К содержанию

"UR" aŭ "uro" por la Unuiĝinta Reĝlando?

от guyjohnston, 26 ноября 2007 г.

Сообщений: 1

Язык: Esperanto

guyjohnston (Показать профиль) 26 ноября 2007 г., 18:29:04

Saluton, ĉu iu iam ajn vidis la mallongigon "UR" (aŭ eble ion kiel "uro", similan al "usono") por la Unuiĝinta Reĝlando? Mi preferus uzi tion, ĉar la kutima formo "Britujo/Britio" estas malĝusta, ĉar la UR enhavas Nord-Irlandon, ne nur la britan insulon (eĉ kvankam oni ofte uzas la ekvivalentan "Britain" aŭ "Great Britain" en la angla).

Наверх