K vsebini

Baldaŭ lanĉiĝos Esperanto-TV

od Evildela, 29. januar 2014

Sporočila: 28

Jezik: Esperanto

Evildela (Prikaži profil) 29. januar 2014 03:36:17

Nova televida kanalo formiĝis en Sidnejo (Aŭstralio) por establi 24/7 Esperanto-TV-an kanalon. La teamo de la projekto nomita “Esperanto TV” invitas vin aliĝi al ilia fejsbuka grupo por, ke ili povas ĝisdatigi vin pri la lanĉo.

Iru al: www.facebook.com/LaEsperantoTV
Por spekti la kanalon iru al: www.tikilive.com/show/esperantotv

Oijos (Prikaži profil) 29. januar 2014 04:55:33

Kvalito de la sono estas mal•bona. Kaj mi rekomendas for•preni la fon•muzikon, se vi volas, ke pli da homoj komprenus.

Ĉe mi la bildo haltis. Ankaŭ la spekt•ilo estas cim•en•hava.

Ĉu la kanalo estas celata nur al angla•parolantoj?

Evildela (Prikaži profil) 29. januar 2014 05:17:17

La kanalo estas en la angla kaj Esperanto, ĉiu angla teksto estos tradukita al Esperanto. La kampanja filmo celas allogi intereson de angleparolantoj, ĉar la Esperanta komunumo ne estas sufiĉe granda por financi tiun ĉi projekton.

Se la bildo haltas, tiam via reta konekto estas malbona malgajo.gif Kian konekton vi havas?
Kial la spektilo estas cimenhava, kio okazis al vi?

Oijos (Prikaži profil) 29. januar 2014 05:26:06

Mi havas 100-megabajt-elŝutan Retkonekton. Sed mi estas tre fore de Aŭstralio.

Oni ne povas salti tien, kien oni volas, almenaŭ gracie.

Evildela (Prikaži profil) 29. januar 2014 05:34:08

Oijos:Mi havas 100-megabajt-elŝutan Retkonekton. Sed mi estas tre fore de Aŭstralio.

Oni ne povas salti tien, kien oni volas, almenaŭ gracie.
Tre strange... ĉar iStreamStudio havas servilon en azio, aŭstralio, kaj usono. hmm... Mi sendas vian informon al ili.

Oijos (Prikaži profil) 29. januar 2014 06:05:24

Kaj mi estas en Eŭropo.

Sed povas esti, ke la problemo estas alia.

Eble Flash kulpas, ĉar ne estis tiel, ke ĝi post la halto daŭrus.

swar0g (Prikaži profil) 31. januar 2014 19:35:29

Lanĉigos kaj poste denove mortos. Kiel ĉiam.

Tio malgajeco mi jam kelkfoje vidis.

Evildela (Prikaži profil) 01. februar 2014 11:00:48

swar0g:Lanĉigos kaj poste denove mortos. Kiel ĉiam.
Tio malgajeco mi jam kelkfoje vidis.
Tio eblas, sed neniu povas diri absolute. Antaŭ ol la lanĉo de lernu.net ĉu oni kredis ke post tiom multe da jaroj, ĝi estus tiel populara?

Oijos (Prikaži profil) 01. februar 2014 11:34:46

Evildela:
swar0g:Lanĉigos kaj poste denove mortos. Kiel ĉiam.
Tio malgajeco mi jam kelkfoje vidis.
Tio eblas, sed neniu povas diri absolute. Antaŭ ol la lanĉo de lernu.net ĉu oni kredis ke post tiom multe da jaroj, ĝi estus tiel populara?
Lernu! estas tre, tre malmulteuzata, se vi havas perspektivon.

lagtendisto (Prikaži profil) 01. februar 2014 11:44:28

Ofte Adobe Flash-movbildoj bezonas tre fortan ĉefprocesoron (CPU) por funkciu taŭge. Ekde kelkaj jaroj, ofte Adobe Flash-movbildilo funkcias kia 'skeleto' por servu ( 'stream' ) mp4 dosierojn.

Istreamstudios.tv oferas du versioj. Oni trovus priajn ligilojn sube de retpaĝo.

'Desktop version' (por komputilo kun fortan ĉefprocesoron)

'Mobile version' (por komputilo kun plu de malfortan ĉefprocesoro)

Mi havas komputilon malnovan, tial eĉ 'mobile version' ne tre bone funkcias ĉe mia komputilo. La antaŭe kurata bitfluo servas perfekta.

La bitfluon oni povas kontroli ĉe (•)=== dekstre parte ĉe bitfluotrabo. Estas koloriĝas griza. Se bitflurabo aspektas kia tia ====(•) , tiam retkonekton ne taŭgas.

Nazaj na začetek