Kwa maudhui

La Rolo de la Eksternormuloj

ya etala, 15 Januari 2014

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

etala (Wasifu wa mtumiaji) 15 Januari 2014 1:25:52 asubuhi

Mi decidis traduki la blogeron "The Role of the Fringe" de Serge Wroclawski en Esperanton, ĉar mi pensis, ke multaj Esperantistoj forte reagus al ĝi. Mi originale afiŝis la tradukon en Redito sub la nomo "etalasi".
Por advokatoj, jen la angla teksto pri la kopirajto de la originala angla teksto, Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 Unported License, kaj por ne-advokatoj, jen angla resumo de la kopirajto.


La Rolo de la Eksternormuloj

Mi nun legas “[url=http://inthelandofinventedlanguages.com/ ][i]In The Land of Invented Languages[/i][/url] ”, bonegan libron pri kiu mi verkos pli. Ĉi-blogere, mi volas atentigi pri kiel la Esperantistaro estas kiel nia aro de Liberkulturaj kaj Liberprogramaj istoj kaj kiel rolas la eksternormuloj.

Legi pri Esperanto kaj ĝia luktado por ke oni taksu ĝin serioza malgraŭ “eksternormeco” parole (kaj veste) entuziasmega kaj filozofie motivata memorigis min pri la luktado de la Liberprograma movado. Fakte, ĉi tiuj du movadoj pli similas ol malsimilas multamaniere. La respondo, pri kial estas tiel, tuŝas la kernon de la du komunumoj, kio estas la sociaj ligoj inter homoj, kiuj kredas sin ŝanĝantaj la mondon.

La Liberprogramistaro sendube ŝanĝis la mondon. La Interreto, kiel ni konas ĝin, konstruiĝis per Liberaj Programoj. Miliardoj da homoj uzas Liberajn Programojn ĉiutage, aŭ rekte aŭ malrekte, kaj Liberaj Programoj ŝanĝis la interparolon pri kiel kaŝe kaj baze supozas nia socio pri aferoj de moraleco kaj ekonomio kaj kiel tia kaŝbaza supozado efikas niaj agojn kaj leĝojn, grupe kaj individue.

Esperantistoj celis ŝanĝi la mondon per kreo de neŭtrala lingvo forĵetinta antaŭjan kulturajn influojn. Esperantujanoj volis neŭtralan lingvon por kunhavigi sian kulturon al la mondo ne-uzante dialekton, kiun efikis specifa pensmaniero.

Ambaŭ movadojn efikis kaj porvarbis tiuj, kiuj preferis prediki pri ĝiaj avantaĝoj praktikaj ol filozofaj. Ĉe ni Liberprogramistoj estas la Liberfonta movado, kiu argumenteble enombrigis la malpli novan Liberprograman movadon. En la Esperantistaro, ties membroj simile ekdisputis.

En ambaŭ komunumoj, komunumanoj kaj komunumestroj plendis pri “la eksternormuloj”, tiaj anoj, ofte viraj, ne serioze sinpurigemaj, strange sinvestantaj (kaze de Esperanto, verdstelumitaj--per la Esperanta simbolo), ktp. Iu ajn, kiu pasigis sufiĉe da tempo en iu el tiuj komunumoj, scias pri kio mi parolas kaj iam pensis pli-malpli “Kun ĉi tiaj komoj kiel oni povas taksi nin seriozaj?”. Se vi neniam ekpensis tiel, do vin, inter aliaj, ĉiuj aliaj homoj pripensas.

(daŭrigota en la proksima mesaĝo)

etala (Wasifu wa mtumiaji) 15 Januari 2014 1:27:23 asubuhi

(daŭrigita de la ĵusa mesaĝo)

La respondo estas malfacila. Post deksep jaroj en la Liberprogramistaro, mi scias, ke tiaj homoj sendube fortimigis aliulojn. Ili eĉ pli fortimigis homojn, ne riĉajn, blankajn, aŭ strangetajn. Sed aliflanke, ja ili ĉeestadas ĉiujn kunvenojn kaj publike parolas pri la filozofa fundamento de la movado Liberprogramista.

Eble al ajna pacemularo penanta ŝanĝi la mondon, tiaj homoj nepre aliĝemas. La demando, kiu staras por ni ceteraj, estas kiel kreskigi la komunumon ĝis sufiĉa grandeco, ke alispeculoj ne timemu kaj ĉiuj sentu sin hejme.

Kurudi juu