ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

จาก cFlat7, 8 มกราคม 2014

ข้อความ 2572

ภาษา: Esperanto

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2019, 02:12:59

La Naturo ne juĝas, nur sekvas siajn leĝojn.

leĝo

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2019, 12:38:30

Leĝo por sekureco de la familioj, ĉar la homaro dependas esence de juraj detenoj.

deteno(j)

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2019, 13:46:15

Deteno de miaj deziroj iam estus bonafero.

bonafero

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2019, 15:48:59

Bonafero estas kiam ni, Estuloj Homaj kaj Spiritaj, sciu mildigi la doloron de tiuj, kiuj suferas; kompreneble laŭ nia ebleco.

ebleco

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2019, 01:26:21

Ebleco de kosma veturado al malproksimegaj lokoj (ekzemple al fora galaksio), estas nuntempe preter kapabloj niaj.

nia(j)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2019, 12:28:06

Nia patrino --- la Suno kaj ĝia familio. La planedoj estas akompanantoj de la Suno. Ĉu ili estas ĝiaj veraj infanoj elŝiritaj el la korpo de sia patrino. aŭ ĉu ili estas migrantoj tra la Universo, kiujn la altira forto de la Suno kaptis kaj devigis ilin cirkuli ĉirkaŭ ĝi. estas dube.

dube

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 31 ตุลาคม 2019, 00:50:14

Dube estis lia decido akcepti la rolon de veturanto en la kosmon!

kosmo

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 31 ตุลาคม 2019, 13:08:19

Kosmo estas la tuta universo en la vidpunkto de la moderna scienco, sed la vorto kosmo ne pravigas la universan ĥaoson, kiun ni konas. Se ĝi devenas de granda eksplodo, tial do mi preferas nomi ĝin ĥaoso.

ĥaoso

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤศจิกายน 2019, 01:07:00

Ĥaoso pleniĝis la menso, kiam li pensis pri la severaj danĝeroj li eble spertos dum la longa vojaĝo.

vojaĝo

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤศจิกายน 2019, 13:24:23

Vojaĝo al centro de la materio, ekz-e: Sukero ne estas simpla materio, sed kemia kombinaĵo de la tri elementoj, karbono, hidrogeno kaj oksigeno. Ni mem estas kombinaĵo de pluraj elementoj; do naskas la demando: el kiu ni estas farita? aŭ de kio ni konsistigas.

konsistigas

กลับไปด้านบน