Till sidans innehåll

kiel estas mia gramatiko?

av sproshua, 30 januari 2014

Meddelanden: 5

Språk: Esperanto

sproshua (Visa profilen) 30 januari 2014 05:53:42

tio ĉi estas citaĵo el la Biblio de Thomas Jefferson. bonvole signu al mi erarojn kaj aliajn sugestojn por klareco. dankon!

Diru nenion pri mia religio. Ĝi estas sciata nur al mia Dio kaj mi mem. Ĝia elmontro antaŭ la mondo devas serĉiĝa en mia vivo; se tio ankoraŭ estas honesta kaj obeema al socio, do tiu religio, kiu jam reguligis sin, ne eblas malbona.

jen originalo angla:

Say nothing of my religion. It is known to my God and myself alone. Its evidence before the world is to be sought in my life; if that has been honest and dutiful to society, the religion which has regulated it cannot be a bad one.

Clarence666 (Visa profilen) 30 januari 2014 10:07:11

sproshua:tio ĉi estas citaĵo el la Biblio de Thomas Jefferson
Laux mi ambaux tekstoj estas drolaj. Cxu la angla versio estas bonega?

> kiu jam reguligis sin

la religio reguligis kion? sin mem?

> ne eblas malbona.

ne eblas esti malbona? Eble kelkaj ateistoj malkonsentos ...

Ondo (Visa profilen) 30 januari 2014 12:46:11

sproshua:tio ĉi estas citaĵo el la Biblio de Thomas Jefferson. bonvole signu al mi erarojn kaj aliajn sugestojn por klareco. dankon!

Diru nenion pri mia religio. Ĝi estas sciata nur al mia Dio kaj mi mem. Ĝia elmontro antaŭ la mondo devas serĉiĝa en mia vivo; se tio ankoraŭ estas honesta kaj obeema al socio, do tiu religio, kiu jam reguligis sin, ne eblas malbona.
Gramatikajn erarojn mi ne trovis multajn. Anstataŭ "serĉiĝa" skribu serĉiĝi kaj "reguligis sin" estu reguligis ĝin. Mi ankaŭ ne trovis en la originalo ian motivon aldoni la vortojn "ankoraŭ" kaj "jam". Eble oni povas diskuti pri la signifo de regulate (mi eble dirus regigvidi). La vorton evidence vi tradukis bone, laŭ mia opinio; aliaj ebloj estus pruvojatestaĵojindikoj.

Mia tradukprovo:

Diru nenion pri mia religio. Ĝin konas nur mia Dio kaj mi mem. Indikojn pri ĝi antaŭ la mondo oni serĉu en mia vivo; se ĝi estis honesta kaj plenumis la sociajn devojn, la religio ĝin gvidinta ne povas esti malbona religio.

Certe eblas pluraj aliaj tradukoj. Eble iu jam antaŭe tradukis la frazon en Esperanton. Pri ĉi tiaj tekstoj estas ĉiam ankaŭ la malfacilaĵo, ke signifonuancoj de vortoj povis ŝanĝiĝi dum 200 jaroj.

sproshua (Visa profilen) 30 januari 2014 14:27:17

Clarence666:
Laux mi ambaux tekstoj estas drolaj. Cxu la angla versio estas bonega?
jen retligo: uuhouston.org/files/The_Jefferson_Bible.pdf‎
la citaĵo estas sur la dek naŭa paĝo.

> la religio reguligis kion? sin mem?
la religio reguligis lian vivon.

> ne eblas esti malbona?
ĉu "esti" estas bezona?

sproshua (Visa profilen) 30 januari 2014 14:42:57

Ondo:
Mia tradukprovo:

Diru nenion pri mia religio. Ĝin konas nur mia Dio kaj mi mem. Indikojn pri ĝi antaŭ la mondo oni serĉu en mia vivo; se ĝi estis honesta kaj plenumis la sociajn devojn, la religio ĝin gvidinta ne povas esti malbona religio.

Certe eblas pluraj aliaj tradukoj. Eble iu jam antaŭe tradukis la frazon en Esperanton. Pri ĉi tiaj tekstoj estas ĉiam ankaŭ la malfacilaĵo, ke signifonuancoj de vortoj povis ŝanĝiĝi dum 200 jaroj.
vin mi dankas pro la respondo bonfunda! jes, maljunaj tekstoj povas malfacilaj.

Tillbaka till toppen