Al la enhavo

Ĉu estas krizo de la angla lingvo du por la internacia komunikado?

de morico, 2014-februaro-05

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-februaro-21 21:39:35

Fakte, mi devus ĝoji pri la pozicio de la anglaj lingvoj en la mondo. Ĝi estas ja mia dua denaska lingvo kaj mi scipovas ĝin sen la devo konsulti gramatiklibrojn aŭ dulingvajn vortarojn. Mi ne bezonas tradukiston por skribi komplete ĝuste en la angla (usona angla). Mi jam publikigis diversajn artikolojn en internaciaj akademiaj ĵurnaloj tute sen tradukistoj povante esprimi min direkte en la angla. Tio dirita, mi bedaŭras la aliajn homojn kiuj ne havas tiun rajton - t.e. esprimi sin tute ĝuste en sia denaska lingvo sen helpo de tradukistoj. La pruvo de tio kion mi skribis troviĝas en la forumoj en la angla ĉi-tie en lernu.net. Mi ofte nur klarume komprenas la vortojn de kelkaj kontribuantoj ĉar ili ne denaske uzas la lingvon kio estas tre idiomriĉa lingvo kun multaj sociaj subsencoj. Mi ofte pensas kompreneti pli-malpli kion ili celas diri sed mi tiam ankaŭ ofte dubas pri tio. Ili ankaŭ ofte uzas esprimojn kioj ŝajnas iomete malĝentilaj - dum mi sincere dubas ke ili celis ofendi aŭ esti krudaj - nur la elekto de iomete kromĝustaj esprimo aperigas ilin malĝentilaj.

Ankaŭ la politikistoj eŭropaj kiuj parolas britangle en la Eŭropa Parlamento - mi televidas ilin en Deutsche Welle - lasas la impreson ke ili ne estas lingve bonformataj kaj plene edukataj, kvankam mi certas ke en siaj denaskaj lingvoj ili ne postlasas tiun impreson (finfine oni elektis ilin hejmlande al tiuj pozicioj).

Reen al la supro