Přejít k obsahu

Kiam finos la kanajla blokado de europo al kubo?

od uživatele baibaibibi ze dne 7. února 2014

Příspěvky: 48

Jazyk: Esperanto

baibaibibi (Ukázat profil) 13. února 2014 19:01:20

Europo kaj usono pagos la malbonon kiun ili faras al aliaj popoloj, oni ne gajnas la koron de lando per minacoj, blokadoj, bombardoj kaj invadoj. Okcidentanoj devas ĉesi esti teruristoj de la kapitalismo kaj gajni alies fidon je ili per amema kunlaborado kaj donacemo, ne per amasaj bombardoj.

kaŝperanto (Ukázat profil) 13. února 2014 20:25:29

baibaibibi:Europo kaj usono pagos la malbonon kiun ili faras al aliaj popoloj, oni ne gajnas la koron de lando per minacoj, blokadoj, bombardoj kaj invadoj. Okcidentanoj devas ĉesi esti teruristoj de la kapitalismo kaj gajni alies fidon je ili per amema kunlaborado kaj donacemo, ne per amasaj bombardoj.
Bonvolu legi ĉi tiun PDF por la Monda Dono-Indekso (World Giving Index) el 2013. Usono estas la plej donema/helpema nacio en la mundo. La mondo fakte estus malpli bona se ni ĉesus ĉiujn niajn agojn pri aliaj nacioj.

baibaibibi (Ukázat profil) 13. února 2014 21:48:53

kaŝperanto:
baibaibibi:Europo kaj usono pagos la malbonon kiun ili faras al aliaj popoloj, oni ne gajnas la koron de lando per minacoj, blokadoj, bombardoj kaj invadoj. Okcidentanoj devas ĉesi esti teruristoj de la kapitalismo kaj gajni alies fidon je ili per amema kunlaborado kaj donacemo, ne per amasaj bombardoj.
Bonvolu legi ĉi tiun PDF por la Monda Dono-Indekso (World Giving Index) el 2013. Usono estas la plej donema/helpema nacio en la mundo. La mondo fakte estus malpli bona se ni ĉesus ĉiujn niajn agojn pri aliaj nacioj.
Vi donacas unu dolaron nur kiam vi jam ŝtelis cento...

lagtendisto (Ukázat profil) 14. února 2014 14:10:03

auxro:Tamen ne ekzistas preskaŭ krimo en Kubo, ĝi estas tre sekura lando.
Estus vere por stratkrimo. Sed ne estas vere por krimo de magistrato.

robbkvasnak (Ukázat profil) 15. února 2014 2:46:43

Kiu laste bombardis Kubon? Eble mi tradormis la novaĵon.
Kiam mi skribis ke kubanoj ne volas ke oni vizitu Kubon mi volis skribi ke kubanoj kiuj vivas en Usono ne volas ke iu ajn ne-kubano vizitu Kubon ĉar ili kredas ke pere de la mono de la vizitantoj la Kastro-a registaro plu vivos longe. Mi ne kredas ke la en-kubaj kubanoj ne volas eksterlandajn vizitantojn. La ĉi-tieaj oldaj kubanoj ne volas ke oni (iu ajn) vizitu Kubon. En la hieraŭa hispanlingva tagĵurnalo ĉi-tie oni raportis ke 65% de la ĉi-tieaj kubanoj volas ŝanĝi tiun leĝon sed ke la politikistoj timas ŝanĝi ĝin ĉar ili ankoraŭ timas la koleron de tiuj maljunuloj el Kubo. Ankaŭ nun estas skandalo ĉar iu sinjoro Fanjul, unu el la ekzilintoj el Kubo kaj riĉulo nun vojaĝis al Kubo por serĉi komercajn kontaktojn. Kelkaj kubanoj ĉitie kredas nun ke li perfidas la kaŭzon. Ĉar baibaibibi ŝajnas kompreni tion pli bone ol mi ĝin komprenas mi petas klarigon.

