Kwa maudhui

Ĉu vi konas la ideo de rento de bazo?

ya bhâditplus, 14 Januari 2014

Ujumbe: 22

Lugha: Esperanto

donar (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2014 9:49:02 asubuhi

Mi konas tiu ideo. Ĝi ŝajnas konformi kun la homrajtoj sed vere subtenas la mallaboremulojn kaj kaŭzas problemon kun la principo de laborpovo kaj ĝin rekompenco. Ankaŭ: "Kial laboras/faras ion por la socio se mi gajnas monon per fari nenio?"

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Januari 2014 2:36:35 alasiri

Piratpartio germana ankaŭ listiĝas bazan renton senkondiĉan.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2014 1:49:12 alasiri

Pri la rento de bazo, mi aprobas la principojn, sed mi taksas la nunajn proponojn nesufiĉe maturaj.

Tio solvus multajn ekonomiajn problemojn. Sed la dekstrularo diras "Kio? pagi homojn sen postuli iun ajn laboron interŝanĝe? Tio estas skandalo!". La maldekstrularo diras "Kio? pagi bazan renton eĉ al la riĉulojn kiuj ne bezonas ĝin? Tio estas skandalo!". La pensmaniero devas evolui ambaŭflanke.

Sed restas solvendaj problemoj: kiunivele funkciigi tiun sistemon? Kiel eviti, ke ricevontoj alkuru, kaj ke pagontoj forkuru? Kiom estu baza rento? Sufiĉe por pluvivi en dezerta kamparo kie mankas distroj, aŭ sufiĉe por digne vivi en grandega urbo? Ĉu la sistemo ne memdetruiĝos pro inflacio?

Mankaj precizaj respondoj al tiuj demandoj.

bhâditplus (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2014 8:29:04 asubuhi

Altebrilas:Saluton

Mi travizitis vian paĝaron. Ĝi belegas. Mi multe ŝatis la labirinton kun la knabineto. La paĝaro estas plurlingva, sed ankoraŭ mankas Esperanto! Ĉu vi intencas traduki ĝin en nia lingvo?
Dankon per via vizito, kaj via komplimento!
Dum longtempe,estas la flago de la lingvo internacia, kun mencio "iom", sed mia retmastro decidis elmiti ĝin ĉar li ne vidis finveni la tradukon...
Mi estas tre interesa traduki ĝin en Esperanto...pacienco!
Mi havas antaŭ tion alian gravan projekton, sed mi devas unue lerni esperanton!
Mi volas skribi tekston per kontribui ŝanĝi la futuron de la tuta homoj... komplika kaj necesiga misio!!! Mi ĵus decidis ke mi volas fari ĝin en Esperanto, sed mi antaŭe difinis fari ĝin por aŭtuno 2014... Estas laboro, multe laboro! Unue lernus skribi korekte esperanton.......
Do se vi vidas erarojn de lingvon, dankon korekti ĝin! Estas ĵus tri semanoj mi serioze komencis lerni esperanton, kaj devas fari ĝin rapide kaj bone...

bhâditplus (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2014 9:23:50 asubuhi

Altebrilas:Pri la rento de bazo, mi aprobas la principojn, sed mi taksas la nunajn proponojn nesufiĉe maturaj.

Tio solvus multajn ekonomiajn problemojn. Sed la dekstrularo diras "Kio? pagi homojn sen postuli iun ajn laboron interŝanĝe? Tio estas skandalo!". La maldekstrularo diras "Kio? pagi bazan renton eĉ al la riĉulojn kiuj ne bezonas ĝin? Tio estas skandalo!". La pensmaniero devas evolui ambaŭflanke.

Sed restas solvendaj problemoj: kiunivele funkciigi tiun sistemon? Kiel eviti, ke ricevontoj alkuru, kaj ke pagontoj forkuru? Kiom estu baza rento? Sufiĉe por pluvivi en dezerta kamparo kie mankas distroj, aŭ sufiĉe por digne vivi en grandega urbo? Ĉu la sistemo ne memdetruiĝos pro inflacio?

Mankaj precizaj respondoj al tiuj demandoj.
Ni devas preni konscio ke la tempo havas ŝanĝi: ne havos laboron per tuta homoj: ĉiuj tagoj la homoj inventas plus maŝinojn, kaj komputilajn programojn per anstataŭi homan laboron.
La baza rento estas preni ago la novan realecon!

Memoru la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
"Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj,"
Kaj la Artikolo 25:
Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo."

