Meddelanden: 22
Språk: Esperanto
Jev (Visa profilen) 28 november 2007 13:01:26
Kelkaj en la teamo subtenas tiun ideon kaj mi daŭre iom hezitas, ĉar mi ne vere certas, ĉu tio solvos la problemon. Mi timas, ke en la fino ni havos du forumojn "En facila Esperanto" kaj "Pri ĉio cetera", kiuj estos tute samaj. Krome mi opinias, ke kiam komencantoj komunikas rekte kun pli spertaj personoj, lernado de Esperanto funkcias multe pli rapide. Do krei tute apartan forumon por parolantoj en la baza aŭ fuŝa Esperanto povas esti eĉ iom malhelpa por efika lernado.
Mi preferus trovi iun alian solvon. Ekzemple, mi pensas, ke eble indus krei forumon, kiu nomiĝus "Lernejo" kaj en kiu ĉiu pli sperta esperantisto povus diskutigi komencantojn aŭ povus krei etajn lecionojn pri Esperanto. Mi tute certas, ke eblas elpensi pli da tiaj ideoj, do mi petas vian helpon pri tio. Ĉu iu el vi havas proponojn pri tio, kiel eblas kuraĝigi komencantojn?
Se ne eblos trovi bonajn alternativojn, ni verŝajne simple kreos apartan forumon "En facila Esperanto".
donmiguel (Visa profilen) 28 november 2007 13:23:39
la argumento ke povus esti fuŝata forumo kiu pli malhelpas ol helpas la lernado estas bona.
kvankam mi ankaŭ komprenas ke ne tutaj novaj lernantoj estas tiel kuraĝa por ke ili rekte partoprenas al la priparoladoj en la forumoj. Pluse, la tujmesaĝilo estas tro rapida por ke ĝi plenumus la taskon de facilparoladejo..
Eble la testejo povas plenumi tiun taskon. Vi devus skribi ke tiu forumo estas por testi kaj kiel oni faras fadenojn kaj kiel oni faras Esperantajn frazojn
mnlg (Visa profilen) 28 november 2007 13:37:42
Oni eble klare skribu ke ĉies kontribuo estos aprezata en iu ajn e-lingva forumo. Kreo de aparta forumo estos tre kapskrapiga situacio. Kio okazas se iu ekverkas fluan, elegantan, altnivelan prozaĵon en komencanta forumo? Ĉu oni punos tiun? Ĉu la debatestra laboro en tiu forumo estu mala kiel ĝi devus esti (t.e. ju pli bone vi parolas, des malpli vi meritas esti ĉi tie))?
Mi ne povas diveni la estontecon (se mi povus, mi estus multe pli riĉa), sed mia timo estas ke ekzisto de tia forumo estos por multaj komencantoj fina forigo de instigoj por plibonigi lingvokonon.
Jev (Visa profilen) 28 november 2007 14:12:03
mnlg (Visa profilen) 28 november 2007 14:29:18
Simile, tio ankaŭ postulas veran laboron de tiu(j) kiu(j) estros aŭ zorgos la komencantaron.
Mia kompreno tamen estis, ke komencantoj ŝatus paroli pri ĉiutagaj temoj, ne nepre pri kromaj lecionoj aŭ lingvaj ekzercoj. Laŭ mi oni simple pripensu kiel instigi/igi ilin partopreni en jam ekzistaj forumoj (kiuj jam estas multaj); oni estas kutime tie tre tolerema pri eraroj, kaj verŝajne kelkaj spertuloj povas respondi private al eventualaj petoj pri korekto.
Se aliaj ideoj venos al mia kapo, mi prezentos ilin
Filu (Visa profilen) 28 november 2007 15:54:36
Nur mia malklara opinio tio estis
Jev (Visa profilen) 28 november 2007 18:24:18
Filu:Mi kredis, ke la konsultejo estis tute taŭga por komancantoj:Jes, ankaŭ mi pensas, ke ĝi estus tute taŭga por demandoj de komencantoj. Ankaŭ mi pensas, ke nacilingvaj forumoj estas kreitaj ĝuste por tiuj, kiuj timas skribi tuj en Esperanto kaj volas komenci per sia nacia lingvo.
Sed se mi ĝuste komprenas, tiu persono, kiu volis la forumon por komencantoj volas babili pri diversaj temoj en la baza Esperanto. Oni volas havi la samon kiel "Pri ĉio cetera" sed nur en la baza Esperanto.
Nun la teamo diskutas tion. Du personoj estas por tio, ke necesas krei apartan forumon kaj du aliaj personoj (inter ili estas mi) estas tre skeptikaj pri tio, ĉar laŭ mi ne estas bona ideo dividi homojn laŭ lingvonivelo. Mi pensas, ke estus pli bone trovi alian manieron por kuraĝigi la komencantojn. Do nun ni provas esplori ĉies opiniojn kaj trovi iun kompromison.
Krome mi pensas, ke estas malklare kio estas la facila Esperanto. Venis propono, ke la vorto "facila" signifu, ke oni rajtas uzi nur tiujn vortojn, kiuj estas uzataj en iuj lernu!-kursoj aŭ simile. Sed laŭ mi tio estas sufiĉe malfacila, ĉu vere iu el pli spertaj uzantoj volos skribi, se estos bezono konstante konsulti iujn kursojn? Eble mi estas tro skeptika, sed mi vere timas, ke en la fino neniu spertulo skribos en tiu forumo, kaj do komencantoj tie instruos unu la alian ne en la baza, sed en la fuŝa Esperanto.
mnlg (Visa profilen) 28 november 2007 19:48:19
Jev:mi vere timas, ke en la fino neniu spertulo skribos en tiu forumo, kaj do komencantoj tie instruos unu la alian ne en la baza, sed en la fuŝa Esperanto.Precize tio kion mi celis diri. Vi povus simple nomi la forumon "Malbonaj ekzemploj pri esperanto" aŭ "Senfinaj korektoj"
Mi vere malsugestas kreon de ĝi.
RiotNrrd (Visa profilen) 29 november 2007 06:33:16
Mi kredas ke forumoj por komencantoj estus bariero de lernado. Eble mi volintus tian lokon du jaroj antaŭe, sed mi ne *bezonis* ilin, kaj nun mi feliĉas ke tiaj lokoj ne ekzistis.
RiotNrrd (Visa profilen) 29 november 2007 06:46:45
Ni ne povas. Iuj eventuale havos kuraĝon. Aliaj neniam kuraĝos. Se oni timas skribi ĉi tie, oni ofte timos skribi en pli baza loko ankaŭ.
Ni devus ne moki la erarojn de komencantoj, kaj nur helpos ilin amikeme. Sed, ni ne povas skribigi ilin, kaj iuj ĉiam timos.