Till sidans innehåll

Baldaŭ lanĉiĝos Esperanto-TV

av Evildela, 29 januari 2014

Meddelanden: 28

Språk: Esperanto

lagtendisto (Visa profilen) 2 februari 2014 11:26:15

pace:Mi bone memoras, ke en 2005 Flavio Rebello havis tre belan projekton pri Internacia Televido. Multaj homoj aliĝis, eĉ donis monon por la sukceso de tiu bela revo.
Tiu estis en jaro 2005. Dum tioj jaroj la filmiloj iĝis plu malmultekkosta ol en jaro 2005. Oni ne povas kompari filmteknikon en 2005 kun teknikon en 2014. Hodiaŭtage oni povas produkti filmojn plu facile ol en 2005.

pace:Mi estis tre malgaja, kiam li tute rezignis kaj ...malaperis. Kien iris niaj mondonacoj?
Kial vi ne rekte demandis al Flavio? Eo-TV Sidnejo ne estas Flavio Rebello TV, ĉu ne?

pace:Sed eble ni devas ankoraŭ esperi, ke iam ekzistos TV en Esperanto, pere de honestaj kaj seriozaj homoj.
Kia de pesimismo. Kion detale vi kreis por Eo-komuno? Ĉu vi ankaŭ estas membro de grupoj kiuj nur sole konsumas lingvon Esperanton?

lagtendisto (Visa profilen) 2 februari 2014 11:28:58

KisTV ankaŭ estis Eo-TV projekto.

Cyrill (Visa profilen) 2 februari 2014 13:45:31

Evildela:La kampanja filmo celas allogi intereson de angleparolantoj, ĉar la Esperanta komunumo ne estas sufiĉe granda por financi tiun ĉi projekton.
Saluton!

Ĉu do la projekto estas celita al la Esperanta aŭditorio aŭ al ne-Esperanta?

Ambaŭkaze mi devas diri, ke, honeste, ankau mi taksas ĉi tiun iniciaton kun certa skeptikismo. Laŭ tio, kion mi vidis en la prezentaĵo de la projekto, ĝiaj aŭtoroj celas, same kiel Flavio Rebelo siatempe, krei "veran" televidan kanalon -- "ĉio samkiel en la vera televido, sed Esperante". Tamen "klasika" televido estas afero tre multekosta kaj ĝi povas aperi nur per grandaj investoj, kaj, sekve kun ĉeesto de sufiĉe granda aŭditorio, kiu povas rekompenci ilin anjamaniere (se ne temas pri ŝtate subvenciita televido, kio estas tute alia kazo). Rebelo intencis krei Internacian Televidon kiel ĝuste "veran" televidkanalon, li substrekis, ke la interreto por ĝi estas nur portempa medio. En sia intervjuo al revuo "Esperanto" en 2006 li diris, ke li planas al la jaro 2010 elsendi Internacian Televidon satelite. Nu, hodiaŭ tio povas igi nur rideton...

Kompreneblas, ke en videbla perspektivo tiaj projektoj ne kapablas eliri ekster limojn de la interreto. Do, oni tute ne bezonas kroĉiĝi al "kutimaj" formoj de amaskomunikiloj. Se via projekto estas celita al la Esperanta aŭditorio, mi rekomendus al vi turni atenton al, ekzemple, sperto de rusia radiostacio "Eĥo Moskvi" (ĉar en via teamo, kiel mi komprenas, estas ruslingvanoj, tio facilos). Ĝi montras, kiel oni povas sen grandaj investoj produkti aktualan kaj interesan materialon, apogante sin sur maksimuman flekseblecon kaj interaktivecon kun sia aŭditoio.

