Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

af cFlat7, 8. jan. 2014

Meddelelser: 2572

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 23. jan. 2014 07.42.03

Posedi oron estas avantaĝo.

Avantaĝoj oni havas ...

cFlat7 (Vise profilen) 24. jan. 2014 01.28.54

Avantaĝoj oni havas dum milito, se la pli alta tereno estas okupita.

Okupis ili la parkon kiam...

ratkaptisto (Vise profilen) 24. jan. 2014 07.42.14

Okupis ili la parkon kiam estas somero.

Somero estas la ...

dobri (Vise profilen) 25. jan. 2014 15.49.04

Somero estas la plej ofte uzata periodo por feriado.

Feriadon oni sopiras ..

ratkaptisto (Vise profilen) 25. jan. 2014 19.05.46

Feriadon oni sopiras ĉiam.

Ĉiam mi laboras .…

dobri (Vise profilen) 25. jan. 2014 19.38.09

Ĉiam mi laboras precize.

Precizaj aparatoj ...

ratkaptisto (Vise profilen) 25. jan. 2014 19.47.50

Precizaj aperatoj estas gravaj iloj por tergrundistoj.

Tergrundisto estas sana profesio, ĉar ...

dobri (Vise profilen) 26. jan. 2014 12.45.46

Tergrundisto estas sana profesio, ĉar ili ĉiam estas en naturo.

Nature ni povas supozi ...

ratkaptisto (Vise profilen) 26. jan. 2014 17.40.54

Nature ni povas supozi, ke dobri laboras kiel tergrundisto ekde multaj jaroj.

Jaroj venos ...

cFlat7 (Vise profilen) 26. jan. 2014 18.01.23

Jaroj venos kiam multaj parolas la internacian lingvon.

Lingvo bona estas lingvo kiu...

Tilbage til start