Al la enhavo

Angla

de Cfail0814, 2014-januaro-10

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-12 14:16:41

vincas:
michaleo:Se temas pri la pola ortografio. Lernado de la pola skribsistemo estas facilega kompare kun la angla, ĉar ĝi estis kreita speciale por la pola. Kaj de komenco tio estis fonetika skribsistemo.
Nu, mi lernis iomete polan. Kaj ne trovis polan ortografion facilan. Por vi pola ortogratio estas facilega ĉar pola estas via gepatra lingvo.

Dzienkuje bardzo :] Jak sia mazs?
Dziękuję, dobrze [Dankon, bone]. Ĝi estas facilega, ĉar ekzistas limigita kvanto de manieroj, kiel oni povas skribi unu sonon. Preskaŭ ĉiam unu litero (aŭ kombinacio de literoj) prezentas unu sonon. Se oni konas fonetikajn procezojn, kiuj povas similigi iujn sonojn al aliaj, oni povas skribi facile. Tamen en la angla ekzistas fonemoj por kiuj estas dekkelkaj formoj prezentantaj ĉi tiun fonemon.

willem44 (Montri la profilon) 2014-januaro-12 14:26:42

vincas:
willem44:Mi scias pri alia lingvo, kiu sammaniere ĉiam sekvas siajn prononc-regulojn, - la finna lingvo. Ankaŭ en tiu ĉi lingvo ĉiu litero havas nur unu sonon. Sed ĉu vi kredas, ke ĝi estas facila lingvo?
Estona estas parenca al finna. Do eble estona ankaŭ sekvas prononc-regulojn?
Povas esti, sed mi ne okupiĝis kun la estona lingvo. Mi iam komencis lerni la finnan, tial mi scias, ke en la finna ĉiu litero havas unikan sonadon, kaj akcento estas ĉiam sur la unua silabo de vorto.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-12 15:39:03

Tamen por la angla ekzistas respektivaj forumoj. Interesantoj povas perfektiĝi tie. Esperantistoj, por kiuj la angla estas denaska, kompreneble, povas helpi al esperno-komencantoj de anglalingvaj landoj tie ĉi.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-12 17:37:48

Mark Tven, tre komika aŭtoro kaj ankaŭ tre percepta socikritikisto, tamen vivis dum tempo kiam la plej multaj enmigrantoj al Usono parolis la germanan. Mia gento estis malriĉa. Miaj gepraavoj venis el mizeraj kondiĉoj (mi vizitis ilian vilaĝon, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas malriĉa) kaj mi vidis en la tiea muzeo kiom malfacila estis ilia vivo. La anglosaksoj estis kaj ankoraŭ estas la superklasanoj de nia socio. Ili multe primokis la germanajn enmigrintojn ĉar multaj inter mia gento ne estis antaŭe vizitintaj bonajn lernejojn kaj ne povis bone legi aŭ skribi. Malgraŭ ĉio la usonaj germanoj lernis skribi kaj legi, unue en la germana kaj poste en la angla (kiel mia avino). Kvankam Mark Tven estis inteligentulo, li tamen estis viktimo de la tiama malrespekta sinteno al germanoj. Por li, ni estis basa gento, laboristoj, agrarlaboristoj, eĉ kontraktitaj laboristoj kiuj vendis sian postan laboron al ŝipkompanioj antaŭ ol forlasi Germanion - do ĉi-tie ili laboris kvazaŭ sklavoj - vidu Rittenhouse Square en Filadelfio, kie oni vendis ne la germanojn sed la laboron de tiuj germanoj. Poste okazis Hay Market Square en Ŝikago kie oni akuzis la germanajn laboristojn de socialismo kaj la anglosaksaj usonanoj murdis ilin. Mark tven ne objektive komprenis la germanan lingvon - kion li tre ofte mokis - sed male, li estis "infano de sia epoko" kiam estis akceptata arogi kontraŭ germanparolantoj.

michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-12 17:49:21

robbkvasnak:Mark Tven, tre komika aŭtoro kaj ankaŭ tre percepta socikritikisto, tamen vivis dum tempo kiam la plej multaj enmigrantoj al Usono parolis la germanan. Mia gento estis malriĉa. Miaj gepraavoj venis el mizeraj kondiĉoj (mi vizitis ilian vilaĝon, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas malriĉa) kaj mi vidis en la tiea muzeo kiom malfacila estis ilia vivo. La anglosaksoj estis kaj ankoraŭ estas la superklasanoj de nia socio. Ili multe primokis la germanajn enmigrintojn ĉar multaj inter mia gento ne estis antaŭe vizitintaj bonajn lernejojn kaj ne povis bone legi aŭ skribi. Malgraŭ ĉio la usonaj germanoj lernis skribi kaj legi, unue en la germana kaj poste en la angla (kiel mia avino). Kvankam Mark Tven estis inteligentulo, li tamen estis viktimo de la tiama malrespekta sinteno al germanoj. Por li, ni estis basa gento, laboristoj, agrarlaboristoj, eĉ kontraktitaj laboristoj kiuj vendis sian postan laboron al ŝipkompanioj antaŭ ol forlasi Germanion - do ĉi-tie ili laboris kvazaŭ sklavoj - vidu Rittenhouse Square en Filadelfio, kie oni vendis ne la germanojn sed la laboron de tiuj germanoj. Poste okazis Hay Market Square en Ŝikago kie oni akuzis la germanajn laboristojn de socialismo kaj la anglosaksaj usonanoj murdis ilin. Mark tven ne objektive komprenis la germanan lingvon - kion li tre ofte mokis - sed male, li estis "infano de sia epoko" kiam estis akceptata arogi kontraŭ germanparolantoj.
Vidante vian salutnomon; mi supozas, ke vi havis ankaŭ polajn praulojn, sed eble pli praajn.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-januaro-12 17:54:13

willem44:Mi scias pri alia lingvo, kiu sammaniere ĉiam sekvas siajn prononc-regulojn, - la finna lingvo. Ankaŭ en tiu ĉi lingvo ĉiu litero havas nur unu sonon. Sed ĉu vi kredas, ke ĝi estas facila lingvo?
Ne, mi ne kredas tion. Ĝi ne estas facila, almenaŭ por latinid-lingvanoj. Sed almenaŭ kun tiu lingvo vi havas unu malpli problemon.

