Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 8 ianuarie 2014

Contribuții/Mesaje: 2572

Limbă: Esperanto

Vinisus (Arată profil) 17 iulie 2016, 16:14:30

En la malkomenco de la ŝako-ludo ne gravas la resulto, reĝo kaj peono revenas la saman kesteton.

Ne gravas, ke...

cFlat7 (Arată profil) 18 iulie 2016, 04:35:18

Ne gravas, ke ia ĉagrenaĵo okazas hodiaŭ, ĉar kvindek jaroj poste vi verŝajne tute ĝin forgesis.

Ne forgesu, kiam vi foriras de la hejmo, ...

Vinisus (Arată profil) 18 iulie 2016, 11:22:20

Ne forgesu, kiam vi foriras de la hejmo, ke la trairota vojo estas longa.

La vojo estas longa...

cFlat7 (Arată profil) 19 iulie 2016, 04:39:55

La vojo estas longa, aŭ ŝajnas tiel, speciale kiam la infanoj konstante petas ĉu la vojaĝfino atingiĝas.

Ŝi atingos sian revon ...

Vinisus (Arată profil) 19 iulie 2016, 18:39:09

Ŝi atingos sian revon, kiam ŝi flue parolos Esperanton.

Parolos Esperanton

cFlat7 (Arată profil) 19 iulie 2016, 22:48:09

Parolos Esperanton cxiuj, kiam la fina venko alvenos.

Iu venanto frapas cxe la pordon ...

Vinisus (Arată profil) 20 iulie 2016, 12:31:18

Iu venanto frapis sur la pordon, estas mia fora amikino.

Mia fora amikino...

cFlat7 (Arată profil) 20 iulie 2016, 22:36:43

[pardonu, rigardu la ludajn reguloj, t.e. la sekva partfrazo devas uzu (kaj eble ŝanĝu kaj aldonu aliajn vortojn) la lastan vorton de la unua frazo.]

Vinisus (Arată profil) 20 iulie 2016, 23:30:38

cFlat7:Parolos Esperanton cxiuj, kiam la fina venko alvenos.

Iu venanto frapas cxe la pordon ...
Pardonu min, mia kara kunludanto! Sed vi mem, la kreinto de la ludo ne obeas la regulon. Ve al mi!. ridulo.gif

cFlat7 (Arată profil) 21 iulie 2016, 00:14:23

[Pardonu, mi intencis skribi, ke uzu la radikon el tiu koncerna vorto]. ridulo.gif

Mia fora amikino havis blondajn kaj tre logajn harojn

Haroj de ĉevalo...

Înapoi mai sus