본문으로

Baldaŭ lanĉiĝos Esperanto-TV

글쓴이: Evildela, 2014년 1월 29일

글: 28

언어: Esperanto

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오전 11:45:39

Oijos:Lernu! estas tre, tre malmulteuzata, se vi havas perspektivon.
Perspektivo de kio?

Evildela (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오전 11:47:33

spreecamper:
Oijos:Lernu! estas tre, tre malmulteuzata, se vi havas perspektivon.
Perspektivo de kio?
Jes, perspektivo de kiu? ĉar laŭ vikipedio pli ol 75 milo da homoj vizitas unu el la paĝoj de ĝi ĉiumonate.

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오후 12:05:33

En anonco filmeta mencias. Sed kie oni povus aspekti tiun filmon 'Neevitebla'? (Dublita al Esperanto) Ĉu oni legus la subtekston uzitan ie?

goli (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오후 12:20:28

Bonŝanson! Mi ekscitatas pri tio. Mi ne dirus, ke la reklamvideo estas profesie farita, sed mi pensas, ke vi plispretiĝos, laborante pri E-TV.

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오후 12:27:20

Eble oni ankaŭ ofertus elŝutejon por mp4-versio de Esperanto TV Sidnejo. Tiel oni ne havus problemon kun Adobe Flash-movbildilo. Anstataŭ oni povus uzi mp4-spektilon.

Evildela:Iru al: www.facebook.com/LaEsperantoTV
Estas tre interese ke oni ankaŭ povas vidi bildoj de membroj de projekto 'Eo-TV Sidneja'. Tio iĝas projekton plu malanonima, simpatieca.

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오후 12:52:55

Pri tiu bildo:

'Riĉardo kun sia improvizita tele-sufloro penante resti ekstere de la vido de la kamerao.'

Ĉu vi uzas 'MS Powerpoint'-foliojn por tio?

Evildela (프로필 보기) 2014년 2월 2일 오전 2:45:42

"Neevitebla" spekteblos nur je Esperanto TV. Esperanto TV laboras proksime kun la Aŭstralia aktorada komunumo, kaj filmoj tiel estas prenitaj kaj poste tradukitaj el tiu komunumo.

La programo uzita ne estas "MS Powerpoint" sed: http://www.cueprompter.com/

Mi ne povas ofte trarigardi lernu.net forumojn do estas pli bone skribi viajn demandojn en la fejsbuka paĝo.

Dankon,

pace (프로필 보기) 2014년 2월 2일 오전 10:45:09

swar0g:Lanĉigos kaj poste denove mortos. Kiel ĉiam.

Tio malgajeco mi jam kelkfoje vidis.
Kiel vi, mi denove povus dubi ...

Mi bone memoras, ke en 2005 Flavio Rebello havis tre belan projekton pri Internacia Televido. Multaj homoj aliĝis, eĉ donis monon por la sukceso de tiu bela revo.
Mi estis tre malgaja, kiam li tute rezignis kaj ...malaperis. Kien iris niaj mondonacoj?

Sed eble ni devas ankoraŭ esperi, ke iam ekzistos TV en Esperanto, pere de honestaj kaj seriozaj homoj.

pace (프로필 보기) 2014년 2월 2일 오전 10:51:20

swar0g:Lanĉigos kaj poste denove mortos. Kiel ĉiam.

Tio malgajeco mi jam kelkfoje vidis.
Mi pensas tute same kiel vi !

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 2월 2일 오전 11:14:04

Evildela:Mi ne povas ofte trarigardi lernu.net forumojn do estas pli bone skribi viajn demandojn en la fejsbuka paĝo.
Dankon por viaj informoj.

다시 위로