Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Duonfrazo Ludo

от cFlat7, 08 януари 2014

Съобщения: 2572

Език: Esperanto

Clarence666 (Покажи профила) 27 април 2014, 17:50:28

Favorantoj de diversaj sportkluboj kutime ne havas emon izoligi la huliganojn, kiuj inter ili kasxigxas.

> unufoje

F*K, vi pravas, mia frazo acxis. Oni diru na "unufoje" aux "unu fojon" aux "je unu fojo" , sed ne "unu foje". Dankon pro la gxustigo.

Kasxi sian monon en la rubujon estas bonega ideo, cxar ...

dobri (Покажи профила) 27 април 2014, 20:14:15

Kaŝi sian monon en la rubujon estas bonega ideo, ĉar neniu ŝtelisto supozus tion.

Supozante tion mi povas ...

cFlat7 (Покажи профила) 28 април 2014, 18:50:03

Supozante tion, mi povas establi novan bankon en rubejo.

Rubon multan oni povas trovi ...

dobri (Покажи профила) 28 април 2014, 19:29:06

Rubon multan oni povas trovi precipe laŭ la ŝoseoj.

Ŝoseojn oni dividas al ...

cFlat7 (Покажи профила) 29 април 2014, 23:11:04

Ŝoseojn oni dividas al ĉiu provinco, kiam la lando estis partigita en du regionojn.

Regionoj frostaj havas ...

dobri (Покажи профила) 30 април 2014, 13:24:21

Regionoj frostaj havas malmulte da sunbrilo.

Sunbrilo estas ŝatata precipe ...

Clarence666 (Покажи профила) 30 април 2014, 15:06:27

Sunbrilo estas ŝatata precipe de personoj havantaj sunajn panelojn sur iliaj tegmentoj.

La tegmento forflugis post la ...

dobri (Покажи профила) 30 април 2014, 15:50:25

La tegmento forflugis post la forta ventego.

Ventego povas esti aŭ ...

Clarence666 (Покажи профила) 30 април 2014, 16:17:57

Ventego povas esti ankaŭ utila, precipe se oni ŝatas trankvilon kaj la daŭra ventego fidinde preventas aviadon.

La aviadilo MH370 estas ...

cFlat7 (Покажи профила) 01 май 2014, 04:36:34

La aviadilo MH370 estas ie en la mondo.

En la mondo estas eble trovi ...

Обратно нагоре