Tästä sisältöön

poemoj & rakontoj

!na :lta, 26. marraskuuta 2007

Viestejä: 18

Kieli: Esperanto

rosto (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2007 14.15.38

Kiel mi estis informita en soveta lernejo, tiuj ĉiuj fabloj greka Esopo rakontis pli antaŭe ol latinoj. Pardonu min.

ritarita (Näytä profiilli) 8. joulukuuta 2007 11.02.18

rosto:Kiel mi estis informita en soveta lernejo, tiuj ĉiuj fabloj greka Esopo rakontis pli antaŭe ol latinoj. Pardonu min.
Vi pravas, tamen mi tradukis el la latina teksto, ne el la greka.

Terurĉjo (Näytä profiilli) 8. joulukuuta 2007 23.34.01

Bedaŭrinde, mi neniam kapablos tiel versi.

Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put',
en la umbela ornam' viburno
sunumas branĉojn sur verda krut'.

Mi ne forgesis – mi ĝin rekonas,
la kamaradon de l'fora jun';
en la animo revive sonas
la pasinteco tra l'muta nun.

Ĉu ne hieraŭ la varman manon
glacie brogis la akva skvam',
kaj lipoj trinkis la mirĉampanon
sub la tintado de l'guta gam'?

Ĉu ne hieraŭ la koro saltis
pro la senbrida plensanga puŝ',
ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis
en kantebrio la arda buŝ'?

Kun la freŝeco de la hieraŭ
tre zorge gardis la fida kor'
ĉi tiun puton ĉe la rivero
kaj la viburnon en la memor',

por ĉe l'revido dolore sveni
en skua ondo de la pasint',
kaj, sveniĝante, rezigne beni
la gutoplendojn de l'plaŭda tint'.

rosto (Näytä profiilli) 9. joulukuuta 2007 5.10.38

Sonas kare.

mastro Jano (Näytä profiilli) 5. helmikuuta 2008 16.59.46

Konkurso por la vivo

Ie estas lando, Bio,
kie estas granda ĉio:
grandaj montoj, grandaj valoj,
grandaj lago kaj arbaroj.
Granda lando estas Bio,
regas en ĝi tradicio.
Regas laga loga forto,
in-destin' por vira sorto.
La pluvivo estas grava,
tradicio estas praa.

Proksime al lagobordo,
kolektiĝas viro-hordoj.
Samon volas ĉiu viro,
granda estas la sopiro;
ĵeti sin en grandan lagon,
naĝ-atingi in-kabanon,
rompi muron plej rapide,
havi inon tre avide.
Streĉo regas, granda volo,
sed ne fajras startpistolo.
Elflarinto disfamigas:
"En kabano in’ aspiras!"
Ĉiu vir’ sin tuj preparas,
post minuto starte staras.
Ili staras jam rigide,
-Spertu! - pluraj tro memfide.
Startpistolo fine fajras,
unukorpe viroj rajtas.
Amasego do impetas,
inter ondojn sin mem ĵetas.
Viroj multaj, eĉ tre multaj,
en tumulto senrezultaj,
tiuj, kiuj tro memfidas,
la konkurson jam nun finas,
naĝi scias, nur sen akvo,
do pereas sen kapablo.
La naĝantoj ilin lasas,
ĉar minutoj dume pasas.
Konkursantoj estas brutaj.
Cirkonstancoj estas krudaj,
ĉar kabano sur insulo,
ne vidiĝas pro nebulo.
La plimulto vivon riskas,
en naĝado ne persistas,
blinde naĝis nur zigzage,
ili devas droni same.
Kelkcentope el la miloj,
estas vere lertaj viroj,
direktiĝi al la celo,
ili preĝis al ĉielo.
Tiuj vidas jam la celon,
tial faras nun akcelon,
nome, estas leĝ’ de lando,
vivi rajtas nur venkanto.
De naĝantoj la avano
jam alvenas al kabano.
Viroj, kiujn vivo urĝas,
prainstinkto ilin skurĝas,
atingis la kabanmuron,
sed ne trovas aperturon.
Kabanmuro estas ligna,
sed neniu estas pigra,
ili faras fortostreĉon,
al la muro fendas breĉon.
Tiun ago sukcesigas,
kiu penon ne ĉesigas!
La unua, la plej brava
kuniĝas kun ino rava.

Kune nova jam strukturo,
ĝin ŝirmanta ankaŭ muro,
multobliĝas ambaŭ same,
espereble vivos sane,
ĉar la hordoj, tiuj viraj,
estis vere primitivaj.
Nombro tiel potenciĝas,
ke insulo pli grandiĝas.
Jen riĉiĝ' de landokarto:
Aŭtonoma landoparto!
-plu kreskigas sian grandon,
multobligas ĝi eĉ landon!
Skize:Bravulo kun firma volo
kuni’gas kun inovolo.

mastro Jano (Näytä profiilli) 8. helmikuuta 2008 14.27.06

Alia diablaĵo

tubal-cain (Näytä profiilli) 8. helmikuuta 2008 23.46.28

rakontoj? mi volas skribi unun ĉi tien ....

Tie estas ŝi, apud mi. unua foje mi vidas ŝin kaj mi sentas papiliojn en mia stomako. Ŝi estas eta, sed ŝia beleco estas eksploda kaj anakronia. Mi ne komprenas ŝiajn manierojn kombi sin kaj nek kiel ŝi promenadas, sed multe malpli ŝian pensmanieron. ŝi trovas librojn pri amerika poezio kaj mi sentas ke la mondo estas falinta dum mi vidas ŝin marŝi. Ĉio movigas sin dekstren kaj maldesktren, kaj inversen. mi ne povas paroli al ŝi, ŝia simpla ĉeesto, haltas tutan mian buŝon, tutan mian langon, tutan mia eston. Ŝi ankoraŭ estas tie, lanta, trankvila, plena de frenezaj luminfontoj kie ŝi staras. Kio estas tre malbona, estas ke mi ne konas ŝin kaj nek kiu ŝi estas. Kio bonas, estas ke neniam ni revidiĝos.

mi esperas ke ŝatos ĝin al vi

Lanctupo (Näytä profiilli) 11. helmikuuta 2008 2.16.19

Mi ŝatis legi ĝin ege.
Efektas kiel bona kanto.

Takaisin ylös