Se vi celas la ne-Esperantan publikon, indas atenti projekton Viki.com. Lanĉita ĝin sudkoreia firmao trovis interesan modelon de entreprenado: ĝi kreis retan kinejon, en kiu oni prezentas filmojn el aziaj landoj, kaj zelotoj de la ĝenro senpage preparas por ili subtekstojn en multaj lingvoj, evidente, kun uzado de la angla kiel pontolingvo. Imagu similan projekton, kiu uzas Eon kiel pontolingvon -- ĝi sendube estos pli efika.

spreecamper:
pace:Sed eble ni devas ankoraŭ esperi, ke iam ekzistos TV en Esperanto, pere de honestaj kaj seriozaj homoj.
Kia de pesimismo. Kion detale vi kreis por Eo-komuno? Ĉu vi ankaŭ estas membro de grupoj kiuj nur sole konsumas lingvon Esperanton?
Kvankam la demando estis adresita ne ai mi, mi permesas al mi noti, ke mi kreas ion por la E-komunumo, do, supozeble, mi havas rajton esti skeptika ridulo.gif.

pace (Visa profilen) 2 februari 2014 19:02:43

Dankon Cyrill pro tiuj informoj, mi vizitis Aŭdvide, tre interesa.

lagtendisto (Visa profilen) 2 februari 2014 21:05:21

Cyrill:Kvankam la demando estis adresita ne ai mi, mi permesas al mi noti, ke mi kreas ion por la E-komunumo, do, supozeble, mi havas rajton esti skeptika ridulo.gif.
Kompreneble, jes. Sed vi ne estas celgrupo mi antaŭa skribis al.

Evildela (Visa profilen) 4 februari 2014 13:09:41

Estas multaj respondoj tie ĉi, kaj al ĉiuj mi ne povas respondi. Do mi respondos ĝenerale.

Esperanto TV ne estas projekto de mi mem, aŭ nur la kvar ĉefaj homoj. Ĝi estas kanalo de iStreamStudio (Unu el multaj). iStreamStudio estas granda entrepreno, kiu baldaŭ oficiale lanĉiĝos en Aŭstralio. Ni ne bezonas aĉeti ekipaĵojn, studion, aŭ preskaŭ ion ajn, ĉar iStreamStudio jam posedas tiujn aĵojn. Ili donas al ni dum 6-12 monatoj senpage 30,000 dolarojn de ekipaĵoj. Jes eventuale ni bezonas niajn proprajn ekipaĵojn, sed multe ni ne demandos de niaj spektantoj kaj ni demandos nur post sufiĉe da tempo.

Ni precipe bezonos spektantojn. Se la spektantoj ne venos, kial iStreamStudio daŭre subtenos nian komunumon.

Kaj ni jam aŭdis multon pri Televida Internacia kaj multe studis ĝin. Jes Internacia Televido malsukcesis, fiaskis, kaj malaperis. Sed ankaŭ Volopuko malaperis, ĉu do neniu lernu Esperanton?

La teamo de Esperanto TV ne ŝajnigas, ke ni ĉion scias. Kaj ni kompreneble faros erarojn, multajn erarojn, kaj grandajn erarojn. Niajn programojn ne ĉiuj ŝatos, kaj kiel la ŝtataj stacioj ni ne fariĝos (almenaŭ unue) sed ni klopodos, kaj krom tiu promeso mi povas diri nenion pli.

Fine, Esperanto TV estas IPTV, tiel vi povas spekti ĝin "streaming" aŭ "video on demand"

Havu Bonan Tagon

Oijos (Visa profilen) 4 februari 2014 14:23:14

Vi faras anglalingvajn lecionojn pri Esperanto! Sed via spektantaro ja jam parolas Esperanton! Faru ilin almenaŭ unulingve, nur per Esperanto. Sed malgraŭe, lecionoj pri Esperanto estos tre enuiga enhavo.

Kiom da spektantoj vi kretene kredas povi obteni? Kiom da ili vi bezonas por sukcesi kaj daŭrigi la subtenon de iStreamStudio?

Mi certas, ke ĉi tiu estos plena malsukceso.

lagtendisto (Visa profilen) 4 februari 2014 18:13:11

Oijos:Mi certas, ke ĉi tiu estos plena malsukceso.
Mi esperas ke vi finfine ne sukcesus malmotivigi la membrojn de teamo de Esperanto TV. Ankaŭ iomete tiu remorigas min al diskuto simila.

Jev:... ĉiu havas propran ideon pri tio kio bonas aŭ malbonas por Esperanto kaj lernu!(1) Sed la teamo faras siajn decidojn kutime unue bone ...
(1) Oni ankaŭ povus interŝanĝi kun 'Esperanto TV Sidnejo', ĉu ne?

Tillbaka till toppen