Per mi la skandalo komencas kiam unu homo dormi en la strato, en ricxa lando.
Per mi la skandalo komencas kiam la laboro de multaj homoj ne estas rekonita se ne produktas mono (kiel se ne ekzistus!) -gepatroj edukas filojn? artistoj? Profitaĉemoj!?!
Per mi la skandalo komencas kiam juvoj elekti profesion ne per pasio aŭ vera elekto sed ĉar ĝi sole permitos havi loĝejon kaj manĝi.

NB: Se vi vidas erarojn de lingvon, mi estos tre dankema se vi povus korekti ĝin! Mi estas komancanto...

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2014 12:07:10 alasiri

Ni devas preni konscio ke la tempo havas ŝanĝi: ne havos laboron per tuta homoj: ĉiuj tagoj la homoj inventas plus maŝinojn, kaj komputilajn programojn per anstataŭi homan laboron.
La baza rento estas preni ago la novan realecon!
Via teksto ne estas vere komprenebla, kiam oni ne konas la francan.
> Ni devas konsciiĝi, ke nia epoko ŝanĝiĝis: ne estos laboro por la tuta homaro: ĉiujn tagojn la homoj inventas pliajn maŝinojn, kaj komputilajn programojn por anstataŭi homan laboron.
la baza rento agnoskas tiun novan realon!

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2014 12:53:53 alasiri

bhâditplus:Memoru la UniversalaN DeklaracioN de Homaj Rajtoj:
"Pro tio, ...,"
Kaj la ArtikoloN 25:
"..."

POr mi la skandalo komencas kiam unu homo dormAS en la strato, en ricxa lando.
POr mi la skandalo komencas kiam la laboro de multaj homoj ne estas AGNOSKita se ĜI ne produktas monoN (kiel se ĜI ne ekzistus!) : Gepatroj KIUJ edukas filojn? artistoj? (KIAJ )ProfitaĉULoj!?!
POr mi la skandalo komencas kiam GEJUNULoj elektAS profesion ne pRO pasio aŭ vera elekto sed NUR ĉar ĝi XXX EBLIGos havi loĝejon kaj manĝON.

NB: Se vi vidas erarojn de lingvoX, mi estos tre dankema se vi povus korekti ILin! Mi estas komancanto...
Vi povas korekti vian antaŭan mesaĝon, alklakante sur "editer" aŭ "modifier", kaj mi forigos tiujn-ĉi korektojn. Se vi havas gramatikajn demandojn pri tiuj korektoj, ne hezitu skribi ilin...

Pri la baza rento, mi tute konsentas pri la kial-oj, sed mi ne bone imagas la kiel-ojn.

NB: "komenci" estante transitiva, pli bone diri "komenciĝas" aŭ "ekas"

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2014 8:13:20 alasiri

Jes, mi konas bazan renton - la homoj en kelkaj regionoj jam havas ĝin aŭ ion similan. En Alasko ĉiu alaskano ricevas certan sumon ĉiujare aŭtomate de la oleproduktado. Sed la alaskanoj estas konservemuloj kaj ili voĉdonis por Sarah Palin!!!!! Tio estas tre hipokrita starpunkto ĉar ŝi estas unu de tiuj dekstremuloj kiuj kontraŭas ĉion por la malriĉuloj - kiel granda parto de la alaska loĝantaro malgraŭ la ĉiujara mondono. Ni ja vivas en tre stranga mondo.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2014 10:51:15 alasiri

Mi opinias, ke ili ricevas tiun monon por silenti. Tio ne rilatas kun la celoj de la bazrentistoj. La loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo de nukleaj centraloj ankaŭ ricevas ekonomiajn advantaĝojn... esperante ke ĉio okazu glate.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2014 1:38:04 asubuhi

donar:Mi konas tiu ideo. Ĝi ŝajnas konformi kun la homrajtoj sed vere subtenas la mallaboremulojn kaj kaŭzas problemon kun la principo de laborpovo kaj ĝin rekompenco. Ankaŭ: "Kial laboras/faras ion por la socio se mi gajnas monon per fari nenio?"
Eble fari nenion ĉar maŝinoj faras preskaŭ ĉion kaj tial ne gajni monon eĉ se oni volas labori, estas tute akceptebla por vi, por mi ne.

La afero ne estas tiel simpla, kaj laŭ mi personoj ne laboras nur por gajni monon. Tio, kion vi diras nur estas trompo por malhelpi halti la okcidentan sklavmanieron kaj favori al riĉegaj mallaboremuloj, kiuj ŝatas rabi vivon al aliuloj.

Ĝis, Novatago.

Kurudi juu