Vai all’indice

iĝi (aŭ aliaj verboj) + participo

di michaleo, 17 gennaio 2014

Messaggi: 14

Lingua: Esperanto

michaleo (Mostra il profilo) 17 gennaio 2014 20:44:29

Kirilo81:Ni do konfrontas la sekvan paradokson: En Esperanto per la pasivo en la preterito (kaj futuro)
oni povas esprimi aŭ koincidon de okazo- kaj referenctempo kaj nekompleton de la ago, aŭ
antaŭtempecon de la okazotempo rilate al la referenctempo kaj kompletan agon, sed ne
kompletan agon, kiu samtempas je referenca tempo, kiel ekz. en simpla frazo Mi forsendis la
leteron je la dua. – La atistoj substrekante la tempan rilaton diras La letero estis forsendata je
la dua., senprave telikigante la participon en -ata, la itistoj, por kiuj informo pri plenumo aŭ
provo de plenumo pli gravas, diras La letero estis forsendita je la dua., preteratendante la
pritempan informon de -ita. Kaŭzo de la problemo verŝajne estas, ke Esperanto havas nur unu
helpverbon, esti, dum ekz. la pola aŭ la germana uzas ĉe la pasivo ankaŭ iĝi (zostać, werden)
por esprimi ĝuste la priparolatajn nuancojn.

Fonto
Sed ĉu vere Esperanto havas nur unu helpverbon? Mi ne vidas iujn ajn kontraŭindikojn por uzi ankaŭ aliajn verbojn, kvankam ili ne estas ofte uzataj.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 18 gennaio 2014 12:15:42

Anstataŭ al la fonto donita supre pli bone oni rigardu al la aktualigita kaj pliampleksigita versio, publicita antaŭ nelonge en Lingva Kritiko.

Tie mi skribas pri la demando krome:
Kiel estas konate, Esperanto havas naŭ tensojn en aktivo kaj pasivo konsistantajn el la simplaj tensaj formoj de la kopulo esti kaj la ses participoj. Tiuj tensoj estas ne nur hazardaj kombinoj de la verbo esti kaj la participoj, similaj al esti + ajna adjektivo, sed vere gramatikeriĝintaj esprimiloj. Tion montras la fakto, ke kutime ne estas eble kombini la participojn kun la fientiva verbo/sufiksoido (-)iĝi, kio eblas ĉe ĉiuj adjektivoj (ekz. iĝas ruĝa, sed ne *iĝas farbita).(12)
piednoto 12:
Fakte serĉo por la kombino iĝis X-ita(j) en la Tekstaro rezultigas eĉ 25 trafojn (dum por la aliaj participoj multe malpli aŭ eĉ nul), sed parte en ili la participoj havas la karakteron de statadjektivoj (ekz. „la haŭto de miaj brakoj iĝis streĉita kaj malkomforta“, La ŝtona urbo), kaj parte ne troviĝas ĉe Zamenhof, sed ĉe unuopaj aŭtoroj aŭ en gazetoj (ekz. 11 trovoj en La majstro kaj Margarita, fragmentoj kaj sume 12 en Monato kaj La Ondo de Esperanto) kaj ne estas konsiderindaj bonstilaj, se eĉ ne eraraj.

raffadalbo (Mostra il profilo) 18 gennaio 2014 19:06:51

Mi opinias ke tiu temo vere gravas, sed samtempe devas esti prenita prudente.

Lingvoj estas vivantaj aĵoj kaj eĉ denaskuloj ofte eraras - la eraroj estas unu el la kialoj de la ŝanĝoj okazantaj en la naturaj lingvoj. En Esperanto la eraroj (kaj la malcertoj) estas eĉ pli oftaj, ĉar multaj parolantoj estas komencantoj kaj la influo de la denaska lingvo agas malsame.

Do, en la ĉiutaga uzado de Esperanto, la temo tute ne gravas. Sed ĝi gravas pri la estonteco de Esperanto kaj ankaŭ pri apartaj uzoj.

sudanglo (Mostra il profilo) 19 gennaio 2014 13:43:29

Oni certe povus diri lia nomo (iom post iom) iĝis pli vaste konata tra la mondo, sed oni verŝajne preferus diri fariĝis pli vaste konata.

Ĉu oni devus klasi fariĝi kiel helpverbon. Mi ne scias.

Anstataŭ diri la pordo iĝis fermita oni verŝajne preferus la pordo fermiĝis.

