去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Duonfrazo Ludo

cFlat7, 2014年1月8日

讯息: 2577

语言: Esperanto

Vinisus (显示个人资料) 2019年11月3日下午5:55:40

Jaroj pasas kune kun ili la vivo. Ankaŭ la problemo pri estiĝo kaj pereo de la mondo, sed la scienco penas de antaŭ 4000 jaroj sensukcese starigi klaran kompletan kaj neŝanceleble fundamentan bildon pri mondokreo kaj mondpereo.

mondpereo

cFlat7 (显示个人资料) 2019年11月3日下午8:52:54

Mondpereo espereble ne okazos tre baldaŭ!

Baldaŭ

Vinisus (显示个人资料) 2019年11月4日上午12:08:18

Baldaŭ frateco kaj solidareco estus ege potencaj fortoj super ĉiaj kunigitaj homaj malamoj. Kiam la homo ne plu estos fia, tiam pereo ne plu ekzistos almenaŭ tujminaca.

Tujminaca

cFlat7 (显示个人资料) 2019年11月4日上午2:13:40

Tujminaca estis, kiam ili movis la terameon pli proksime al la landlimo!

Landlimo(j)

Vinisus (显示个人资料) 2019年11月4日上午11:34:30

Landlimo estas simpla politika perforto trudita al senpovula homo, ĉar en la pasinta tempo ĉio apartenis al ĉiuj homoj. Neniu estas posedanto de la Tero, kaj la akvo al neniu apartenis. Hodiaŭ ĉiu terpeco estas ies posedaĵo, kaj ĉiu fonto al iu apartenas.
La plej ruzaj aproprigis al si la aĵojn kaj elpensis juĝpovon kaj policon Por aresti kaj procesi la postvenintojn.

Postveninto(jn)

cFlat7 (显示个人资料) 2019年11月5日上午1:23:57

La postveninta reĝo de Angluo estos Charles II, verŝajne.

verŝajne

Vinisus (显示个人资料) 2019年11月5日下午1:12:41

Verŝajne, ke la mondo restus por ĉiam dividita inter Portugalio kaj Hispanio, ĉar tiama estis la du plej potencaj landoj en la mondo. Sed nenio daŭras eterne, pro tio poste venis Nederlando kaj Britio; tamen delonge anstataŭis ilin Usono, morgaŭ verŝajne estos la vico de Ĉinio.

Ĉinio

cFlat7 (显示个人资料) 2019年11月6日上午2:23:10

Ĉinio ja havas grandan, fortan ekonomian potencon.

potenco

Vinisus (显示个人资料) 2019年11月6日下午12:42:51

Potenco kelkfoje por aliuloj estas signo de sufero. La armiloj estas iloj de malfeliĉigo, kaj neniam iloj por nobla homo, kiu uzas ilin nur, kiam li estos nepre devigita. Ĉar por bonkora homo trankvilo kaj paco estas la plej altaj bonoj.

bono(j)

cFlat7 (显示个人资料) 2019年11月6日下午6:55:44

Bono kaj malbono nedube alvenos al ĉiu homo iam en the vivo.

vivo

回到上端