לתוכן העניינים

poemoj & rakontoj

של !na, 26 בנובמבר 2007

הודעות: 18

שפה: Esperanto

!na (הצגת פרופיל) 26 בנובמבר 2007, 19:57:04

Saluton al ĉiuj! sal.gif
Mi interesas ĉu vi jam skribis poemojn aŭ rakontojn en E-on kaj ĉu vi konas paĝaron pri tiu temo.
Kiam vi volas, publikigu vian poemon ĉi tie!
Mi ĝojus...

horsto (הצגת פרופיל) 27 בנובמבר 2007, 16:54:06

Saluton !na!
Ĉu vi ekzistas duoble aŭ ĉu mi vidas duoble?

!na (הצגת פרופיל) 27 בנובמבר 2007, 19:08:04

Tiu estas mi kaj mia fratino sur la foto okulumo.gif

k.garin (הצגת פרופיל) 27 בנובמבר 2007, 21:14:48

Antaŭ ol verki poemojn aŭ rakontojn, necesas ŝajne ellerni la lingvon pli bone ol timemo.gif

rosto (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2007, 18:03:04

Kiel Zam fariĝis verda.

Antaŭe, je pasinta tempo, la haŭto de Zam ne estis verda. Li naskiĝis en la Urbo de Floroj, kie de antikva tempo vivis malgrandaj hometoj. Tiaj malgrandaj hometoj ja ankaŭ nuntempe vivas tie. Sed neniu el ili havas verda haŭto. Ankaŭ Zam ne estis verda. Zam loĝis feliĉe en la Urbo de Floroj kune kun sia gepatroj ĝis io okazis. Do okazis jeno. Unun nokton en ĉielo super la Urbo tre granda kometo flugis. Ĝi estis luma kaj bela. Zam leviĝis sur plej alta turo por rigardi la kometon. Sed tio okazis. La kometo kroĉis Zamon per sia vosto kaj forportis lin de la Tero. Zam longatempe flugis tra kosmo sidante sur kometo. Finfine li ekvidis kosmoflugilo...

Fino de 1 parto.

!na (הצגת פרופיל) 4 בדצמבר 2007, 12:46:33

Bona ideo por rakonto!
Ĉu novaj partoj sekvi baldaŭ aŭ ĉu vi ankoraŭ estas okupinta kun skribi ilin?

rosto (הצגת פרופיל) 4 בדצמבר 2007, 14:35:20

Kiel Zam fariĝis verda - 2.
zam2.gif
Pri kio rakonti? Ĉiuj komprenis jam, kiuj loĝis en kosmoflugilo. Jes ja, tie estis malgrandaj verdaj hometoj. Ilia kosmoflugilo estis savanta ŝipo, kiu savis ĉiujn forportitajn de kometoj. Savistoj enveturigis Zamon kaj invitis lin al sia planedo. La nomo de ilia planedo estis Speranto, kaj ĝi situis apud verda stelo. La planedo tre plaĉis al Zam. Post kelkaj tagoj li jam ellernis lingvo de planedo Speranto. La lingvo ja estis tre facila. Longatempe Zam vivis feliĉe sur tia planedo, sed iatage malbono okazis. Terura Murdisto murdisto.gif fariĝis reĝo de la planedo...

Fino de 2 parto.

Veltresnas (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2007, 06:08:09

ĉu kaj pensoj? mi tradukis ĉi tiu.

(korektu bonvolu) lango.gif

Mi pensas que la maniero ke la vivo fluas estas nekorekte.... devus esti mal!

Oni devus morti unue, por solvi tiu problemo tuj. ploro.gif

Poste vivi en azilo ĝis oni ne estas tre olda. rideto.gif

Tiam oni comenci laboro, kaj oni laboras dum tridek aŭ kvardek jaro, tiuokaze oni estas sufiĉe juna por ĝoji la monon.

Festoj, sekso, vino, viro aŭ virino, amikoj kaj amikino... ĝis oni estas preta por la gimnazio, por vivi la unuan amon. sal.gif

Post oni enventuri al la lernejo, oni estas infano, oni vivas ludanta sen respondecoj aŭ koncenij. rido.gif

Post oni alvenas al bebo, kaj oni iras a la matrico... naŭ monatoj naĝanta en varma akvoj
ĝis la vivo estingas en superfantazia orgasmo.

tio estas vivo! okulumo.gif

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2007, 12:18:57

Ĉu vi mem tion elpensis aŭ ĝi estas la traduko?
Ĉar mi ne scias la fonton, mi provos helpi al vi.
Interesa koncepto de vivo. lango.gif

Mi pensas, ke la maniero, ke la vivo fluas, estas nekorekta (malĝusta).... devus esti male!

Oni devus morti unue (komence?), por solvi tiun problemon tuj.

Poste (oni devus) loĝi en azilo ĝis kiam oni ne iĝos tre maljuna.

Tiam oni komencas laboron (labori), kaj oni laboras dum tridek aŭ kvardek jaroj, tiuokaze oni estas sufiĉe juna por ĝoji monon.

Festoj, seksumado, vino, viro aŭ virino, amikoj kaj amikinoj... ĝis kiam oni estas preta por gimnazio, por vivi la unuan amon.

Poste oni iras al lernejo, oni estas infano, oni vivas ludante sen respondeco aŭ koncenij (konscio?).

Poste oni iĝas bebo, kaj oni iras al matrico (ĉu ventro?)... naŭ monatoj naĝante en varma akvo.

ĝis kiam vivo estingiĝas en superfantazia (!!!) orgasmo.

tio estas vivo!

ritarita (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2007, 17:05:13

Mi tradukis fablon de latina fablisto, Fedro.

-Lupo kaj ŝafido-

Lupo kaj ŝafido, soifaj, alvenas al rivereto. La lupo staras supre, kaj la ŝafido iom malproksimas.

Tiam la malbonulo, ekscitita per sia senlima avideco, serĉas disputkialon.

Ĝi diras: "Kial vi malpurigis akvon, kion mi trinkas?".

Kaj la ŝafido, tremanta, diras: "Kiel mi povus fari tion, pri kio vi plendas? Mi trinkas akvon, kiu venas el vi".

La lupo, kontraŭdirita per tiu veraĵo, diras: "Antaŭ ses monatoj vi diris malbonaĵojn pri mi".

La ŝafido respondas: "Sed tiam mi eĉ ankoraŭ ne naskiĝis!".

La lupo diras: "Damne, via patro diris malbonaĵojn pri mi!"

Kaj ĝi mortigas la ŝafidon maljuste.

Tiu fabelo skribiĝis por tiuj gehomoj, kiuj opresas senkulpulojn pro malveraj kialoj.

לראש הדף