Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-14 14:49:53

La bona edzino kaj patrino estas anĝeloj, kiuj aliformiĝas en homojn por ami kaj helpi.

Por ami kaj helpi...

dobri (Montri la profilon) 2015-septembro-14 17:08:20

Por ami kaj helpi niajn proksimulojn sufiĉas bona volo.

Bona volo troviĝas ankaŭ ...

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-septembro-14 20:10:59

Bona volo ankaŭ troviĝas en la lernejo kaj la instruistoj ĉiam estas helpema

Estu helpema kaj ....

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-14 20:36:10

Estu helpema kaj komprenema por ke oni estu same rilate al vi.

Rilate al vi...

moorle (Montri la profilon) 2015-septembro-15 10:19:45

rilate al vi estas tre grava por mi kaj mia familio.

mia familio ...

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-15 18:56:14

Mia familio estas kelkfoje problemo, ankaŭ estas dum la tempesto sekura haveno. Alivorte, familio estas ĉio.

Familio estas ĉio...

dobri (Montri la profilon) 2015-septembro-16 05:57:59

Familio estas ĉio, kion mi nepre bezonas.

Mi nepre bezonas ...

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-16 12:25:19

Mi nepre bezonas pacon kaj sanon.

Paco kaj sano...

petitka (Montri la profilon) 2015-septembro-21 14:38:46

Paco kaj sano estas la plej valoraj.

La plej valoraj estos ...

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-21 14:52:08

La plej valoraj estos aferoj videbla nur per nia interna sento.

Nia intima sento...

Reen al la supro