Към съдържанието

Diru al nin la muzikaĵon vi aŭskultus nun

от Bruso, 15 януари 2014

Съобщения: 28

Език: Esperanto

Dakila_Sidhi (Покажи профила) 19 януари 2014, 15:54:20

Nun mi ofte auskultas la K-popon "Linda Linda" 예뻐예뻐 (Yeppeo Yeppeo en latinigo) de la muzikistinaro Ladies Code. Ĉar la danco de la muzikvideo lindegas! Mi diris afiŝe en mia Facebook ke se mi havus kovrilvideon, mi elektus tiun muzikvideon.

michaleo (Покажи профила) 28 януари 2014, 09:06:37

nigra_rivereto (Покажи профила) 28 януари 2014, 12:15:56

Bela pola kanto. Oni povus enmeti ĉi tien ligilojn al kantoj el pluraj landoj, mi neniam aŭskultis ekzemple kanton en la hungara aŭ en la litova.

Mi tre ŝatas italan muzikon kaj nuntempe mi ofte aŭskultas tion:
Jovanotti - mi fido di te

Kaj el Brazilo tiun iom malnovan gajan kanton:
Tribalistas - já sei namorar

iqlight (Покажи профила) 28 януари 2014, 22:01:38

nigra_rivereto:Bela pola kanto. Oni povus enmeti ĉi tien ligilojn al kantoj el pluraj landoj, mi neniam aŭskultis ekzemple kanton en la hungara aŭ en la litova.
Jen hungara kanto:
http://www.youtube.com/watch?v=KGW2VmphtpQ

Mi esperas, ke ĝi plaĉos al Vi.

nigra_rivereto (Покажи профила) 29 януари 2014, 23:05:59

iqlight:
nigra_rivereto:Bela pola kanto. Oni povus enmeti ĉi tien ligilojn al kantoj el pluraj landoj, mi neniam aŭskultis ekzemple kanton en la hungara aŭ en la litova.
Jen hungara kanto:
http://www.youtube.com/watch?v=KGW2VmphtpQ

Mi esperas, ke ĝi plaĉos al Vi.
La kanto "Úton Vagyok" ( kiu laŭ Google tradukilo signifas "mi estas sur la vojo" ) tre plaĉis al mi.
Dankon, iqlight!

michaleo (Покажи профила) 14 февруари 2014, 21:10:48

Rejsi (Покажи профила) 15 февруари 2014, 19:48:32

"Son of Man" (Filo de Homo) de Phil Collins. Jen.

Ne ridu. ridulo.gif

efilzeo (Покажи профила) 15 февруари 2014, 20:46:40

nigra_rivereto:Bela pola kanto. Oni povus enmeti ĉi tien ligilojn al kantoj el pluraj landoj, mi neniam aŭskultis ekzemple kanton en la hungara aŭ en la litova.

Mi tre ŝatas italan muzikon kaj nuntempe mi ofte aŭskultas tion:
Jovanotti - mi fido di te

Kaj el Brazilo tiun iom malnovan gajan kanton:
Tribalistas - já sei namorar
Jovanotti ŝatas la ideon de Esperanto. Li uzis la lingvon en sia kanto. Serĉu "Jovanotti e l'esperanto" sur YouTube por vidi la kanton.

maratonisto (Покажи профила) 22 март 2014, 09:08:14

iqlight:Jen hungara kanto:
http://www.youtube.com/watch?v=KGW2VmphtpQ

Mi esperas, ke ĝi plaĉos al Vi.
Vere bela kanto. Jen unu komento al ĝi:

És mellé egy világbajnoki arany és egy olimpiai ezüst... Micsoda gének...
Kaj ĉe ĝi mondĉempiona oro kaj olimpia arĝento... Kiaj genoj...

Pri kiu temas? Ĉu pri kantanta artistino?

Обратно нагоре