Kompreneble oni ofte renkontas iĝi + adjektivo, sed multe malpli ofte iĝi + participo, ĉar ne ĉiam participo estas stato aŭ ekvivalento de adjektivo.

Participo en -a formo povas havi duoblan vivon, jen por ago jen por stato.

La pordo estos fermita akurate je la naŭa - oni fermos la pordon je tiu horo.
La pordon mi trovis fermita, kiam mi alvenis - ĝi estis mal-aperta.

sudanglo (Mostra il profilo) 20 gennaio 2014 12:43:29

Kiam oni trarigardas la Tekstaron oni trovas ke ofte la formo iĝi+adjektivo (anstataŭ adjektivo+iĝi) okazas aŭ pro stilaj konsideroj aŭ pro neceso (ne eblas refrazi).

kaj la prezentomaniero iĝis alia - pli emfaza ol aliiĝis.
Tiel Kongo iĝis Belga kolonio - ne eblas esprimi per Belgiĝi.
Multaj lastatempe iĝas suspektemaj kaj malamikaj vid-al-vide al

Sed se oni esploras la 50 trafoj por iĝi + X + participa finaĵo, oni ja povas sin demandi kial la verkinto ne skribis simple X-iĝi.

lia libraro iĝis vendita al la imperiestra kaj reĝa biblioteko. Kial ne pli simple vendiĝis? Aŭ ĉu vi perceptas nuancon?

Do la relativa malofteco (tamen 50 trafoj) de iĝi + participo estas klarigebla per pli mallonga alternativo.

Tamen foje estas sufiĉe eleganta, uzi iĝi+participo: Pluraj vortoj ŝanĝis la sencon, iuj esprimoj iĝis neuzataj, kaj

Kirilo81 (Mostra il profilo) 21 gennaio 2014 11:39:04

Kiel mi supre skribis, oni devas bone distingi la trafojn en la tekstaro. Vortoj kiel konata estu rigardataj kiel propraj leksemoj, do iĝis konata estas io alia ol (miaopinie erara) iĝis vendita.

Mi ne havas la tempon/rimedojn kontroli, kian gepatran lingvon havis la aŭtoroj el Monato (el kiu venas la plej multaj atestoj de iĝi + ita(j)), sed mi konjektas, ke temas pri tiaj lingvoj, kiuj havas ĝuste tian pasivon (apud la stata kun esti).

michaleo (Mostra il profilo) 21 gennaio 2014 12:17:27

Kirilo81:Kiel mi supre skribis, oni devas bone distingi la trafojn en la tekstaro. Vortoj kiel konata estu rigardataj kiel propraj leksemoj, do iĝis konata estas io alia ol (miaopinie erara) iĝis vendita.

Mi ne havas la tempon/rimedojn kontroli, kian gepatran lingvon havis la aŭtoroj el Monato (el kiu venas la plej multaj atestoj de iĝi + ita(j)), sed mi konjektas, ke temas pri tiaj lingvoj, kiuj havas ĝuste tian pasivon (apud la stata kun esti).
Kiel distingi vortojn, kiuj estas memstaraj leksemoj de tiuj, kiuj ne estas memstaraj?

sudanglo (Mostra il profilo) 21 gennaio 2014 12:34:43

Kirilo, mi ne dirus ke vendata estas priskriba vorto kiel granda, blua, kaj tiel plu, (leksemo en via ĵargono)

Mi ne vidas problemon en frazo kiel.

Iom post iom tiu varo iĝis vendata en ĉiuj butikoj, ne nur en la fakvendejoj.

Eble oni ankaŭ hezitas antaŭ iĝi + ita ĉar oni sentas neceson de iom da tempa etendiĝo (daŭro/ripeto) de la ago por apliki iĝi. Tiun sencon, kompreneble, portas -ata.

Kirilo81 (Mostra il profilo) 21 gennaio 2014 12:39:34

michaleo:Kiel distingi vortojn, kiuj estas memstaraj leksemoj de tiuj, kiuj ne estas memstaraj?
Plej ofte tio eblas nur laŭ la signifo, ne plu klare videbla el la unuopaj partoj. Ekz. konato en PIV estas difinita kiel "Persono, kun kiu oni havas pli-malpli intimajn rilatojn".

sudanglo (Mostra il profilo) 21 gennaio 2014 16:49:50

Promenante sur la klifo (kio estas posttagmeza kutimo por mi) mi ekhavis la ideon ke iĝi povas kombiniĝi kun -ota.

Ekz. Kiel la domo iĝis vendota. Mi klare memoras ke oni decidis ne vendi la domon

Torna all’inizio