إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Duonfrazo Ludo

من cFlat7, 8 يناير، 2014

المشاركات: 2572

لغة: Esperanto

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2019 4:22:12 ص

Okazis/as/os laŭgrade kaj senĉese pligrandiĝi de la varmiĝo de la terglobo.

terglobo

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2019 12:29:13 م

Terglobo sur ĝi loĝas strangaj bestoj, kiuj estas nomataj homoj; preskaŭ ĉiuj havas avidecon pri la posedaĵoj de aliaj, tiu estas malbono, kiu ĝeneraliĝas.
Iom post imo ili prezentiĝas malkontentaj, dezirante la havaĵojn, kiuj ne apartenas al ili, kaj pri kiuj ili ne havas realan bezonon por vivi sur la tersurfaco.

tersurfaco

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2019 2:54:50 ص

La tersurfaco difinas grandan, bonan sferon, en kiu estas multe da fanditaj rokoj kaj metaloj.

metalo(j)

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2019 12:56:56 م

Metaloj kiuj fariĝis iloj por la progreso de la homaro, ankaŭ estas la samaj, kiujn la homoj uzas por fari armilojn por reciproka detruado. Oro kaj arĝento estas valoregaj metaloj, kiuj allogas humilan kaj riĉan homojn en la tuta mondo. Tamen oni ne vidas, ke li aŭ ŝi estas pasema kaj la posedorajto rilate al surteraj havaĵoj estas relativa. En portempa mondo, kie ĉio pasas rapide, kio apartena al ni hodiaŭ, tio morgaŭ estos en aliaj manoj.

alia(j) mano(j)

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 1 ديسمبر، 2019 2:12:03 ص

En alian manon li metis la arĝentan moneron, malnovan objekton, sur kiu estis gravurita la tiutempa reĝo.

reĝo

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 1 ديسمبر، 2019 4:48:23 م

Reĝoj normale estis kruelaj homoj, kiuj ekspluatis sian popolon kaj sklavigis aliajn gentojn, nuntempe kelkaj ankoaŭ ekzistantaj fariĝis dekoraciaj estuloj, aŭ parazitaj diktatoroj. Sed la politikistoj anstataŭis ilin; hodiaŭ tiu, kiu havas monon kaj famon fariĝas reĝo aŭ reĝino.

reĝino(j)

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 1 ديسمبر، 2019 9:59:12 م

Reĝino Elizabeto (dua) estas nun mia monarko, post ŝi sekvos Ĉarlzo (dua), versajne.

versajne

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 1 ديسمبر، 2019 10:50:26 م

Verŝajne ekzistas tiu, kiu oferas la estontecon, uzante pruntprenojn kaj partopagojn kun troaj rentumoj por vivi tiajn iluziojn, kiuj fariĝas koŝmaroj en la momento de la ŝuldopagoj. Do mi serĉu la simplajn kaj daŭrajn plezurojn, tiujn, kiuj ne malhelpas mian nuntempon, nek min sklavigos.

sklav(igos, i, o, eco, ulo, anto, ita)

cFlat7 (عرض الملف الشخصي) 2 ديسمبر، 2019 4:00:51 ص

Esti sklavo ofte okazis sen la volonteco.

volonteco

Vinisus (عرض الملف الشخصي) 2 ديسمبر، 2019 12:17:30 م

Volonteco ekzilas el nia vivo la malbonagon, kaj forpelas la malsanecajn pensojn per sanaj, tranĉas la malican reton de la malpravigeblaj suspektoj per la tondilo de konfido al nia proksimulo.

proksimulo

عودة للاعلى