目次へ

Kurso de Esperanto preskaŭ en Duolingo

marco_,2014年2月3日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

marco_ (プロフィールを表示) 2014年2月3日 19:56:45

En Duolingo Incubator volontulo povas helpi kreadon de novaj kursoj. Nun oni povas elekti Esperanton kiel la lingvon, ke uzantoj lernos. Antaŭe oni povis elekti ĝin nur kiel la lingvon, ke uzantoj jam parolas.

Kiu volas helpi?

Rejsi (プロフィールを表示) 2014年2月4日 4:11:22

marco_:En Duolingo Incubator volontulo povas helpi kreadon de novaj kursoj. Nun oni povas elekti Esperanton kiel la lingvon, ke uzantoj lernos. Antaŭe oni povis elekti ĝin nur kiel la lingvon, ke uzantoj jam parolas.

Kiu volas helpi?
Mi plenigis ĉi tiun formularon antaŭ multaj semajnoj, sed Duolingo neniam komencis la programon. En la retpaĝo http://incubator.duolingo.com/, Esperanto ne ekzistas. Mi ne certe, ĉu la Duolingo-teamo vere faros Esperanto-kurson.

marco_ (プロフィールを表示) 2014年2月4日 14:32:53

Rejsi:Mi plenigis ĉi tiun formularon antaŭ multaj semajnoj, sed Duolingo neniam komencis la programon. En la retpaĝo http://incubator.duolingo.com/, Esperanto ne ekzistas. Mi ne certe, ĉu la Duolingo-teamo vere faros Esperanto-kurson.
Ju pli da homoj registriĝas aŭ montras intereson, des pli kialo estas por kreado de kurso de Esperanto.

Pipacs (プロフィールを表示) 2014年2月15日 14:33:22

Mi volonte helpus, sed kiel komenci?

marco_ (プロフィールを表示) 2014年2月17日 14:51:54

Pipacs:Mi volonte helpus, sed kiel komenci?
Vi bezonas plenigi la formularon uzante viajn informojn.

Rejsi (プロフィールを表示) 2014年2月18日 2:12:25

marco_:Ju pli da homoj registriĝas aŭ montras intereson, des pli kialo estas por kreado de kurso de Esperanto.
Mi ne dubis, ke jam multaj homoj plenigis la formularon. Sed mi certas, ke la Duolingo-teamo faros, kion ili diris.

Urho (プロフィールを表示) 2015年1月15日 9:37:02

Esperanton oni povos baldaŭ lerni ankaŭ per Duolingo. kern.punkto.info intervjuis na Chuck Smith pri kreado de la kurso. Bv. aŭskulti la intervjuon ĉi tie →.

先頭にもどる