Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

Duonfrazo Ludo

di cFlat7, 08 gennaio 2014

Messaggi: 2577

Lingua: Esperanto

Vinisus (Mostra il profilo) 30 ottobre 2019 12:28:06

Nia patrino --- la Suno kaj ĝia familio. La planedoj estas akompanantoj de la Suno. Ĉu ili estas ĝiaj veraj infanoj elŝiritaj el la korpo de sia patrino. aŭ ĉu ili estas migrantoj tra la Universo, kiujn la altira forto de la Suno kaptis kaj devigis ilin cirkuli ĉirkaŭ ĝi. estas dube.

dube

cFlat7 (Mostra il profilo) 31 ottobre 2019 00:50:14

Dube estis lia decido akcepti la rolon de veturanto en la kosmon!

kosmo

Vinisus (Mostra il profilo) 31 ottobre 2019 13:08:19

Kosmo estas la tuta universo en la vidpunkto de la moderna scienco, sed la vorto kosmo ne pravigas la universan ĥaoson, kiun ni konas. Se ĝi devenas de granda eksplodo, tial do mi preferas nomi ĝin ĥaoso.

ĥaoso

cFlat7 (Mostra il profilo) 01 novembre 2019 01:07:00

Ĥaoso pleniĝis la menso, kiam li pensis pri la severaj danĝeroj li eble spertos dum la longa vojaĝo.

vojaĝo

Vinisus (Mostra il profilo) 01 novembre 2019 13:24:23

Vojaĝo al centro de la materio, ekz-e: Sukero ne estas simpla materio, sed kemia kombinaĵo de la tri elementoj, karbono, hidrogeno kaj oksigeno. Ni mem estas kombinaĵo de pluraj elementoj; do naskas la demando: el kiu ni estas farita? aŭ de kio ni konsistigas.

konsistigas

cFlat7 (Mostra il profilo) 01 novembre 2019 19:04:29

Konsistigis ni niajn ekipaĵojn, manĝaĵojn, kaj aliajn aferojn; ĉion, kion ni por la spacvojaĝo bezonos.

bezon(?)

Vinisus (Mostra il profilo) 01 novembre 2019 21:18:10

Bezonas oni nur potencan teleskopon por ke li aŭ ŝi vidu ĉiujn videblajn stelojn, kiuj apartenas al la Galaksio "laktovojo", kiu entenas 5--10 miliardojn da lumantaj esteloj, Ĝi estas insulo en la Universo, kie ekzista ankoraŭ nenombreblaj aliaj similaj insuloj.

insulo(j)

cFlat7 (Mostra il profilo) 01 novembre 2019 22:03:10

Insulo ĉi tiu, en kiu ni nun loĝas estas nia "hejmo", kaj nia ircelo estas alia insulo, galaksio tre malproksima.

(mal)proksim(a)

Vinisus (Mostra il profilo) 01 novembre 2019 22:49:14

Malproksima estas la konstelacio de la Ursgardanto ĝi estas fora de ni 250 milionojn da lumjaroj; t.e. la lumo, kiu en ĉiu sekundo trairas 300.000 km. bezonas 250 milionojn da jaroj, por veni de tiuj astroj ĝis niaj okuloj.

okulo(j)

cFlat7 (Mostra il profilo) 03 novembre 2019 00:02:23

Okuloj miaj ricevas tiun lumon, lumo, kiu veturis dum tiu multegaj jaroj!

jaro(j)

Torna all’inizio