目次へ

Kio estas la plej sekura usona ŝtato?

pl74,2014年2月9日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

pl74 (プロフィールを表示) 2014年2月9日 19:37:14

El Eŭropo oni aŭdas, ke en Usono naturaj cirkonstancoj ofte estas tre danĝeraj: tornadoj, uraganoj, tertremoj. Mi ŝatus scii, kio estas - laŭ opinioj - la plej sekura, kvieta usona ŝtato; kie malofte estas naturaj katastrofoj?

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年2月9日 20:01:53

La plej sekura kaj kvieta usona ŝtato?
Vi forgesis la aferon de armiloj, kiu tiel ofte kaŭzas pafadojn kaj mortigojn de senkulpaj personoj. Bedaŭrinde.

Amike.

novatago (プロフィールを表示) 2014年2月9日 20:23:48

pl74:El Eŭropo oni aŭdas, ke en Usono naturaj cirkonstancoj ofte estas tre danĝeraj: tornadoj, uraganoj, tertremoj. Mi ŝatus scii, kiu estas - laŭ opinioj - la plej sekura, kvieta usona ŝtato; kie malofte estas naturaj katastrofoj?
Ĉi-foje sendube oni devas uzi la vorton kiu, ne kio.

Ĝis, Novatago.

jaldrich (プロフィールを表示) 2014年2月10日 0:47:43

Laŭ ĉi tiu retpaĝo de la New York Times, la nordorientaj ŝtatoj (Oregono, Vaŝingtonio, ktp.) estas la plej sennaturkatastrofaj.

Annt (プロフィールを表示) 2014年2月10日 3:20:21

Interesa demando. Mi kredas jaldrich volis diri 'nordokcidento'. La nordokcidenta estas tre stabila, krom la vulkano, Mt. St Helens estas sufiĉe proksima al Seattle. En mia parto de la lando, okcidenta novjorkio, ni nur havas neĝoŝtormojn.

Bona ligilo, sed ne forgesu la fajregoj kaj sekegecoj en okcidenta kaj suda usono.

pl74 (プロフィールを表示) 2014年2月10日 7:53:06

Kompreneble, "kiu" - pardonu, mi vere eraris.

emukah (プロフィールを表示) 2014年3月2日 10:14:45

antoniomoya:La plej sekura kaj kvieta usona ŝtato?
Vi forgesis la aferon de armiloj, kiu tiel ofte kaŭzas pafadojn kaj mortigojn de senkulpaj personoj. Bedaŭrinde.
Interesa vidpunkto. Oni analizu, kio estas pli danĝera, elementoj aŭ la armilaj leĝoj?

先頭にもどる