Zum Inhalt

Eduki

von DoctorDada, 12. Februar 2014

Beiträge: 6

Sprache: Esperanto

DoctorDada (Profil anzeigen) 12. Februar 2014 00:03:51

La Vorto de la tago hodiaŭ estas "Eduki", kiu estas difinita kiel:
"Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo".
Mia demando estas: "Kial nur infano aŭ junulo?" Edukado estas por ĉiuj. Aŭ ĉu estas alia vorto por la pli generala koncepto?

efilzeo (Profil anzeigen) 12. Februar 2014 07:02:34

Por la ĝenerala koncepto oni povas uzi "instruado", "lernado", "studado", "plibonigado", kaj tiel plu.

sudanglo (Profil anzeigen) 12. Februar 2014 12:54:01

Kaj oni ne forgesu ankaŭ pri 'klera' kaj 'klerigado'.

Por anglalingvaj oreloj ŝajnas iom stranga, uzi la saman vorton por 'bring up' kaj 'educate', sed mi supozas ke la kunteksto klarigas la intencitan signifon.

DoctorDada (Profil anzeigen) 12. Februar 2014 13:10:35

efilzeo:Por la ĝenerala koncepto oni povas uzi "instruado", "lernado", "studado", "plibonigado", kaj tiel plu.
Eble, sed... kiam mi laboris en art-muzeo kiel prelegisto, gvidisto kaj verkistoj (de “edukaj” eldonaĵoj), mi estis (en la angla) “museum educator” – aŭ, kiel mi pensis, "muzea edukisto". Sed mia spektantaro konsistis el ĉiaj homoj: infanoj, junuloj, mezaĝuloj, maljunuloj. Laŭ mi, mi ne estis “instruisto” ĉar mi ne laboris en lernejo.

Ankaŭ, mi ne opinias ke “lernado” kaj “studado” estas pli ĝenerala versioj de “edukado”, ĉar ili nur priskribas la aferon de unu flanko – laŭ la vidpunkto de la lernantoj.

Malgraŭ la PIV-a difino de “eduki”, ĉu iuj ajn uzantoj de lernu! uzas la radikon “eduk-” en la pli ĝenerala senco?

DoctorDada (Profil anzeigen) 12. Februar 2014 13:13:23

sudanglo:Kaj oni ne forgesu ankaŭ pri 'klera' kaj 'klerigado'.
Jes, mi ŝatas tion. Dankon.

Do, eble mi estis muzea klerigisto? ridulo.gif

Ondo (Profil anzeigen) 12. Februar 2014 18:16:22

DoctorDada:
sudanglo:Kaj oni ne forgesu ankaŭ pri 'klera' kaj 'klerigado'.
Jes, mi ŝatas tion. Dankon.
Do, eble mi estis muzea klerigisto? ridulo.gif
Tute serioze, tio ŝajnas bona solvo: klerigisto, kleriga oficisto, konsilisto pri klerigo. La vorto klerigo estas ofte la plej bona por redoni la signifon de la Angla education kaj, ekzemple, educated estas simple klera. Sed ja povas esti, ke vi trovas en la vorto ion malkonvenan por via fako, kaj tial preferos alian vorton.

La vortoj eduki, eduko estas fakte problemaj, ĉar vortoj similaj al "eduk" estas uzataj preskaŭ nur en la latinidaj kaj Angla lingvoj kaj la signifoj ne estas tute identaj inter tiuj. En aliaj (Eŭropaj) lingvoj estas malsimilaj vortoj, kaj ofte oni uzas plurajn vortojn por diversaj nuancoj de "education". Ankaŭ la signifo de la vortoj verŝajne ŝanĝiĝis dum la pasinta jarcento, kun la evoluo de pedagogio kaj de lernejaj sistemoj. (Mi parolas el sperto en laboro pri diversgradaj lernejoj kaj ties kunlaboro en Eŭropo.)

Esperanto, almenaŭ niaj ĉefaj vortaroj, konservis la tradician signifon de eduki, kaj tio kaŭzas problemojn kiam oni volas rapide traduki tekstojn el aliaj lingvoj kaj preferus povi elekti ankaŭ supraĵe similajn vortojn. La problemecon montras ankaŭ la (iom tro simpligita) konsilo de la magazino Monato al siaj redaktantoj, sub la titolo Oftaj eraroj

Eduki: „Eduki” ne signifas „instrui”. Instruistoj instruas, sed gepatroj edukas.

Mi ne donas firman konsilon, sed estas bone konscii pri la monda diverseco. Eĉ se oni zorge elektas sian vorton, oni estu preparita por miskomprenoj. Ofte, kiel ankaŭ en aliaj fakoj, oni trovas la plej trafan esprimilon ne per serĉado de vortoj en aliaj lingvoj, sed per utiligo de la propraj rimedoj de Esperanto. Klerigi estas unu bona vorto (dankon al Sudanglo).

Zurück nach oben