Amike.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-12 19:31:33

robbkvasnak, ĉu vi parolas germane? Multaj homoj en dua-tria generacio de migrintoj jam ne scias gepatran lingvon. Certe en Usono estas regionoj, kie daŭrigas paroli hispane (historie). Simple min interesas via kazo.
Vi interese rakontas pri viaj parencoj.

Prolesjo (Montri la profilon) 2014-januaro-23 17:45:23

Saluton al ĉiuj!
Mi lernis anglan ekde mi havis 5 jarojn. Mi lernis ĝin antaŭ lernejo, mi lernis ĝin en la lernejo, oni instruas ĝin en la universitato...
Sed kiam mi renkontis angla-parolantojn pasintjare en la konferenco, mi ne povis komunikiĝi kun ili! Mi komprenis, ke mi ne povas paroli angle! Tio strangas, ĉar mi ĉiam penas plibonigi mian sciadon de angla, mi multe praktikis, parolante ĝin hejme, korespondante, legante, lernante diversajn kantojn (mi tre ŝatas kanti...).

Esperanton mi komencis lerni antaŭ unu kaj duono monato. Mi facile korespondas, parolas, legas librojn, kantas, tradukas tekstojn kaj versojn! Avantaĝo de E-o estas evidenta!

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-januaro-23 17:52:25

Prolesjo:Saluton al ĉiuj!
Mi lernis anglan ekde mi havis 5 jarojn. Mi lernis ĝin antaŭ lernejo, mi lernis ĝin en la lernejo, oni instruas ĝin en la universitato...
Sed kiam mi renkontis angla-parolantojn pasintjare en la konferenco, mi ne povis komunikiĝi kun ili! Mi komprenis, ke mi ne povas paroli angle! Tio strangas, ĉar mi ĉiam penas plibonigi mian sciadon de angla, mi multe praktikis, parolante ĝin hejme, korespondante, legante, lernante diversajn kantojn (mi tre ŝatas kanti...).

Esperanton mi komencis lerni antaŭ unu kaj duono monato. Mi facile korespondas, parolas, legas librojn, kantas, tradukas tekstojn kaj versojn! Avantaĝo de E-o estas evidenta!
Hmm… Kial vi ne povis komuniki Angle? Ĉu vi ne komprenis la aliajn aŭ ĉu la aliaj ne komprenis vin? Ĉu temis pri elprononco aŭ kono de vortoj?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-januaro-23 20:26:59

Miaj patraj geavoj naskiĝis ambaŭ en vilaĝeto de Slovakio: Circ (ĉirĉ). Mia patra avo estis etna slovako kaj mia patra avino etna hungarino. Miaj patrinaj gepraavoj naskiĝis en Arzberg en la ŝtato de Frankonio en Germanio (Frankonio estas ero de Bavario). Mia patrina avino parolis kun mi germane kaj la germana estas mia unua lingvo. Poste en la vivo mi studis ĝin en la universitato (kune kun germanlingvaj literaturo kaj kulturo) kaj tiam mi iris por loĝi en Germanio. Mi tre ŝatas mian slovakan flankon sed neniu en la familio de mia patro volis instrui al mi pri la lingvo aŭ pri la kulturo - eĉ kiam mi volis. Sed mia kontakto kun mia patrina avino estis tre proksima ĝis ŝia morto. Mi amas la germanan lingvon kaj ties kulturojn tutkore. Krom legi en Esperanto mi preferas legi kaj uzi la germanan. Por mi, la angla estas devo sed ne amo. Mi loĝas en socio kie oni uzas scipovon de la (usona) anglo por gajni povon kaj subpremi tiujn kiuj ne scipovas ĝin kiel denaskuloj.
Kiam mi estis knabo, oni ofte pikmokis min pro mia scipovo de la germana kaj en la lernejo la geinstruistoj volis ke mi forgesu ĝin por fariĝi unulingvano en la angla. Tiam mi ĵuris ke mi lernus ĝin pli bone ol miaj kunlandanoj - ne pro ŝato de la angla lingvo sed spite al ĝia deva uzado - sed kiam ofte kiel eble mi evitas uzi ĝin. Ĝi estas por mi lingvo por trompi aliujn kaj estas altklasa lingvo, uzata por subpremi tiujn kiuj ne povas pagi al si altkostan studon. Ĝi estas lingvo kio dependas de sciado de vasta vortostoko - eĉ kiam la parolanto ne scias la veran sencon de la vortoj - aparte vortoj el la greka kaj la latina. Eĉ la leĝo uzas tiujn lingvojn tiel ke "normaluloj" ne komprenas la ĵuristojn kaj ofte eĉ ne scias kiun krimon ili faris.
Ĝis la normana konkero la angla havis vortostokon bazitan en antaŭj ĝermanaj lingvoj. Eĉ sen longjara studado, la ĉiutagaj homoj komprenis komplikajn historiojn kiel Beowulf. Sed post la enkonduko de la franca, la altaj klasoj malkovris sian superpovon pere de komplika lingvaĵo. Eble tial la denaskuloj uzas ĝin kiel "internacian lingvon". Oni nur devas studi la historion de la brita okupado de kolonioj por kompreni tion.

Reen al la supro