Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

by cFlat7, January 8, 2014

Messages: 2572

Language: Esperanto

moorle (User's profile) August 30, 2014, 5:20:24 PM

Kristnaskodonacojn mi jam aĉetis dum mia feriado.

Feriado estas ..

ratkaptisto (User's profile) August 30, 2014, 5:48:53 PM

Feriado estas la plej bela tempo dum la jaro.

La jaro ...

dobri (User's profile) August 30, 2014, 6:55:34 PM

La jaro ŝajnas esti sufiĉe longa, sed vere ĝi pasas ege rapide.

Rapideco de la aŭtoj ...

ratkaptisto (User's profile) August 30, 2014, 7:14:36 PM

Rapideco de la aŭtoj en la hodiaŭa tempo estas pli alta ol en la pasinteco.

La pasinteco estas la temo ...

dobri (User's profile) August 30, 2014, 7:16:51 PM

La pasinteco estas la temo de ĉiuj historiaj libroj.

Librojn oni hodiaŭ ...

ratkaptisto (User's profile) August 30, 2014, 7:20:13 PM

Librojn oni hodiaŭ povas legi per interreto.

Interreto evoluos ...

cFlat7 (User's profile) August 31, 2014, 4:29:52 PM

Interreto evoluos en 'interplanedreton', mi opinias.

Opinioj de politikistoj kutime suferas ...

dobri (User's profile) August 31, 2014, 5:55:44 PM

Opinioj de politikistoj kutime suferas per miopeco.

Miopeco postulas de homoj ...

ratkaptisto (User's profile) August 31, 2014, 6:45:56 PM

Miopeco postulas de homoj multe da kompreno.

Komprenon ili ...

cFlat7 (User's profile) September 1, 2014, 3:16:50 PM

Komprenon ili havas, ke la suno estas pli granda ol la luno.

La luno, oni opinias, ...

Back to the top