Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 8 ianuarie 2014

Contribuții/Mesaje: 2572

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 13 martie 2014, 22:06:04

Akurate funkciantaj kuiriloj estas grava por la kuiristo.

La kuiristo havas planon ....

cFlat7 (Arată profil) 14 martie 2014, 04:31:41

La kuiristo havas planon prepari bongustan poton da supo.

Supon varman mi ŝatas speciale ...

ratkaptisto (Arată profil) 14 martie 2014, 07:51:15

SupoNNN varmaNNN mi ŝatas speciale dum vintraj temperaturoj.

Vintraj temperaturoj ...

dobri (Arată profil) 14 martie 2014, 19:49:00

ratkaptisto:Supon varman mi ŝatas speciale dum vintraj temperaturoj.

Vintraj temperaturoj ...
Vintraj temperaturoj kutime estadas malpli altaj.

Alta monto ...

emukah (Arată profil) 14 martie 2014, 20:38:23

Alta monto kutime ne venas al la profeto, pro tio la profeto devas iri al la monto.

La montoj plej altaj ...

ratkaptisto (Arată profil) 14 martie 2014, 20:48:42

La montoj plej altaj ne estas en Germanio.

En Germanio ...

emukah (Arată profil) 14 martie 2014, 21:07:17

En Germanio ne estis milito dum la lastaj sep jardekoj. (Dank' al Dio!!)

Dum jardekoj ...

ratkaptisto (Arată profil) 14 martie 2014, 21:11:30

Dum jardekoj multaj homoj veturas per aŭto.

Per aŭto oni ...

cFlat7 (Arată profil) 15 martie 2014, 00:29:30

Per aŭto oni povas hazarde kaŭzi la piedirantojn sinzorge fuĝi.

Fuĝis multaj homoj kaj bestoj kiam ...

ratkaptisto (Arată profil) 15 martie 2014, 03:47:35

Fuĝis multaj homoj kaj bestoj kiam ili aŭdis la bruegon.

La bruegon ne ĉiam ...

Înapoi mai sus