去目錄頁

Nomiko: Ludo de Ŝanĝado la Reguloj

stel-rigardadanto, 2007年11月28日

讯息: 6

语言: Esperanto

stel-rigardadanto (显示个人资料) 2007年11月28日上午2:41:39

Iu konas la ludon Nomiko (angle: "Nomic")? Oni ludas ĝin per ŝanĝi la regulojn. Estas multe da komencantaj regularoj. Iuj, kiel la originala regularo de Peter Suber (la kreinto de Nomiko), estas kompleksa, havante dekoj da reguloj. Ĉe la alia ekstremaĵo estas "Pura Nomiko," kiu havas nur unu komencantan regulon: "ĉiuj ludistoj devas konsenti por fari iujn regulajn ŝanĝojn."

Mi ludis foje angle (precipe en Agora, nomiko kiu nun daŭras dum pli ol 14 jaroj!), sed ne konas esperantan nomikon. Almenaŭ, esperanta nomiko estus maniero por kombini du interesojn miajn okulumo.gif

rosto (显示个人资料) 2007年12月7日下午2:29:08

Mi ne konas tion, sed ŝajnas tre interese. Ĉu vi povas klarigi plu? Kiel ludantoj konsentas por fari iun ŝanĝon ekzemple?
...
Mi ĵus vidis http://www.nomic.net.
Ĉu mi komencas kompreni?
Jen, mi elpensis novan regulon: ĉiu kiu aliĝas la ludon ĉi tie devas elpensi novan regulon.

annadahlqvist (显示个人资料) 2007年12月8日下午2:21:19

ĉu ludas ĉi tie, en "Lernu!"? se mi povas, mi volas ludi. Regulo: Oni devas ne mensogi.

rosto (显示个人资料) 2007年12月9日上午6:31:22

Ne mensogi - estas bone. Sed kiel provi?
Tia regulo ekzistos, jes ja, ni devas akcepti regulon, sed ĝi ne povos funkcii. rideto.gif

annadahlqvist (显示个人资料) 2007年12月9日下午12:56:27

kiam mi nun legis la regulon mi skribis, mi vidas ke oni povas interpreti ĝin en alia maniero al kiu ke mi intencis. Eble, "oni devas ne mensogi pri aĵoj rilata al la ludo" estas pli bona.

stel-rigardadanto (显示个人资料) 2007年12月9日下午9:40:00

annadahlqvist:kiam mi nun legis la regulon mi skribis, mi vidas ke oni povas interpreti ĝin en alia maniero al kiu ke mi intencis. Eble, "oni devas ne mensogi pri aĵoj rilata al la ludo" estas pli bona.
La alimaniere interpretado estas grava ero de Nomiko, kiu igas ĉian amuzan frenezecon. rideto.gif

Tamen, Lernu eble ne estas plejbona loko por ludi. Ni povus krei Yahoo-grupo anstataŭ, ekzemple...

回到上端