Sadržaj

Forbruligita Vulpo : cxu bona lingvo?

od Clarence666, 26. siječnja 2014.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

Clarence666 (Prikaz profila) 26. siječnja 2014. 01:10:33

eble mi trovis erarojn ...

externalImage.png

("por" versxajne estas korekte, "politiko" ???)

POLI

"Ĝenerala agmetodo" - "policy" ne ekzistas en iu lingvo krom EN ???

Do "politiko" estas malbona dusignifia vorto ...

efilzeo (Prikaz profila) 26. siječnja 2014. 07:53:14

"A" estas klare erara.

Anstataŭ ol "politiko" mi elektus "normoj".

sudanglo (Prikaz profila) 26. siječnja 2014. 10:31:28

Ŝajne politiko ampleksas (anglalingve ) kaj politics kaj policy.

Pli stranga mi trovas 'Firefox estas projektita de Mozilla'.

Ĉu la senco estas 'Firefox' estas projekto de Mozilla aŭ Firefox estis lanĉita de Mozilla.

Aŭ ĉu tio estas mistajpo por protektita.

Cetere kio estas 'Permesila informo' - ĉu ne Permesoj? Do oni permesas ke oni kopiu, distribuu ktp. Do eble Licenca informo.

Permesilo estas io konkreta (ekz. karto, papero) kio atestas rajtojn - konduk-permesilo ktp

lagtendisto (Prikaz profila) 26. siječnja 2014. 12:55:36

Mozilla estas fondaĵo. Firefox estas produkto.

Ĉu? : 'Firefox estas projekto de Mozilla fondaĵo, por servu la tutmonda komunumo kiu kunlaboras por konservi la Tesaĵon malfermita, publika kaj alirebla por cxiuj.'

swalf (Prikaz profila) 3. veljače 2014. 16:56:01

Tiu ĉi uzo de la vorto 'politiko' ŝajnas korekti al mi. Ĝi korektas almenaŭ ankaŭ laŭ la Itala uzo.
Normo kaj politiko ne samas sed oni faras normojn bazitaj sur ia politiko.
Krome oni povas konkretigi saman politikon ankaŭ per malsamaj normoj.

Permesilo, mi pensas, povas ankaŭ esti ne materia (kiel navigilo ekz.)
Tamen eble pli bonas "Informoj pri permesilo"

'de' devas anstataŭigi 'por' ambaŭokazen.

akueck (Prikaz profila) 4. veljače 2014. 14:17:39

Clarence666:eble mi trovis erarojn ...

"Ĝenerala agmetodo" - "policy" ne ekzistas en iu lingvo krom EN ???

Do "politiko" estas malbona dusignifia vorto ...
Chu tia "policy" tiukuntekste eble signifas "gvidliniaro"-n?

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Ondo (Prikaz profila) 4. veljače 2014. 16:40:13

Clarence666:externalImage.png
La teksto estas ekzemplo pri lernanto-tipa traduko, kun diversaj nur duone trafaj vortoj kaj kun kelkaj eraroj. Oni ne traduku unuopajn vortojn, sed esprimu la saman aferon en Esperanto, tiel ke ĝi estas plej simple komprenebla.

Estas utile foje kompari diverslingvajn tekstojn por vidi, kiel multaj manieroj eblas por esprimi unu aaman aferon. Oni trovas sufiĉe facile en la reto tradukojn de la teksto. Mi rigardis tekstojn Anglan, Germanan, Francan, Svedan, Danan kaj Finnan. Evidente ankaŭ tiuj estas, laŭ la naturo de la Fajrovulpa komunumo, faritaj de amatoroj, sed eble de iom pli lingvosciaj.

En la unua linio, la vorto "aktuala" ne estas vere taŭga, ĉar ĝia kerna signifo havas la nuancon ĝuste nun interesa, nun efektiva. Almenaŭ oni devus do paroli pri versio de FF, kiu nun estas "aktuala", ne pri FF. La plej ofta traduko de up to date, à jour, uppdaterad estas ĝisdata, sed unu el la alilingvaj tradukoj esprimas la aferon alimaniere: la plej nova versio. Ankau tio estas facile komprenebla kaj unusenca maniero diri la saman aferon.

Ĉi-supre oni diskutis pri la vorto "projektita". En la Angla teksto (verŝajne la originalo) la vorto estas designed. En aliaj lingvoj aperas conçu, skapad, utviklet, entwickelt, gestaltet, kehittänyt. Estus tre interese povi legi kaj kompreni la versiojn de tute alitipaj lingvoj, ekz. Japana, Ĉina, Vjetnama, Barataj, sed tio ne eblas al mi. La menciitaj Eŭroplingvaj vortoj tradukeblas tre diversamaniere. Eblas almenaŭ krei, formi, elpensi, fari, malvolvi, koncepti, estigi, evoluigi, verki.

Mi ne pli detaligas la konsiderojn, sed donas simple unu eblan tradukon de la Firefox-teksto:
Firefox estas ĝisdata.
Firefox-on kreis Mozilla, monda komunumo kiu kunlaboras por teni interreton nefermita, publika kaj alirebla por ĉiuj.
Ĉu interese? Aliĝu al ni!
Kondiĉoj de uzado. – Rajtoj de uzanto. – Protekto de viaj datumoj.

marco_ (Prikaz profila) 4. veljače 2014. 20:31:11

Fajrovulpo estas libera programaro. Iu ajn povas helpi la tradukon. Se la traduko ne estas bona, do ekzistas malmultaj volontuloj. En traduko de Ubuntu ankaŭ mankas volontuloj.

https://wiki.mozilla.org/L10n:Teams:eo
https://launchpad.net/~ubuntu-tradukado

marcuscf (Prikaz profila) 24. veljače 2014. 00:33:54

Tiu sola «a» estas klara mistajpo kaj la nura vera eraro.
La aliaj aferoj temas nur pri stilo kaj preferoj kiujn oni povas ŝati/konsenti aŭ ne. Eble ekzistas pli bonaj manieroj esprimi la samajn konceptojn, sed nenio alia estas vere malĝusta.

Natrag na vrh