본문으로

Peto pri bona lingvolernada retejo en la portugala lingvo

글쓴이: agarrido18, 2014년 2월 1일

글: 2

언어: Português

agarrido18 (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오후 4:45:00

Saluton, estimataj!

Mi ne parolas la portugalan, sed mi demandas al portugallingvanoj (specife al tiuj el Brazilo), ĉu vi scias bonan retejon pri lingvolernado?

Mi havas brazilan amikon, kiu volas lerni mian lingvon, la tagalogan, sed mi ne povas ion rekomendi al li, ĉar mi konas neniun retpaĝon tian en la portugala lingvo, kaj mi ne povas rekomendi al li anglalingvan materialon.

Cetere, ĉu vi scias tiun retejon, ĉe kiu elŝuteblas multaj longaj dokumentoj pri lingvoj? Mi iris tien iam pasintjare sed ne plu povas memori, pri kiu retejo temas.

Antaŭdankon!

Amike, Albert
Filipinoj

Uridium (프로필 보기) 2014년 2월 1일 오후 6:00:08

Nun mi eklernis portugalan dank' al retpagxaro Busuu.com.
Mi provis Livemocha sed mian mikrofonon ne funkciis kun tiu malbenita retpagxaro; unika manko de Busuu estas ke, se vi volas cxiujn materialojn por lerni vi devas pagi, ne multa, sed pagi.
Sed la baza versio estas senkosta, kaj vi povas interbabili kun multaj patrinparolantoj.
Alia retpagxaro estas Babbel.com sed mi kredas estas tuta ne senkosta.

Vi elektas.

다시 위로