baibaibibi (Ukázat profil) 15. února 2014 15:17:18

robbkvasnak:Kiu laste bombardis Kubon? Eble mi tradormis la novaĵon.
Kiam mi skribis ke kubanoj ne volas ke oni vizitu Kubon mi volis skribi ke kubanoj kiuj vivas en Usono ne volas ke iu ajn ne-kubano vizitu Kubon ĉar ili kredas ke pere de la mono de la vizitantoj la Kastro-a registaro plu vivos longe. Mi ne kredas ke la en-kubaj kubanoj ne volas eksterlandajn vizitantojn. La ĉi-tieaj oldaj kubanoj ne volas ke oni (iu ajn) vizitu Kubon. En la hieraŭa hispanlingva tagĵurnalo ĉi-tie oni raportis ke 65% de la ĉi-tieaj kubanoj volas ŝanĝi tiun leĝon sed ke la politikistoj timas ŝanĝi ĝin ĉar ili ankoraŭ timas la koleron de tiuj maljunuloj el Kubo. Ankaŭ nun estas skandalo ĉar iu sinjoro Fanjul, unu el la ekzilintoj el Kubo kaj riĉulo nun vojaĝis al Kubo por serĉi komercajn kontaktojn. Kelkaj kubanoj ĉitie kredas nun ke li perfidas la kaŭzon. Ĉar baibaibibi ŝajnas kompreni tion pli bone ol mi ĝin komprenas mi petas klarigon.
Usono ne bombardis kubon lastatempe sed jes aliajn landojn. sed blokado estas simile al bombardo kaj ofte havas pli terurajn rezultojn.
Mi ne sciis ke kelkaj oldaj kubanoj diktas la politikon kiun oni faras en vashingtono! Mi petas klarigon.

jismith1989 (Ukázat profil) 15. února 2014 15:21:29

spreecamper:
auxro:Tamen ne ekzistas preskaŭ krimo en Kubo, ĝi estas tre sekura lando.
Estus vere por stratkrimo. Sed ne estas vere por krimo de magistrato.
Mi scivolas kiel oni provus mezuri perceptojn de io ajn en Nordkoreio?

La retpaĝo diras angle, "The 2013 CPI draws on data sources from independent institutions specialising in governance and business climate analysis" (kaj la fontoj enhavas la Mondan Bankon kaj aliajn tiajn organizojn ideologiajn), do la esplorado ja estas interesa, sed egale ne tute senpartia. Kompreneble, nenia esploro povus esti tiel.

Tamen, en Kubo oni traktas homojn sufiĉe malbone en malliberejoj, kaj oni povas enkarceriĝi dum jardeko pro la ŝtelo de bovino, ekzemple. Jen ankaŭ ja multe da malliberuloj politikaj. Sed ili ne malliberigas sufiĉe tiom da homoj kiel Usono, kie signifoplena proporcio de la loĝantaro (la plej granda el la mondo) estas regule malliberigita; tio ĉi fariĝas pli kaj pli en Britujo, kaj aliloke, ankaŭ, kiel divizioj kaj sintenoj de timo similaj al tiuj kiuj robbkvasnak priskribas sube ja pligrandiĝos.

robbkvasnak (Ukázat profil) 15. února 2014 18:24:36

Forta organizo de oldaj kubanoj kun riĉegaj subtenantoj (kiel Franjul, Bacardi - jes la rumproduktisto - ktp) ne dirigas la tutan politikon de Vaŝingtono - estus ridinde - sed kelkaj precizajn punktojn - ekzemple la blokado de negocoj kun Kubo, blokado de turismo, la leĝo "seka piedo, malseka piedo", la "Kubana Libereca Akto" ktp. Ili kontrolas la du hispanlingvajn tagĵurnalojn de Miami (estas unu nura en la angla). Se eble vi ne scias, Miami estas la plej granda, finance pova urbo en Florido kaj la centro de niaj negocoj kun la resto de la mondo (70% de negocoj de la Florido estas kun landoj sudaj de ni kaj tio inkluzivas la aliajn ŝtatojn de Usono - do dulingvaj negocoj estas "big buisness", t.e. granda negoco - por Florido). Ĉiu kandidato por iu ajn ofico en Vaŝingtono aŭ Talehaseo (nia ŝtata ĉefurbo) vizitas minimume unu fojon la Calle Ocho (Okan Straton) en Miami, la centron de kubaflorido) por drinketi "kuban kafon" ĉe la kafejo Versailles (elparolita Versales en la loka hispana dialekto). Miami kontrolas ĉirkaŭ 25% de la voĉdonado en Florido - kaj Florido estas "balanca ŝtato" t.e. ŝtato kio foje voĉdonas demokrate, foje republikane - do grava ŝtato por gajni tutlandajn oficojn ĉar en Usono ne la unuopula voĉdono kalkulas sed la tutŝtata (ni havas komplikan voĉdonan sistemon el la 18a jarcento kiam la fondintoj de la nacio estis nur riĉaj angloj kiuj volas "protekti sin" kontraŭ la maledukitaj plebanoj ("uncouth underclass" kiel skribis sudanglo en lernu en alia forumo). Do se vi povas influi unu nuran ŝtaton vi povas atingi rezultojn por precizaj politikoj en Vasingtono.
Por kompreni tion mi propnas tiun artikolon (bedaŭrinde ne ekzistas E traduko): http://en.wikipedia.org/wiki/Electoral_College_(Un...

