Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

by cFlat7, January 8, 2014

Messages: 2572

Language: Esperanto

petitka (User's profile) April 1, 2015, 10:49:22 AM

Mi ofte legas mian ŝatatan libron.

ratkaptisto (User's profile) April 1, 2015, 3:33:46 PM

Ŝatataj libroj ne ĉiam estas multekostaj.

Multekosta biciklo. ...

dobri (User's profile) April 1, 2015, 5:18:54 PM

Multekosta biciklo ne estas bona por mi, ĉar mi preferas biciklon, kiun oni ne bezonas ŝlosi.

Ŝlosi la loĝejon ...

ratkaptisto (User's profile) April 1, 2015, 5:53:11 PM

Ŝlosi la loĝeon gravas, ĉar ekzistas multaj ŝtelistoj.

Ŝtelistoj ankaŭ ...

petitka (User's profile) April 1, 2015, 6:01:05 PM

Ŝtelistoj ankaŭ scias ellerni novajn metodojn.

Novaj metodoj...

dobri (User's profile) April 1, 2015, 7:51:41 PM

Novaj metodoj estas utilaj en ĉiuj fakoj.

Ĉiuj fakoj de la scienco ...

petitka (User's profile) April 2, 2015, 4:59:19 AM

Ĉiuj fakoj de la scienco pli malpli helpas nin vivi.

dobri (User's profile) April 2, 2015, 5:43:27 AM

Vivi digne estas sopiro de ĉiuj homoj en la mondo.

En la mondo ...

ratkaptisto (User's profile) April 2, 2015, 7:30:05 AM

En la mondo estas multaj militoj.

Militoj ...

dobri (User's profile) April 2, 2015, 9:11:12 AM

Militoj gvidas la homaron nur en katastrofon, plimulto da homoj celas ilin eviti.

Eviti ion eblas per ...

Back to the top