Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

Duonfrazo Ludo

cFlat7 :lta, 8. tammikuuta 2014

Viestejä: 2572

Kieli: Esperanto

Vinisus (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2015 18.40.40

Multe da laboro ne ĉiam ĝenas min, ĉar mi estas laborema.

Estas laborema...

huberte (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2015 18.55.28

Estas laborema mia filino, ĉar ŝi ŝatas sian laboron.

Ŝati sian laboron...

Vinisus (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2015 19.01.30

Ŝatas sian laboron ĉiu homo kiu volas progresi.

Volas progresi...

huberte (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2015 19.30.06

Volas progresi la lernantoj, kiuj bone studas.

Bone studas...

Vinisus (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2015 19.33.36

Bone studas tiu, kiu vidas trans la estonteco

Trans la estonteco...

huberte (Näytä profiilli) 16. kesäkuuta 2015 20.26.58

Trans la estonteco mi ne vidas: mi ne jam scias tion kio okazos morgaŭ.

Tio kio okazos morgaŭ...

Vinisus (Näytä profiilli) 16. kesäkuuta 2015 22.38.34

Tio kio okazos morgaŭ apartenas al la estonteco.

Al la estonteco...

nakymatonmies (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2015 4.34.28

Al la estonteco oni kuras, sed neniam ĝin kaptos.

Kaptante...

ratkaptisto (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 8.37.36

Kaptante ratojn la legendfiguro de la urbo Hameln en Germanio volis gajni monon.

Mono ne estas ...

dobri (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 10.57.25

Mono ne estas tro grava, tamen ni ofte bezonas ĝin.

Ofte mi bezonas ...

Takaisin ylös