Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-majo-18 15:00:07

Aktualaj novaĵoj kelkfoje sciigas per suprize bonaj aferoj.

Aferoj someraj kutime ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-18 17:43:24

Aferoj someraj kutime estas pli agrablaj ol la aŭtunaj.

Aŭtunaj monatoj estas ...

emukah (Montri la profilon) 2014-majo-18 19:35:00

Aŭtunaj monatoj estas kutime antaŭ la vintro.

Vintran mantelon mi ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-18 20:13:14

Vintran mantelon mi nuntempe ne uzas.

Uzado de komputilo ...

cFlat7 (Montri la profilon) 2014-majo-19 05:21:23

Uzado de komputilo ne estis ebla, antaŭ ol oni malkovris la elektron.

Per elektro ni ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-19 14:58:09

Per elektro ni povas eĉ uzi lifton.

Lifto estas bezonata ...

emukah (Montri la profilon) 2014-majo-19 20:27:35

Lifto estas bezonata objekto en nubskrapulo.

Multaj nubskrapuloj ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-20 17:18:55

Multaj nubskrapuloj estas pli ol 100 metrojn altaj.

Altaj temperaturoj ...

emukah (Montri la profilon) 2014-majo-20 21:17:24

Altaj temperaturoj boligas akvon.

Akvo varmega ...

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-21 14:18:37

Akvo varmega konvenas por kafo aŭ teo.

Teo estas ŝatata precipe ...

Reen al la supro