Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

af cFlat7, 8. jan. 2014

Meddelelser: 2572

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 16. feb. 2014 16.54.48

Muskolo langa ofte prononcas sensencaĵojn.

Sensencaĵo estas ekzemple aserti, ke ...

cFlat7 (Vise profilen) 17. feb. 2014 03.53.48

Sensencaĵo estas ekzemple aserti, ke la mondo platas.

Plata loko estas...

ratkaptisto (Vise profilen) 17. feb. 2014 07.43.16

Plata loko estas proksime de la maro.

La maro ĉiutage ...

dobri (Vise profilen) 17. feb. 2014 16.10.05

La maro ĉiutage descendas kaj ascendas.

Ascendi al sufiĉe granda monto ...

cFlat7 (Vise profilen) 17. feb. 2014 17.24.29

Ascendi al sufiĉe granda monto ankoraŭ bezonas multe da preparado.

Prepari bongustan manĝon...

dobri (Vise profilen) 17. feb. 2014 17.27.25

Prepari bongustan manĝon estas malpli facile ol formanĝi ĝin.

Ĝi estis la plej ...

emukah (Vise profilen) 17. feb. 2014 19.04.43

Ĝi estis la plej malagrabla momento por mi, kiam mia eta filino laŭte furzis sidante sur miaj genuoj - ĉar neniu povis scii, kiu furzis - en atendejo.

En la atendejo oni povis aŭdi...

dobri (Vise profilen) 17. feb. 2014 20.29.05

En la atendejo oni povis aŭdi pri diversaj eĉ nekredeblaj eventoj.

Eventoj estas ...

cFlat7 (Vise profilen) 17. feb. 2014 20.49.06

Eventoj estas ofte forgesitaj, precipe kiam ili estas tre malagrablaj.

Malagrablan personon mi renkontis...

dobri (Vise profilen) 17. feb. 2014 21.46.29

Malagrablan personon mi renkontis jam multfoje, tamen mi pli bone memoras renkontojn kun afablaj homoj.

Homo estas stranga ...

Tilbage til start