baibaibibi (Ukázat profil) 16. února 2014 11:11:58

robbkvasnak:Forta organizo de oldaj kubanoj kun riĉegaj subtenantoj (kiel Franjul, Bacardi - jes la rumproduktisto - ktp) ne dirigas la tutan politikon de Vaŝingtono - estus ridinde - sed kelkaj precizajn punktojn - ekzemple la blokado de negocoj kun Kubo, blokado de turismo, la leĝo "seka piedo, malseka piedo", la "Kubana Libereca Akto" ktp. Ili kontrolas la du hispanlingvajn tagĵurnalojn de Miami (estas unu nura en la angla). Se eble vi ne scias, Miami estas la plej granda, finance pova urbo en Florido kaj la centro de niaj negocoj kun la resto de la mondo (70% de negocoj de la Florido estas kun landoj sudaj de ni kaj tio inkluzivas la aliajn ŝtatojn de Usono - do dulingvaj negocoj estas "big buisness", t.e. granda negoco - por Florido). Ĉiu kandidato por iu ajn ofico en Vaŝingtono aŭ Talehaseo (nia ŝtata ĉefurbo) vizitas minimume unu fojon la Calle Ocho (Okan Straton) en Miami, la centron de kubaflorido) por drinketi "kuban kafon" ĉe la kafejo Versailles (elparolita Versales en la loka hispana dialekto). Miami kontrolas ĉirkaŭ 25% de la voĉdonado en Florido - kaj Florido estas "balanca ŝtato" t.e. ŝtato kio foje voĉdonas demokrate, foje republikane - do grava ŝtato por gajni tutlandajn oficojn ĉar en Usono ne la unuopula voĉdono kalkulas sed la tutŝtata (ni havas komplikan voĉdonan sistemon el la 18a jarcento kiam la fondintoj de la nacio estis nur riĉaj angloj kiuj volas "protekti sin" kontraŭ la maledukitaj plebanoj ("uncouth underclass" kiel skribis sudanglo en lernu en alia forumo). Do se vi povas influi unu nuran ŝtaton vi povas atingi rezultojn por precizaj politikoj en Vasingtono.
Por kompreni tion mi propnas tiun artikolon (bedaŭrinde ne ekzistas E traduko): http://en.wikipedia.org/wiki/Electoral_College_(Un...
En europo ne ekzistas la "oldaj kubanoj", ĉu ni povus diri do ke europo estas kulpa sed tamen usono estas senkulpa?

jismith1989 (Ukázat profil) 16. února 2014 11:53:22

baibaibibi:En europo ne ekzistas la "oldaj kubanoj", ĉu ni povus diri do ke europo estas kulpa sed tamen usono estas senkulpa?
Fakte, la sola lando ĉe la Unuiĝinta Naciaro kiu voĉdonas ankoraŭ por la blokado kun Usono estas Israelo. La tuta Eŭropo estas voĉdoninta kontraŭ. La plejparto da usonanoj ankaŭ ne subtenas. Eĉ multaj negocistoj ŝatus povi investi in Kubo.

Kompreneble, la Unuiĝinta Naciaro havis neniun potencon efektivan, do estas sufiĉe sensignifa. Tamen mi certas ke la blokado ĉesiĝos baldaŭ ĉiukaze.

Zpět na začátek