לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

של cFlat7, 8 בינואר 2014

הודעות: 2572

שפה: Esperanto

Vinisus (הצגת פרופיל) 3 ביולי 2016, 14:11:56

Digesti la manĝaĵon estas rolo de ĉiuj vivuloj.

Ĉiuj vivuloj...

cFlat7 (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2016, 04:28:36

Ĉiuj vivuloj bezonas enpreni akvon.

Enprenu akvon ...

Vinisus (הצגת פרופיל) 4 ביולי 2016, 13:09:41

Enprenu akvon por ke vi ne mortu pro soifo.

Mortu pro soifo...

cFlat7 (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2016, 02:53:08

"Mortu pro soifo mi," diris la malfeliĉa viro, kiu suferis longe en la varmega dezerto sub la forta, sekiga suno.

Sub la suno...

Vinisus (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2016, 11:54:25

Sub la suno insistu pri la antaŭgardo de via sano.

De via sano...

cFlat7 (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2016, 18:44:50

De via sano vi ofte povas scii ĉu vi vivis dece.

Per deca maniero ...

Vinisus (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2016, 20:08:21

Per deca maniero oni lernas, ke egoismo estas malsano kiu venenas la animon.

Kiu venenas la...

cFlat7 (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2016, 00:18:55

Kiu venenas la puton riskas sin lezi!

Ne lezu min...

Vinisus (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2016, 11:10:30

Ne lezu min, ĉar mi estas via amiko.

Via amiko...

cFlat7 (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2016, 02:00:33

Via amiko estas vera amiko, speciale kiam li/ŝi havas bezonon.

Tri bezonojn mi nun havas estas...

לראש הדף