לתוכן העניינים

Kiel mi reklami sur Lernu.net

של Talisman, 10 בפברואר 2014

הודעות: 3

שפה: Esperanto

Talisman (הצגת פרופיל) 10 בפברואר 2014, 17:30:54

Kiel mi reklami sur Lernu.net
Mi provis google adwords, sed ĝi ne funkcias
Mi volas reklami sur Lernu.net, Eble kvindek po 50 dolaroj por monato

Helpu min mi petas vin.

sudanglo (הצגת פרופיל) 11 בפברואר 2014, 12:06:27

Por la tarifo kaj la kondiĉoj skribu al la administracio de Lernu.

Listo de la administraj teamanoj ĉi tie.

Sed se vi intencas reklami en Esperanto, certigu antaŭe ke la lingvaĵo de via reklamo estas korekta. Supozeble la koncerna administranto vin helpus tiu-rilate.

erinja (הצגת פרופיל) 11 בפברואר 2014, 23:32:49

Vi povas skribi al teamo@lernu.net

Diru en la mesaĝo ankaŭ la lingvo-versiojn en kiuj vi volas reklami, kaj ni povos oferti al vi prezon surbaze de tio. La ĝenerala sinteno estas ke ni ne volas perdi monon per ofertado de reklamoj, do la prezo varias laŭ lingvo, depende de nia enspezo por tiu lingvo pere de Google AdWords.

Mi supozas ke vi parolas pri bilda reklamo sed se vi parolas pri simpla teksto, ekzemple pri la ĉefpaĝaj novaĵoj, la respondo estas alia. Skribu al ni por havi detalojn.

לראש הדף