Zum Inhalt

Kial Zamenhof kreis la literon "C?"

von Rejsi, 7. Februar 2014

Beiträge: 15

Sprache: Esperanto

horsto (Profil anzeigen) 9. Februar 2014 01:40:56

sudanglo:Mi kredas ke la meza Esperantisto distingus en prononco inter glit-sono kaj peco
Kiam li distingus tion?

orthohawk (Profil anzeigen) 23. Februar 2014 14:41:54

Rejsi:Redaktita: Pardonu min. Mia demando estas iomete neklara. "Kial Zamenhof uzas la literon "C?" estas pli bona demando.

Mi ne komprenas ĉi tion. Laŭ mi, "co" sonas precize kiel "tso." Ĉiu litero en la Esperanta alfabeto estas unika, escepte de "co." Kial tio estas? Ĉu mi prononcas ĉi tiun literon malĝuste?
Ne pravas. C kaj ts NE estas la samaj; nek ĉ kaj tŝ, ĝ kaj dĵ. Oni povas rimarki la malsamecon inter c kaj ts kiam oni diras la to kaj la so dise rimarkante la pozicion de la lango. La to diriĝas per la langpinto tuŝanta la alveolo, kaj la parto de la lango malantaŭ la pinto tuŝas la alveolo kiam diriĝas la "so". Same kiel t/ŝ kaj d/ĵ: malsama parto de la lango uziĝas kiam oni diras la du literojn, sed en ĉ kaj ĝ, nur unu parto de la lango uziĝas. Oni povas konsideri la co, ĉo, kaj ĝo kiel plenploziva versio de s, ŝ, kaj ĵ. Rejsi, ci povas legi http://en.wikipedia.org/wiki/Affricate_consonant#A... por pli prava/korekta/ĝusta klarigo.

Clarence666 (Profil anzeigen) 23. Februar 2014 16:10:06

Jam diskutita problemego: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... ridulo.gif

> Ne pravas. C kaj ts NE estas la samaj; nek ĉ kaj tŝ, ĝ kaj dĵ.

La diferenco vere ekzistas. Tamen, la bonega kaj gravega Esperanta principo "unu litero <-> unu sono" validas nur plejparte, ne absolute. Literoj "C", "ĉ" kaj "ĝ" estas konsonanataj diftongoj, kiujn oni DEVAS elparoli kune. "TS" LMS ekzistas NUR en kunmetitaj vortoj kiel "glit-sono", kaj kelkaj dubaj duon-esperantigitaj propraj nomoj (*Pitsburgo*). Kompreneble cxi tio estas manko de la lingvo. La "GX" estas ecx pli malbona ol "C" kaj "CX", cxar aliaj lingvoj havas aux nur la sonon "sen-D" (FR) aux nur "kun-D" (IT,EN), ne ambaux en unu lingvo. Eble la "JX" - "sen-D" kaj "GX" - "kun-D" estas entute sennecesa malfacilajxo (ne: *malfacilagxo*).

La lingvo "Ido" LMS eliminis la "JX-vs-GX"-problemon (sed kreis aux rekreis aliajn problemegojn ... malgajo.gif ).

EO fakte havas multe da etaj elparolaj variadoj: http://eo.lernu.net/dosiero.php?id=/komunaj/elsxut... http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/...

> Kial Zamenhof kreis la literon "C?"

Plej versxajne ri simple ne pripensis pri tio. Ri pripensis pri multaj lingvaj temoj aux detaloj, sed ne pri cxiuj. Parenteze, mi havas saman problemon: ne eblas pripensi pri cxiuj detaloj de granda projekto malgajo.gif

yugary (Profil anzeigen) 26. Februar 2014 06:00:41

Eltwish:Povus esti, ke Zamenhof intencis, ke oni konsideru la c kiel afrikaton, t.e., kiel unuoblan konsonanton. Do, por silabi ekz. paco, oni dirus "pa-tso" kaj ne "pat-so". Mi pensas, ke eĉ ekzistas lingvoj en kiuj oni povas distingi inter vortoj per la diferenco de "ts" kaj "c", eble kun paŭzo inter la t kaj s, sed mi ne bone scias.

Oni simile povus diri, ke ĉ estas nur t plus ŝ, sed ni kutime ne aŭdas ĝin tiel. Temas pri interna reprezentado de la fonemoj.
Tute prave!

jchthys (Profil anzeigen) 19. März 2014 11:56:28

La avantaĝo de c super ts (aŭ iun alian kunmetaĵo de sonoj) estas, ke la radiko de multaj eŭropaj vortoj tiam aperas. Ili malaperus, se oni uzus alian leteron.

Ekzemple: celerio klare montras ĝia deveno, la radiko celeri- en pluraj lingvoj.

La sama kialo apogas la ĉapelitaj literoj—per tiuj, kaj la sono kaj la deveno de vortoj estas videblaj.

La aliaj kialoj menciitaj (ekz. ke ĝi estas afrikato kaj tial unu sono, ktp) estas ankaŭ tute ĝustaj. Sed Zamenhof povus tute forlasi la sonon. Kompreneble tiu malfaciligus la prunton de vortoj.

Zurück nach oben