Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Duonfrazo Ludo

kelle poolt cFlat7, 8. jaanuar 2014

Postitused: 2572

Keel: Esperanto

Clarence666 (Näita profiili) 3. mai 2014 17:58.55

Serĉante la ĝustan vojon, oni riskas trovi la morton.

Post mia morto, mi ...

(F*K, kial mi daŭre alvenados ĉe la temo "morto"???)

dobri (Näita profiili) 3. mai 2014 18:19.05

Post mia morto, mi ne plu zorgos pri mia familio.

Familioj de gravaj personoj estadas ...

Clarence666 (Näita profiili) 4. mai 2014 14:00.36

Familioj de gravaj personoj estadas kutime gravegaj aŭ eĉ gravedaj.

La graveda hundo jam ...

dobri (Näita profiili) 4. mai 2014 15:16.24

La graveda hundo jam dormas en sia kuŝejo.

Kuŝejoj de multaj bestoj troviĝas ...

Clarence666 (Näita profiili) 4. mai 2014 15:39.02

Kuŝejoj de multaj bestoj troviĝas en la zoo.

Zoologio estas la scienco pri ...

dobri (Näita profiili) 4. mai 2014 15:55.48

Zoologio estas la scienco pri diversaj animaloj kaj ilia vivmaniero.

Vivmaniero de la homoj ...

cFlat7 (Näita profiili) 4. mai 2014 17:40.37

Vivmaniero de la homoj estos tre diferencaj, kiam ili provos vivi sur marso.

Marsuloj alvenis kaj...

ratkaptisto (Näita profiili) 7. mai 2014 12:09.11

Marsuloj alvenis kaj drinkis bieron.

Clarence666 (Näita profiili) 7. mai 2014 17:11.01

Bieron generi en sia propra korpo ...

dobri (Näita profiili) 7. mai 2014 17:36.56

Bieron generi en sia propra korpo estus malbona ideo, ĉar tiamaniere ni ne povus ĝin gustumi.

Gusto de bona manĝo ...

Tagasi üles