œ (= oe), p, q, r, s ß (= ss), ŝ, t þ (= th), u ù ú û ü, ŭ, v, w, x,
y ý ÿ, z.
Ĉu ĉi tiuj literoj havas nomojn en Esperanto?

Mi trovis la nomojn pro kelkaj diakritaj signoj: dekstra korno, maldekstra korno, hoko, subhoko (cedilo), ĉapelo (cirkumflekso), tildo, tremao ...

Sed, kio estas œ? Oni nomas "e dans l'o" france. Ĉu mi nomus ĝin "e sur la o"? Ankaŭ æ, sed en Anglosaksa oni nomis ĝin "ash". Eble oni nomus ĝin "aŝo".

Kio estas ð? La kutima nomo estas IPA /ɛð/, sed IPA /ð/ ne estas Esperanta sono. Ĉu mi nomus ĝin "eddo"?

Vikipedio diras ke þ (þorn = thorn) oni nomas "dorno", kaj PMEG diras ke ß oni nomas "esceto".

La problemaj literoj estas œ, æ, kaj ð. Ĉu iu ajn havas "oficialajn" nomojn pro ĉi tiuj literoj?

erinja (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2014،‏ 17:17:32

ð nomiĝas "eth" en la angla kaj la islanda. "Eto" ne bone funkcias en Esperanto, pro evidentaj kialoj (ĝi jam estas nomo de greka litero). Eblus nomi ĝin ekzemple "islanda eto" (kiel la tradicia nomo "ĝermana vo" por "w" ). Pro tio ke la tradicia litero en multaj lingvoj havis estis la "voĉa" th, "ezo" estas alia alternativo, ĉar ankaŭ z havas voĉan prononcon.

Nile (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2014،‏ 19:09:18

Edo Angla kaj Torno, eble?

بازگشت به بالا