Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aprilo-11 20:09:32

Pafantaj homoj ne estas miaj amikoj,

Miaj amikoj loĝas ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-aprilo-13 14:30:07

Miaj amikoj loĝas en lokoj diversaj.

Laŭ diversaj opinioj, oni devas ...

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-13 17:34:36

Laŭ diversaj opinioj, oni devas adaptiĝi al tiu opinio, kiu plej multe konvenas.

Konvena laboro ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-aprilo-13 20:15:40

Konvena laboro por nelertulo estas kolekto forĵetaĵa.

Ne forĵetu tiun paperon, ĉar ...

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-14 14:32:04

Ne forĵetu tiun paperon, ĉar ĝi entenas gravajn datenojn.

Datenoj pri nombro da enloĝantoj en unuopaj landoj ...

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 16:53:55

Datenoj pri nombro da enloĝantoj en unuopaj landoj denove dangxere kreskis.

Kreskigi sian ricxecon per trompado kaj sxtelado estas bonega ideo, cxar ...

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-15 20:12:11

Kreskigi sian riĉecon per trompado kaj ŝtelado estas bonega ideo, ĉar tio kutime ne postulas multon da laboro.

Labori regule signifas vivi sane, ĉar ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 04:30:08

Labori regule signifas vivi sane, ĉar mallaboro rezultas je malsanaj kutimoj.

Kutime en la mateno, mi ...

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 15:06:14

Kutime en la mateno, mi ŝatas matenmanĝi.

Matenmanĝo estas la plej ...

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-16 18:36:25

Matenmanĝo estas la plej ofta matena okupigxo apud legado de figazetoj.

Gazetoj Esperantaj estas malmultaj, cxar ...

Reen al la supro