Al la enhavo

Uzado akuzativo -n kun personoj.

de CraDieN, 2014-februaro-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

CraDieN (Montri la profilon) 2014-februaro-03 12:47:48

El la sekcio "Objecto" en la gramatiko gvido.

"Ĉiuj el la sekvaj frazoj montras baze la saman signifon: kato mordas hundon; kato hundon mordas; mordas kato hundon; mordas hundon kato; hundon kato mordas; hundon mordas kato (ĉiufoje la hundo estas trafata de la mordo)."

Supozas ke ni volas doni namo al la kato kaj la hundo. Kiel povas ni sukcesi? Kun Esperanto ĝi estas facila ĉar ĉiu substantivo havas -o apud la fino, sed kun namoj ĝi estas malsama ĉar iuj namoj estos certe finas kun malsamo. Ekzemple mia nomo, Dilan, havas -n apud la fino. Ankoraŭ aldonas -n al mia nomo en frazoj?

Ivalbe (Montri la profilon) 2014-februaro-03 13:14:42

Mi pensas ke vi devus "esperantigi" vian nomon. Do, vi povus diri "Dilano-n". Eble mi eraras.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-februaro-03 13:17:47

La kato mordis Dilanon.

Se vi ne volas Esperantigi vian nomon, vi povas simple aldoni la aldonon: La kato mordis Dilan-on.

glaciurso (Montri la profilon) 2014-februaro-03 16:48:30

Vi povas sed ne devas Esperantigi vian nomon.
Do vi povas tute forlasi la n-finaĵon: "La kato mordis Dilan."
La signifo estas klara, ĉar se Dilan mordus la katon, tiukaze kato devas havi la n-finaĵon.

Vidu la klarigon ĉi tie: PMEG 35.2

sudanglo (Montri la profilon) 2014-februaro-08 12:41:07

Kaj se ambaŭ, subjekto kaj objekto, estas nomoj ne facile Esperantigeblaj, tamen la senco restas klara (tiam dependas de la ordo, kiu en Esperanto estas kutime SVO).

Zamhof admiris Lenin ne signifas ke Lenin admiris Zamenhof.

Ondo (Montri la profilon) 2014-februaro-08 14:08:48

sudanglo:Kaj se ambaŭ, subjekto kaj objekto, estas nomoj ne facile Esperantigeblaj, tamen la senco restas klara (tiam dependas de la ordo, kiu en Esperanto estas kutime SVO).

Zamhof admiris Lenin ne signifas ke Lenin admiris Zamenhof.
Mi tamen rekomendas sentime diri, ekzemple, Putin kaj Jelcin admiris Lenin-onLeninon ankoraŭ admiras Putin kaj Lukaŝenko (kun aŭ sen streketo), laŭ la saĝa modelo de Z. Sed ŝajnas regi, ĉe parolantoj de unukazaj lingvoj, preskaŭ nekredebla alergio kontraŭ akuzativoj en propraj nomoj.

(Miaj frazoj estas nur elpensitaj gramatikaj ekzemploj kaj ĉia eventuala simileco al realo estas pure hazarda.)

horsto (Montri la profilon) 2014-februaro-09 01:33:10

sudanglo:

Zamhof admiris Lenin ne signifas ke Lenin admiris Zamenhof.
Kial? Ĉu ekzistas Esperanta regulo pri tio? Aŭ ĉu tio estas klara nur por angloj?

sudanglo (Montri la profilon) 2014-februaro-09 10:07:22

Aŭ ĉu tio estas klara nur por angloj?
Ne! Por ĉiuj!

La domino de SVO en Esperanto super ĉiuj aliaj ordoj permesas ke oni povu interpreti tiajn frazojn, kie nek la subjekto nek la objekto estas markitaj.

Laŭ la studoj de Prof. Wim Jansen, SVO 90%, OVS 7%.

Cetere la ideo, ke ordo povas determini sencon, ne estas fremda al Esperanto.

Leono estas besto ne egalas Besto estas leono

Mi ne povas trinki ne egalas mi povas ne trinki.

Oni markas per 'n' la objekto kie konvenas, sed ne ĉiuj gramatikaj objektoj estas tiel markitaj.

Kiom da aŭtoj vi havas? Mi havas du (ne, du-n)

Kion li diris? Li diris, ke li ne venos (ne, ke li ne venos-on).

akueck (Montri la profilon) 2014-februaro-09 17:09:08

CraDieN:Ekzemple mia nomo, Dilan, havas -n apud la fino. Ankoraŭ aldonas -n al mia nomo en frazoj?
En la Fundamenta Ekzercaro § 27 estas ekzemplo de akuzativ-objekto sen n-finajho:

"Anstatau 'la' oni povas ankau diri 'l’' ..."

Analoge: "Li vidis Dilan". Pro "Li" estas klare, kiu frazero estas subjekto kaj kiu frazero estas akuzativ-objekto.

Malfacila farighas la afero, se temas ekzemple pri la propraj nomoj "Mario" kaj "Marion":

"Mario(n) vidis Mario(n)."

Pri tio chi okupighis la Esperanto-Forumo Z; jen ghia rezolucio.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

marcuscf (Montri la profilon) 2014-februaro-24 00:26:58

akueck:
En la Fundamenta Ekzercaro § 27 estas ekzemplo de akuzativ-objekto sen n-finajho:

"Anstatau 'la' oni povas ankau diri 'l’' ..."
Interesa ekzemplo! Mi jam antaŭe rimarkis ke ekzistas multaj okazoj kiam la finaĵo -n ne eblas kaj preskaŭ neniu priplendas. Ekzemple kiam oni parolas pri memstaraj vortoj, vort-partoj, literoj, cititaj frazoj, ktp. Tiu ekzemplo estas interesa ĉefe ĉar ĝi estas en la fundamento.

Homo kriis: “Fajro!” kaj
Fajro kriis: “Homo!” (en paralela universo...)
estas facile kompreneblaj pro la citiloj (skribe), parol-maniero, ordo de vortoj kaj kunteksto (ĉu temas pri nia aŭ alia universo...). Tamen, neniu -n aperas. Se oni metus -n, oni ŝanĝus la diritan vorton...

Eble la vera malfacilaĵo ne estas -n, sed maniero enkonduki kaj fini citaĵon (laŭ babilado kiu hazarde okazis hodiaŭ) de nomoj kaj fremdaj vortoj.

Reen al la supro